Fiat 124 S en Tiĉino, Svislando, ĉirkaŭ 1972. Foto: Wikipedia / pizzodisevo CC BY-SA 2.0
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.
Eble malmultaj legantoj scias, kial la itala aŭtomobil-fabriko FIAT havas la nomon FIAT. Simple temas pri la komencaj literoj de Fabbrica Italiana Automobili Torino [= Itala Fabriko (de) Aŭtomobiloj (en) Torino]. Ĝi estis fondita je la fino de la 19-a jarcento, kiam longaj kaj klaraj nomoj estis laŭmodaj.
Kaj eble malmultaj nuntempaj esperantistoj scias, ke ĉe FIAT iam laboris Giuseppe Grattapaglia, tre fama itala esperantisto. Nuntempe lia nomo estas ligita ĉefe kun la bieno Bona Espero en Brazilo, kiel vi povas legi en jena artikolo en uea.facila. Sed dum la unua parto de sia vivo, li loĝis en Torino kaj laboris ĉe FIAT kiel estro de la fako pri traktoroj.
Hazarde ankaŭ mi loĝis en Torino dum unu jaro komence de la 1970-aj jaroj, kaj tiam mi havis okazon kunlabori kun li ĉe la torina Esperanto-grupo. En tiuj jaroj FIAT havis la ideon reklami siajn aŭtomobilojn per mallongaj filmetoj (po unu filmeto por ĉiu nova aŭtomobilo). Giuseppe Grattapaglia tuj kaptis la okazon por influi siajn kolegojn de la reklama fako kaj konvinki ilin realigi tiujn filmetojn ankaŭ en Esperanto.
Oni devas kompreni, ke en mondo sen interreto, televido estis la plej moderna ilo de la momento kaj tiaj nacilingvaj filmetoj povis esti montrataj en la televido kaj ankaŭ en kinejoj. La filmetoj en Esperanto estis ludataj ĉefe en Esperanto-grupoj kun granda miro pro la moderneco de la afero. Unu el tiuj filmetoj en Esperanto estas ankoraŭ spektebla en Jutubo.
Necesis dubli la filmetojn en Esperanton, kaj Giuseppe tre multe penis por trovi taŭgajn esperantistojn por la dublado. Ĉirkaŭ la jaro 1972 du junaj esperantistoj, Maŭro La Torre kaj mi, ricevis la taskon dubli en Esperanton unu el la filmetoj. Ni ricevis la rolojn de kliento, kiu venas por provi la aŭtomobilon, kaj de teĥnikisto, kiu akceptas lin ĉe la aŭtomobila vendejo. Ni devis prezentiĝi ĉe profesia studio en Romo, kien ni iris kun niaj plej bonaj kravatoj por komenci la dubladan laboron.
Nu, se vi konus Maŭron aŭ min, vi scius, ke ni estis la plej malartismaj homoj en la mondo. Ni ambaŭ preferis amuziĝi legante librojn pri Esperanta gramatiko, sed ne tre interesiĝis spekti filmojn.
Do, roli kiel aktoroj kaj imiti la ĝojan saluton de la vendisto aŭ la dubemajn demandojn de la kliento, estis io ekster nia kapablo. Mi memoras, ke ni bezonis unu tutan matenon por dubli nur la unuajn du frazojn en Esperanto kun la ĝusta intonacio: “Bonan tagon kaj bonvenon ĉe FIAT!” kaj “Mi aŭdis mirindaĵojn pri ĉi tiu aŭtomobilo, ĉu vere estas tiel?”
Ni devis daŭrigi la laboron dum la postaj tagoj, kaj finfine ni bezonis tutan inferan semajnon por dubli 7-minutan filmon.
Aktorado ne estis tasko por ni, sed kiel esperantistoj oni pretas fari ĉion por Esperanto.
Renato Corsetti
- 5
Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado.
- aktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.
- bieno: kampara ter-posedaĵo.
- bon-venon: afabla salut-vorto, per kiu oni akceptas homon ĵus alvenintan.
- dubli: anstataŭigi la voĉojn en filmo per aliaj voĉoj, parolantaj (kutime) en alia lingvo.
- hazarde: neantaŭvideble, okazinte sen plano aŭ intenco.
- infera: terura, suferiga, kvazaŭ oni estus punata post la morto pro la malbonaj agoj, kiuj oni faris dum la vivo.
- influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de aliaj homoj.
- intonacio: la maniero, laŭ kiu la voĉo altiĝas kaj malaltiĝas dum parolado.
- Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj spektado de filmetoj.
- kliento: aĉetanto en vendejo; homo, kiu venas al profesiulo por ricevi ties servojn.
- kolego: homo kun la sama profesio aŭ membro de la sama asocio.
- kravato: longa tuko, kiun homo (kutime viro) ligas ĉirkaŭ sia kolo.
- kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro aŭ projekto.
- laŭ-moda: sekvanta la plej nuntempan, popularan kutimon, rilate al vestoj kaj al aliaj aferoj, kiuj rapide ŝanĝiĝas.
- realigi: fari ion, por ke ĝi fariĝu reala, anstataŭ resti nur ideo.
- rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi; roli: esti unu el la agantoj en teatraĵo aŭ filmo, kaj ankaŭ en ofico, ludo, aŭ alia okazo.
- studio: laborejo, en kiu oni produktas filmojn, radio- aŭ televid-programojn, muzikon, kaj simile.
Foto: Wikipedia / Thelmadatter CC BY-SA 4.0
- teĥnikisto: teknikisto.
- traktoro: peza veturilo, uzata por prilabori kampojn aŭ por tiri aliajn pezajn maŝinojn aŭ veturilojn.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.