Salti al enhavo

Verkoj.com


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La sekvonta artikolo estas simpligita versio de artikolo aperinta en revuo Esperanto 01/2021

Verkoj.com enhavas proprajn paĝojn por verkistoj kaj tradukistoj, en kiuj ili prezentas siajn verkojn al la publiko. Plie, la retejo prezentas verkojn, kiujn la aŭtoroj mem rajtigas uzi, el la publika havaĵo, kaj tiel helpas atingi kaj konservi ilin.

La diverseco de kontribuoj estas impresa: estas prozo kaj poezio, mallongaj rakontoj kaj romanoj, porinfanaj verkoj, teatraĵoj, bildrakontoj, populara scienco, kompleta listo de ĉiuj prelegoj iam prezentitaj ĉe la Internacia Kongresa Universitato, helpiloj por verkistoj, porkomencantaj legaĵoj, registritaj kaj filmitaj kantoj, revuoj, kuir-receptoj kaj eĉ originalaj interaktivaj kruc-enigmoj, kiuj jam havas komunumon de solvantoj.

Tre utila servo estas la tuj-tradukilo. Ĉiu vorto en ĉiuj verkoj, kaj ankaŭ ene de PDF-paĝo, estas tuj tradukeblaj al unu el 17 naciaj lingvoj, kune kun difino en Esperanto kaj ekzempla frazo. Tiel ankaŭ komencantoj povas legi kaj ĝui la riĉan enhavon kaj samtempe lerni novajn vortojn. 

Tia ampleksa retejo starigas problemon al siaj uzantoj: pro ĝia riĉeco estas malfacile superrigardi la enhavon. Ne sufiĉas serĉilo, ĉar la uzantoj eĉ ne scias kion serĉi. En verkoj.com la verkoj estas troveblaj alfabete, kaj laŭ verkisto kaj laŭteme. Krome, aperas rekomendoj de la redaktoro, kaj listoj de la cent plej legataj kaj plej ŝatataj verkoj aŭ verkistoj, do oni povas sekvi la “amasan saĝecon” de la publiko por malkovri novajn interesajn verkojn. 

La retejo daŭre havigas al la leganto aldonan valoron. Ekzemple, ĝi republikigas artikolojn el revuoj kiel Kontakto, Monato, el la blogo “Scivolemo” kaj, kiel ni skribis supre, prelegojn de IKU – ordigitajn laŭteme, do la legantoj povas facile trovi tion kio ilin interesas. Ne necesas registriĝi aŭ ensaluti – nur libere viziti, legi kaj ĝui. Eblas aboni kaj ricevi ĝisdatigojn pri novaj artikoloj kaj novaj krucenigmoj.

Amir Naor

La plej legataj paĝoj de verkoj.com:

image.png.fd1381eb6782aa4d8ac526595b76284b.png

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Amir Naor estas israela esperantisto. Inĝeniero. Kreinto kaj redaktoro de Verkoj.com. Premiita kelkfoje en la Belartaj Konkursoj de UEA en branĉoj prozo kaj teatraĵo. Esperantigas hebrean kantatan poezion.


  • ampleksa: granda, vasta, entenanta multajn aferojn.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • IKU: Internacia Kongresa Universitato 
  • kompleta: en kiu mankas nenio.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • kruc(vort)-enigmo: ludo laŭ kiu necesas enskribi vortojn en kadron surbaze de ties difinoj aŭ aliaj helpiloj.

2048865933_Krucvortenigmopubl..png.baf7496bc436560e2d7e04fd1ab493f7.png

  • PDF = Portebla Dokument-Formo: speco de dokumento kun teksto, kaj ofte bildoj,  kiun oni povas legi per preskaŭ ĉia komputila sistemo.
  • prozo: ne-poezia parolo aŭ skribaĵo.
  • recepto: detalaj instrukcioj pri la preparado de manĝaĵo aŭ trinkaĵo.
  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta reaŭskultado aŭ rigardado.
  • registriĝi: enskribiĝi.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.