Salti al enhavo

Angoroj - La unua filmo en Esperanto

Iom malfacila

Nun, jarfine, trovu la tempon por unuhora filmo. En 1963 Jacques-Louis Mahé produktis la unuan, origine Esperantlingvan long-daŭran fikcian filmon. La ĉefrolantoj estas aktoroj de la Internacia Arta Teatro, Jana Ravšelj, Marc Darnault kaj Srdjan Flego; en la kromaj roloj aperas Raymond Schwartz, Roger Bernard, Jean Thierry, Michel Duc Goninaz kaj aliaj. Per tiu ĉi filmo mi deziras al vi agrablan kaj gajan trans-iron al la nova jaro. Sed spektu  ĝin tre baldaŭ, ĉar eble ĝi malaperos el YouTube!

  • Ŝati 3

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi ne 100% certas ĉu Angoro estas "ĝis nun unu-solan, origine Esperantlingvan long-daŭran fikcian filmon" Mi ekzemple spektis Gerda malaperis 🙂 sed ja ankaŭ estas pluraj dokumentfilmoj. Ĉu iu povus komenti pri tio.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

La nomo de mia patro estis Jacques-Louis Mahé, kaj ne Jean-Louis.

Kooperativo de Literatura Foiro ne ricevis "afablan permeson" de li. Estis pli facile neniam resendi la kontrakton, kiu estis kun la originala filmo (mi havas kopion de ĝi).

Clair Mahé

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Danko por via komento, JabierKubo! Fakte, „Gerda malaperis” estas eĉ pli longa filmo, pli ol unu kaj duonhora, sed mi konsideras ĝin al ĝenro de „instrufilmo”. Same dokumentfilmoj ne estas fikciaj. Sed mi konsentas forlasi la „ĝis nun unusolan” difinon, ĉar eble, kaj espereble baldaŭ naskiĝos pliaj origine Esperantlingvaj kaj longdaŭraj fikciaj filmoj.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.