-
1
Ĉiuj sciu ja ke mi ne mortis
Interesa kaj valora prelego estis filmita dum la 79-a Hispana Esperanto-Kongreso. Du datrevenoj ligiĝas al tri nomoj: Antaŭ 85 jaroj mortis Federico Garcia Lorca; la 50-a datreveno de lia verko Cigana Romancaro tradukita de Fernando de Diego; kaj la ĉi-jara aperigo de nova antologio de poemoj, tradukitaj de Miguel Fernández Omaĝe al Lorca. En la unu-hora filmo kontribuas Ana Manero, Duncan Charters kaj Miguel Fernández per bele parolata Esperanto.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.