Salti al enhavo

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko
- STEB


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Szilvási László.

Esperanto estas viva lingvo – oni povas uzi ĝin ne nur por babili kun siaj geamikoj, sed ankaŭ por profesiaj kaj sciencaj celoj.

Dum la pasintaj 130 jaroj en Esperantujo aperis multaj sciencaj kaj fakaj artikoloj, verkoj, libroj – sed multaj el ili ne plu estas aĉeteblaj aŭ atingeblaj. Tamen, se ili estus bitigitaj, en interreto ĉiu povus trovi kaj legi ilin... – Tio estis la ideo de entuziasma grupo, kiu en Hungario decidis starigi kaj funkciigi Sciencan kaj Teknikan Esperanto-Bibliotekon, STEB, en la reto.

En STEB oni povas trovi ĉirkaŭ mil fakajn verkojn, ligilojn al eksteraj retejoj, aŭ lokajn elektronikajn dosierojn – kiujn oni povas rekte legi aŭ elŝuti al sia komputilo.

Ekzistas apartaj sekcioj por la ĉefaj sciencaj branĉoj kiel fiziko, biologio, medicino, radiotekniko, ktp, kaj ekzistas ankaŭ loko por sciencaj libroj kun diversaj aŭ miksitaj temoj: scienc-teknikaj konferencoj, preleg-kolektoj, libroj de la Someraj Universitatoj okazintaj dum Universalaj Kongresoj de UEA, kaj simile.

La plej populara parto de STEB estas ĝia sekcio pri fakaj vortaroj kaj terminaroj. Tiu sekcio enhavas pli ol 250 vortarojn ne nur el la diversaj sciencaj branĉoj, sed ankaŭ pri aliaj temoj kiel kuirado, rim-vortaroj, tabuaj vortoj, ĵargono ktp. 

La ekstera mondo juĝas la sukceson de Esperanto laŭ ĝia uzado en la scienca kaj teknika aplikadoj. Tiaj libroj en Esperanto bedaŭrinde estas malmultaj, ĉar ne estas simpla afero eldoni ilin pro la necesaj matematikaj formuloj kaj multaj desegnaĵoj. Ĝuste pro tio STEB kolektas materialojn, kiuj rilatas ĉefe al la naturaj sciencoj. 

Estas tre grave aldoni al la kolekto pliajn librojn kaj artikolojn. Se vi havas informon pri nelistigita verko, vi povas helpi per alsendo de informo pri ĝia reta adreso, aŭ per skanita elektronika dosiero, aŭ per alsendo de la papera libro al la organiza grupo. Ni antaŭdankas vin! 

La biblioteko estas trovebla ĉe la ligita retpaĝo.

Kontaktadreso de la organiza grupo: 

Szilvási László
HU-1193 Budapest, Leiningen u. 4, Hungario.

SZILVÁSI  László
 

 

  • Ŝati 3
  • Ami 2
  • Dankon 1

SZILVÁSI  László estas plentempa esperantisto, direktoro de la firmao Lingvo-Studio en Hungarujo, kaj gvidanto de la Esperanto-centro eventoj.hu. Li studis inĝenieradon pri elektroniko de aviadiloj, kaj multe agadas por evoluigo de la profesia faka aplikado kaj faka lingvaĵo de Esperanto. 


  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris. 
  • aplikado: praktika uzado.
  • biologio: scienco pri la vivantaj estaĵoj, ĉefe bestoj kaj plantoj.
  • bitigi: ŝanĝi skriban dokumenton en ciferecan formon, uzeblan en komputiloj kaj simile.
  • branĉo: fako, dividaĵo de io.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • elektronika: funkcianta per elektraj signoj.
  • entuziasma: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • fiziko: scienco pri la movado de la korpoj en la naturo kaj ties inter-agoj.
  • formulo: skriba maniero esprimi rezulton de nombra kalkulado aŭ scienca leĝo. 

1616937378_Formulopx..jpg.68e3a7970b2ecd9b29ec83e9fa1fc476.jpg

  • ĵargono: aparta lingvaĵo de difinita grupo; faklingvo, kaŝlingvo.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • ktp: kaj tiel plu
  • matematiko: scienco pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj.
  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • rimo: pluraj vortoj, kutime en poeziaĵo, kiuj finiĝas ĉiuj per la sama songrupo, ekzemple “besto” , “festo” kaj “vesto”.
  • sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
  • skani: maŝine ciferecigi skriban dokumenton, foton aŭ desegnon, por ke ĝi estu montrebla per komputilo.
  • tabua: nepermesata, ne priparolebla.
  • terminaro: vortaro de la specialaj vortoj uzataj en iu fako aŭ scienco.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.