Salti al enhavo

Tubaro: kolektujo de filmoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Tubaro estas nova retejo kie eblas trovi filmetojn en Esperanto. Ĝi estis kreita de Pablo Busto kaj aliaj kunlaborantoj. La kunlaborantoj de Tubaro ne mem produktas novajn filmetojn, sed kolektas esperantlingvajn filmetojn el Jutubo (YouTube) kaj aliaj platformoj.

Fakte Tubaro estas kolektujo de filmetoj en kaj pri Esperanto. Ĝi uzas robotojn por trovi filmetojn en Jutubo kaj en aliaj retejoj, kie troviĝas enhavo en Esperanto. Tiuj robotoj daŭre faras aŭtomatan serĉadon en tiuj platformoj laŭ kelkaj ĉefvortoj kaj afiŝas la filmetojn, kiujn ili trovas, en la hejmpaĝo de Tubaro. Ili ankaŭ daŭre kontrolas, ĉu aperas novaĵoj en konataj esperantlingvaj kanaloj.

Tiamaniere oni povas spekti multe da filmetoj en Esperanto en unu loko. Sekve vi povas plibonigi vian lingvonivelon kaj ĝui la filmetojn esperantlingvajn. Tubaro montras jam pli ol 950 filmojn en Esperanto, kaj ĉirkaŭ 300 ne en Esperanto sed pri ĝi: pli ol 1200 filmojn entute. Aperas ĉirkaŭ 50 novaj filmoj ĉiusemajne.

En la retejo de Tubaro ekzistas ankaŭ la ebleco anonime proponi filmojn. Ĉar la respondeculoj deziras, ke la retejo estu plene uzebla sen ensalutado, ili persone kontrolas la proponojn, por eviti trudmesaĝojn kaj atakojn de robotoj.

Ne ĉiuj filmetoj, kiujn la robotoj trovas, rilatas al Esperanto. Tial necesas, ke la uzantoj mem sendu informojn pri senrilataj aŭ netaŭgaj filmetoj. La filmetoj ne estas organizitaj laŭ kategorioj, sed en ĉi tiu periodo la prizorgantoj planas pretigi liston de etikedoj por helpi dividi ilin laŭ kategorioj. 

Multaj esperantistoj ne tre ŝatas Jutubon sed tamen uzas ĝin, ĉar ĝi donas pli da videbleco ol aliaj platformoj. Espereble Tubaro donos pli da libereco al la uzantoj por uzi aliajn platformojn krom Jutubo. 

Ne atendu plu, sed tuj vizitu tiun retejon! 

La kreinto de Tubaro estas Pablo Busto el Hispanujo. Li verkas kantojn por infanoj en Esperanto. La plej konata el liaj kantoj estas Dek bovinoj.

Nikhil Kizhakkedath
 

  • Ŝati 5

Nikhil Kizhakkedath (Scivolemo) estas barata esperantisto. 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La retejo estas belaspekta kaj facile uzebla, mi rimarkus ke ĝi ne estas nur kolekto de ligiloj al Jutubo sed ŝajnas nova platformo kun sendependa komento kaj ŝat-sistemo, eĉ la demando-sistemo por eviti atakojn de ret-robotoj estas esperanto-lingva, elstara laboro!

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Estas interesa la kategorio de filmoj kun subteksto en Esperanto. Ne forgesu ĝin, oni povus serĉi filmojn en iu ajn lingvo pri iu ajn, elektante "kun esperanta subteksto". Kompreneble, tiu devus esti esperanta subteksto home farita, ne aŭtomate tradukita. Fine, estus bone se proponante filmeton aŭ kanalon, oni povus aldoni komenton por administrantoj, en kiu skribi kial la video estas rilata, en kiu minuto aŭskulti por havi la rilaton ktp. Ankaŭ uzantoj povus scii, ke ili devas iri al minuto 15 en unuhora video por havi Esperanton aŭ rilato al ĝi.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.