- 1
28 05 2021 E elsendo de Pola RetRadio
Indas ekkoni la Esperantan elsendojn de la Pola RetRadio, kvankam tiu ĉi ne estas „vera” filmeto, „nur” voĉo. Per la varia ĉiusemajna elsendo eblas ekscii pri diversaj novaĵoj pri kulturo, pri Esperantujo, pri naturo, ktp. En tiu ĉi numero vi aŭdos inter alie pri la pola Saharo – la Błędowska-dezerto, pri nova brazila revuo, pri la biciklista programo de Kastelo Greziljono. La apenaŭ 25-minutan elsendaĵon kolorigas ankaŭ muziko: tiu de Chopin, de Kajto kaj aŭdeblas dolĉa brazila lulkanto. La teksto ne estas tra facila, sed tre bela kaj komprenebla estas la elparolo de la kunlaborantoj: Barbara Pietrzak, Krystyna Grochocka, Gabriela Kosiarska kaj Maciej Jaskot.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.