Salti al enhavo

Anjo Amika - Trovis mi patrujon

Meze facila

Ĉiam estas agrable aŭskulti la elstare belan voĉon de Anjo Amika. La suban hungaran kanton tradukis al Esperanto hungara esperantisto Péter Rados. Eblas legi la tekston en la subtekstoj kaj ankaŭ sub la filmo. Dum la kanto ni vidas bildojn pri Hungario.

  • Ŝati 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La konstanta apostrofado en la kantoteksto ne estas bona modelo por novaj lernantoj.  

Kion signifas "Mia estas ĉi ter' "?  "Ĉi tero" ne signifas "ĉi tiu tero".  

Preter tio, du aferoj:

a) Mi ne certas, ke tia kanto havas ian ajn intereson por homoj en 2023.  "Mi estas hungaro.  Mi parolas la lingvon de madjaro".  La kanto preskaŭ estas propagandaĵo pri naciismo.  

b) Mi mem ne donus forumon al iu kiu estas konata aktivulo de la Civito.  

Liĉjo

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Laŭ PMEG la esprimo "ĉi tero" ja povas signifi "ĉi tiu tero" https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html#i-gsf 

Tamen, laŭ la klarigo: "Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio)."

Efektive, ankaŭ mi konsentas, ke esprimoj kiel "ĉi tero" ĝenerale estas evitindaj, kaj ne rekomendas tion kiel modelon por lernantoj. Tamen ili estas uzeblaj precipe en kanto-tradukoj, en kiuj ofte necesas iom tordi la kutiman lingvouzon pro la neceso enpremi tro da silaboj en verson kun fiksita ritmo.

 

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.