Salti al enhavo

BIRDOJ DE UKRAINIAJ MARĈEJOJ

Malfacila

Tre interesan kaj belan filmeton produkutis Tatjana Auderskaja, kiu prezentas la birdojn de la Ukrainaj marĉejoj. La teksto enhavas kelkajn maloftajn kaj fakajn vortojn, tial la tuta teksto aperas en la unua komento, sub la filmo.

  • Ŝati 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

BIRDOJ  DE  UKRAINIAJ  MARĈEJOJ

 

Printempe, apenaŭ la suno komencas varmigi la teron, revekiĝas vivo en lagoj, riveroj, vastaj marĉaj teritorioj de deltoj. La akvo, ankoraŭ malvarma, nun preskaŭ bolas pro brulantaj pasioj; kaj aero pleniĝas de amaj triloj.

Tiu simpatia birdeto en eleganta nigra-blanka kostumo kaj kun frivola tufeto, aperas sur lagoj kaj marĉejoj fru-printempe. Okazas foje, ke eĉ neĝo ne tute degelis, - sed VANELO jam havas neston.

En varmaj printempaj tagoj sur malprofundaĵoj aŭdiĝas laŭta plaŭdado. Tie metas frajon fiŝoj.

Sur sablaj insuloj kaj aluviaĵoj ankaŭ bolas pasioj.

ŜTERNOJ estas birdoj fajnaj: ilian geedziĝon antaŭas rafinita ceremonio. La masklo, kaptinte fiŝon, proponas ĝin al sia fianĉino. Ŝi akceptas la tributon nur se la brava amindumanto plaĉas al ŝi. Sed ankaŭ li ne estas simplulo. Li ne tuj fordonas fiŝeton, sed incitas la inon, stimulante ŝiajn sentojn.

Fin-fine, ili ambaŭ rondiras en edziĝfesta danco, montrante sian reciprokan korinklinon.

En birdaj kolonioj estas sufiĉe malvaste, inter birdoj ofte okazas kvereloj. Sed kiam oni estas kune, pli facilas defendi siajn nestojn de diversaj rabistoj.

Larĝeco de flugiloj de BLANKVOSTA HALIAETO, proksima parenco de aglo, atingas du kaj duonan metrojn. Siajn kolosajn dumetrajn nestojn ĝi aranĝas sur altaj kaj dikaj arboj.

En la nesto kutime troviĝas 2 birdidoj; en ĉi tiu – eĉ tri!

Haliaetoj manĝas fiŝojn, kaptas malsanajn kaj feblajn birdojn kaj bestojn; ne preterlasas ili ankaŭ kadavraĵon.

La tuta vivo de haliaetoj estas kunligita kun akvo; do, precipe tragike influis ilin poluado de akva medio kaj drenado de marĉejoj.

Nun en la sudo de Ukrainio nestas nur kelkaj paroj de tiaj birdoj.

 

Komenciĝas somero. Sur marĉejoj bolas vivo.

Nun estas tempo de elkovo de birdidioj ĉe SKOLOPOJ. Tiu ĉi longokrura kaj longobeka buleto estas ĵus naskita birdido de STILZA  SKOLOPO.

Familiaj klopodoj de ARDEOJ  kaj  IBISOJ  nun plene kulminas.

Tiujn neĝoblankajn belulinojn oni preskaŭ ekstermis fine de deknaŭa jarcento pro iliaj luksaj plumoj, kiuj aperas por geedziĝa periodo. Tiam oni ornamis per tiuj plumoj virinajn ĉapelojn!

Monaĥe severe aspektas NIGRA  IBISO, aŭ  FALCINELO. Ĝi estas birdo sinkaŝema kaj silentema.

La birdidoj de PLATALEO, aŭ kulerbekulo, tre insiste elpetas nutraĵon de gepatroj.

ARDEOJ alterne kovas siajn ovojn. Dum ĉiu deĵorŝanĝo okazas saluta ceremonio.

Ne malpli tempeste okazas nutrado de birdidoj ĉe aliuj apudakvaj birdoj, ekzemple, ĉe MALGRANDA  KORMORANO.

 

Nerimarkeble trapasas somero, venas aŭtuno, kaj la vivo en marĉejoj trankviliĝas...  ĝis la sekva printempo.

 

 

 

 

 

Listo de birdonomoj por la filmo

Vanelo – Vanellus vanellus (Haradriiformes)

 

Ŝterno – Sterna, Thalasseus sandvicensis (Lariformes)

 

Haliaeto – Haliaeetus albicilla (Akcipitriformes)

 

Skolopoj

Stilza skolopo – Himantopus himantopus (Haradriiformes)

 

Ardeo – Egretta garzetta (Ardeiformes)

 

Nigra ibiso, aŭ falcinelo – Plegadis falcinellus (Ardeiformes)

 

Plataleo, aŭ kulerbekulo – Platalea leucorodia (Ardeiformes)

 

Malgranda kormorano – Phalacrocorax pygmaeus (Pelecaniformes)

 

Ardeo flava – Ardeola ralloides (Ardeiformes)

 

Pelikano – Pelecanus onocrotalus (Pelecaniformes)

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.