Salti al enhavo

Reviviga projekto de la Virtuala Kongreso


 Diskonigi
Sekvantoj 1

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Ĉiuj kunvenoj de la Virtuala Kongreso baldaŭ aperos en la JuTuba kanalo de UEA, UEAviva.

Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la program-riĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun mirindan sperton, UEA kreis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la JuTuba kanalo UEAviva.

Sekve ĉiuj esperantistoj nun povas libere sperti kaj rememori tiun kongreson. Jam de du monatoj, iom post iom oni enretigas la programerojn de la Virtuala Kongreso: tiuj estas la spektaĵoj okazintaj dum la VK-semajno (1-8 de aŭgusto) ĉiutage de la 12-a ĝis la 18-a horo UTC

Por konservi la kongresan strukturon kaj por pli facile trovi ĉiun programeron, estis kunmetitaj tabelo kaj listo de programeroj, similaj al tiuj de Universala Kongreso. La listo kaj la tabelo estas libere alireblaj. La diversaj programeroj en la listo kaj tabelo estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple kongresa temo, sciencaj programeroj (IKU, AIS, Scienca Kafejo), muzikaj (koncertoj, kantaj kaj muzikaj eroj), kulturaj (literaturo, renkontiĝoj kun aŭtoroj), ekskursoj, prelegoj ktp.

Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj spektaĵoj de la VK-programo. Entute estas 99 programeroj, el kiuj pli ol 70 jam estas alŝutitaj al la kanalo de UEA en JuTubo; ĉiutage aldoniĝas unu programero.

UEA esperas, ke en tiu formo la unua Virtuala Kongreso de Esperanto plej utile konserviĝos en la reto kaj estos facile alirebla por ĉiuj esperantistoj. Kiel servo al la E-komunumo, UEA aparte invitas tiujn, kiuj siatempe ne povis partopreni la kongreson.  Spektu kaj spertu la unuan Virtualan Kongreson per JuTubo!

* * * * *

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 916
2020-11-29
 

  • AIS: Akademio Internacia de la Sciencoj
  • aldoniĝi: esti metita kiel io plia al tio, kio jam troviĝas en grupo, loko, aŭ situacio.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • IKU: Internacia Kongresa Universitato
  • JuTubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • ktp: kaj tiel plu
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • strukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero. 
  • tabelo: aranĝo de informoj laŭ vicoj, por ke oni facile trovu serĉatan informon.

1041203795_Tabelopubl..jpg.785f1ccbc7b60a54b359886250229a7b.jpg

  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • UTC: Universala Tempo Kunordigita
     

  • Ŝati 1
 Diskonigi

Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.