Salti al enhavo

Nova aŭskultejo en Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Per la nova interreta Aŭskultejo oni povas aŭskulti kaj libere elŝuti sonlibrojn kun fabeloj, poezio kaj prozo, kaj ankaŭ kantojn en Esperanto. En tiu ĉi malfacila tempo de la koronvirusa epidemio ja multaj el ni devas esti hejme kaj serĉas interesajn, amuzajn kaj utilajn okupiĝojn. Kunlabore kun Germana Esperanto-Biblioteko en la urbo Aalen, mi do decidis donaci al esperantistoj sonlibrojn kaj kantojn, kiujn mi antaŭe eldonis sur kompaktaj diskoj (KD) kaj kasedoj.

Sonlibroj aŭ aŭdo-libroj lastatempe tre populariĝis en la mondo. Kiu el ni ekzemple ne ŝatas aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon, diversajn sonojn aŭ kantojn, kaj eldoni la registraĵojn sur kompaktaj diskoj aŭ aperigi ilin en interreto. Sekve oni povas aŭskulti ilin, antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo, aŭtobuso aŭ trajno, aŭ helpe de ili lerni kaj perfektiĝi en la lingvo. 

Sonlibroj estas ankaŭ tre valoraj por tiuj, kiuj studas Esperanton. Per ili oni povas aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alproprigi al si la plej bonan elparolon, belajn kaj imitindajn dir-manierojn el popularaj libroj aŭ kantoj, el la agrabla mondo de fabeloj, rakontoj, poezio aŭ muziko. 

La nova Aŭskultejo estas trovebla ĉi tie. Jen kelkaj el la verkoj, kiujn vi trovos en ĝi:

Populara rakonto de Aleksander Puŝkin La neĝa blovado;

Poemoj kaj kantoj La Stranga Butiko kaj Verd-kata Testamento de Raymond Schwartz;

Fabeloj de la fratoj Grimm (Feliĉa Joĉjo. Haĉjo kaj Grenjo. La sep kapridoj. Reĝo rano kaj fera Henriko. Fiŝkaptisto kaj lia edzino. La ora birdo. Neĝulino…)

Fabeloj de Andersen (Malgranda Niko kaj granda Niko. Reĝidino sur pizo. Elinjo-Fingreto,  Malbela anasido. Abio. Neĝa Reĝino…)

Kantoj por kursoj (Kukolo. Iris knabineto. Mariŝa…) 

La muziko de Ora team' (Reklamo al silento, Jen mia numero, Via eta timo, Letero de Vincento, Sur la sama ŝipo…)

Kantoj de l’ popolo (27 slovakaj popolkantoj en Esperanto).

Agrablan kaj utilan aŭskultadon, karaj esperantistoj!

Stano Marček
 

  • Ŝati 6
  • Dankon 1

Stano Marček estas eks-prezidanto de Slovakia Esperanto-Asocio, iama redaktoro de revuo Esperanto (2002-2013), nuntempa redaktoro de Juna Amiko kaj aliaj revuoj. Li estas aŭtoro de la lernolibro Esperanto per rekta metodo, jam tradukita en 44 lingvojn.


  • abio: alta ĉiam-verda arbo.

1410869863_abiopx..png.74a6eb8527beda9c8edf1b676802a79b.png

  • anaso: akvobirdo.

1955339562_Anasowkp..jpg.2a5a7da89d5cf2c3e0a8d7844e801a52.jpg                         Foto: Mdf / Wikipedia CC BY-SA 3.0

  • butiko: vendejo.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj samtempe atakas multajn homojn en la sama regiono.
  • fabelo: imagata rakonto pri mirigaj okazaĵoj.
  • kapro: kvarpieda besto.

358446391_kapropubl..jpg.e748b4fccde191a47aa8d1f695de36a2.jpg

  • kasedo: kesteto entenanta sistemon por aŭskulti muzikon aŭ por rigardi filmon.

1440199714_Kasedopx..png.f2f146cb90e5ddb5286ade554dd81f77.png

  • kompakta disko (KD): lum-disko per kiu eblas aŭskultigi muzikon aŭ aliajn sonojn.

1123106835_KDpx..png.bef4158eca9e61504372c3e140a40bd7.png

  • kukolo: birdo, kiu demetas siajn ovojn ĉe aliaj birdoj, por ke ili prizorgu ĝiajn idojn.

1585551342_kukolowkp..jpg.f1473f8ce54b20abcf95535f3d576aa6.jpg

Foto: Per Harald Olsen/ Vikipedio CC BY-SA 3.0

  • pizo: malgranda verda ronda legometo.

558810302_Pizojwkp..jpg.c775c1f6c4ef6367be82327e036db499.jpgFoto: Bill Ebbesen / Wikipedia CC BY-SA 3.0

  • prozo: ne-poezia parolo aŭ skribaĵo.
  • rano: malgranda besto, kies idoj vivas unue en akvo, sed poste povas vivi ankaŭ sur la tero.

154072737_ranopx..jpg.90890cf7fede45243346fa2edd8bb87f.jpg

  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) por posta reaŭskultado.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
  • testamento: skribaĵo per kiu oni anoncas, kio okazu pri la propraj posedaĵoj post la morto.
  • trajno: fer-voja vagonaro.

473755810_Trajnowkp..jpg.bf70ea39a2387d18189cf5c8e9555940.jpgFoto: N509FZ / Wikimedia Commons CC BY-SA 4.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.