Salti al enhavo

Milit-rakonto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

Militrakonto estas internacia esplora projekto pri la rilatoj inter Esperanto kaj la Dua Mondmilito. Ekzistas multaj materialoj, kiuj donas al ni informojn pri la esperantistoj de tiu epoko, sed ankaŭ pli ĝenerale pri la tuta socio. Iom post iom ni kolektas etajn tekstojn pri libroj, homoj, asocioj ktp.

Geografie nia celo estas verki pri ĉiu lando aŭ almenaŭ pri ĉiu kontinento. Ni konsideras ampleksan periodon ekde la tridekaj jaroj (de la pasinta jarcento) kaj la Hispana Milito ĝis la komenco de la kvindekaj jaroj, kiam finiĝis la Korea Milito kaj mortis Stalin.

Ni volas esplori, ĉu transnacia komunumo kiel la esperantistoj spertis la militon kaj verkis pri ĝi malsame ol la aliaj homoj. Ĉu ili kapablis pensi preter la nacia vidpunkto? Ĉu ili estis pli pac-amaj ol aliaj homoj? Ĉu ili havis pli da komprenemo rilate al la batalantoj el la alia flanko? Ĉu ili estis malpli kruelaj kontraŭ la anoj de iu malplimulto? Ver-dire ni ne havas ankoraŭ la respondon al tiuj ĉi demandoj. Sed ni jam malkovris multajn interesajn historiojn.

Jen kelkaj ekzemploj pri la informoj, kiujn ni trovis: pri la uzo de Esperanto en la koncentrejoj; pri la persekutoj suferitaj de la esperantistoj; pri kuraĝa, hom-ama kaj solidara agado eĉ en la plej malfacilaj momentoj; pri la agado de virinoj dum la milito; pri la infanoj; pri tiuj, kiuj iris batali por la libereco en alian landon; pri la diversaj asocioj de la laboristaj esperantistoj; pri la kunlaboro de kelkaj esperantistoj kun la faŝistoj kaj simile.

Ĝis nun ni kolektis tekstojn kaj intervjuojn pri Alĝerio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Japanio, Jugoslavio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Palestino, Pollando, Soveta Unio, Svedio, Svislando, Ukrainio, Usono kaj Venezuelo.

Multaj el tiuj historioj estas inspiraj por la nunaj tempoj.

Inter la plej oftaj temoj troveblas la jenaj: anarkiismo, komunismo, kristanismo, pacismo, Holokaŭsto, kontraŭjudismo, partizanoj, infanoj, elmigrado...

Ĉi tie vi povas legi multajn el la tekstoj verkitaj ĝis nun. Pensu, ke nia grupo estas malfermita al kunlaborado. Se vi havas ideojn, se vi konas iun kiu posedas hejme dokumentojn, aŭ se vi deziras peti pliajn informojn, bonvolu kontakti nin.

Javier Alcalde
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Javier Alcalde (Barcelono, 1978) doktoriĝis pri politikaj sciencoj. Li instruas pri internaciaj rilatoj, kaj esploras interalie pri la socia historio de la Esperanto-movado.
 


  • ampleksa: granda, vasta, entenanta multajn aferojn.
  • anarkiismo: socia kaj politika sistemo, kiu kontraŭas ĉian ŝtatan regadon, kaj proponas memregatan socion surbaze de libervola kunlaborado.
  • el-migri: forlasi sian propran landon por transloĝiĝi en fremda lando.
  • epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
  • faŝisto: membro de naciisma politika movado, kiu perforte subpremas ĉiujn kontraŭstarantojn; ĝi unue aperis en Italujo kaj aliaj landoj dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la dudeka jarcento.
  • geografio: scienco pri nia Tero, pri ĝia aspekto kaj pri ĝiaj regionoj kaj landoj.
  • Holokaŭsto: la amasa mortigo de la juda popolo kaj aliaj homgrupoj fare de la germanoj dum la Dua Mondmilito.
  • inspira: vekanta en aliaj homoj ideojn pri la bona maniero agi, fari, verki, aŭ krei artaĵon.
  • judo: membro de religia grupo, kiu nun loĝas ĉefe en Israelo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj.
  • komunismo: politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • koncentrejo: malliberejo, kie multegaj homoj estas tenataj en tre malbonaj kondiĉoj.

Koncentrejo.jpg.aa7a7d36c23375ff0ba7b6625e739e4d.jpg

  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • malplimulto: malpli granda homgrupo interne de regiono aŭ lando, kiu diferencas de la ĉefa parto de la loĝantaro pro malsama deveno, religio, lingvo aŭ simile.
  • partizano: membro de grupo, kiu batalas kontraŭ fremda okupado. 
  • persekuto: konstanta kruela mistraktado.
  • solidara: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Interesa artikolo

 

Je ‎08‎/‎10‎/‎2019 at 01:24, Alfred Santacana diris:

Saluton Daniel. Mi ankaŭ lernas per Duolingo, sed permesu al mi fari unu demandon. Ĉu vi finiĝis la kvin niveloj de Duolingo?

Amike

Alfred

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.