Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Arono Chapman.

Radio Verda estas Esperanta projekto, kiu celas prezenti interesajn temojn en klara kaj facila maniero. Ĝi komenciĝis jam en 1998 kiel unu el la unuaj sonaj revuoj en Esperanto, eĉ antaŭ la tempo de podkastoj. Tiutempe oni aperigis mallongajn sonprogramojn kun amika stilo kaj komprenebla lingvaĵo.

Post interrompo, la projekto revenis kun nova formo. Nun oni aperigas filmetojn kun sono kaj bildoj, kiuj taŭgas por komencantoj, sed ankaŭ por pli spertaj parolantoj. Alian temon oni prezentas en ĉiu filmeto. Foje temas pri la mondo ĉirkaŭ ni, foje pri scienco, historio, kulturo aŭ io alia interesa. Kelkaj temoj estas seriozaj, aliaj pli amuzaj — sed ĉiam facile kompreneblaj.

La lingvaĵo estas facila kaj natura. Oni parolas ne tro rapide kaj kun klara elparolo. La frazoj estas simplaj, tamen riĉaj kaj utilaj. Tio helpas la spektantojn aŭskulti kun kompreno, kaj samtempe lerni kaj reaŭdi novajn vortojn.

Aperas nova filmeto ĉiujn kelkajn tagojn, kaj nun estas jam pli ol kvindek en la kanalo. Ili havas desegnojn aŭ bildojn por helpi la spektadon, kaj sur la ekrano aperas ankaŭ la skribaj subtekstoj. La stilo estas amika kaj agrabla.

Radio Verda estas bona ilo por samtempe lerni kaj ĝui la lingvon. Per regula spektado, oni povas uzi Esperanton en la ĉiutaga vivo, resti en kontakto kun la lingvo, kaj malkovri novajn aferojn en simpla kaj interesa maniero.

Arono Chapman

  • Ŝati 7
  • Dankon 1

Arono Chapman estas instruisto kaj lingvisto en Vankuvero, Kanado. Li estas fondinto kaj redaktoro de Radio Verda, kaj unu el la kunkreintoj de Lernu.net. Li ĝuas liberan tempon subĉiele aŭ esplorante novajn ideojn kaj teknologiojn.


  • kanalo: arte-farita akvo-vojo; la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis.
  • podkasto: programo trovebla en Interreto, kiun interesatoj povas kopii kaj aŭskulti per propra telefono, komputilo aŭ alia ilo.
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu estas prezentata verko, artaĵo, vesto aŭ simile; la aparta maniero, laŭ kiu verkisto kunmetas siajn frazojn kaj esprimas siajn ideojn.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.