Salti al enhavo

Hiroŝimo mia amo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

Militoj detruas la mondon kaj la homan spiriton.

Tamen, malgraŭ tiu detruo, ekzistas la kapablo de la naturo reviviĝi. Ankaŭ la homo havas la kapablon venki la detruon en sia propra animo per amo.

La lastaj atingoj de la scienco permesas la faron de nukleaj armiloj, kaj tio estas tragedia kontraŭdiro inter unuflanke, la krea menso de la homo, kaj aliflanke, la detrua malsaĝeco de la homo.

"Hiroŝimo mia amo" (Hiroshima mon amour) estas filmo el la jaro 1959 de Alain Resnais, unu el la elstaraj nomoj de la Franca Nova Ondo en la kino-arto. Oni konsideras la filmon kiel unu el la ĉefverkoj de Alain Resnais. En siaj filmoj li utiligis originalajn teknikojn por esplori malfacilajn memorojn kaj imagojn pri la pasinteco. Resnais traktis en la filmo tutmondajn problemojn, kiujn li prezentis surbaze de kelkaj individuaj spertoj.

La filmo temas pri la farado de kontraŭmilita filmo en Hiroŝimo. Estas du ĉefaj roluloj: franca aktorino kaj japana viro, kiu perdis sian familion dum la bombado de Hiroŝimo. Inter la du okazas amrilato, kaj la francino rakontas, ke ankaŭ ŝi havis malĝojigan sperton dum la milito. La filmo prezentas bazajn kontraŭdirojn: amon kaj militon, morton kaj vivon, detruon kaj riparon.

Resnais rakontas al ni la rilaton de antaŭ dek kvar jaroj de tiu franca junulino kun germana soldato, al kiu ŝi enamiĝis dum la milito. Poste la germana soldato estis murdita de la francoj, kaj la junulino estis punita pro perfido al la patrujo. Tiel Resnais rakontas al ni pri la milito inter Germanio kaj Francio kaj la okupado de ŝia urbeto Neverso.

image.png.c21c5bbe58c5ee02da5c8572e55eac7a.png

La scenaro estis verkita de franca verkistino, Marguerite Duras. Ŝi volis montri, ke dum paca tempo, amo inter franca junulino kaj germana junulo povus esti rigardata kiel senkulpa rilato, tamen dum milito tia rilato estas juĝata pro ideoj kiel patrujo, malamiko, perfido ktp. Kaj tial la junulino estas kruele punita.

La filmo estas ankaŭ dokumenta filmo. La filmo en la unuaj scenoj malkaŝas la staton de Hiroŝimo post la bombado. La detruo de la milito estas klare montrata per detruitaj domoj, handikapitaj infanoj, kaj homoj, kiuj apenaŭ sukcesas resti vivantaj.

Nia amiko, turka esperantisto Pomo Tuffah, tradukis la subtekstojn de tiu malnova filmo kun la helpo de esperantisto Jean-Claude Roy. Nun ili prezentas ĝin al la Esperanta mondo per tiu ĉi ligilo.
 

Vasil Kadifeli

  • Ŝati 3
  • Ami 1
  • Dankon 1

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj redaktoro de la revuo Turka Stelo.


  • aktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.
  • bombado: ĵetado de militiloj, kiuj disrompiĝas kun laŭtega bruo, kiam ili atingas malamikan lokon, detruante konstraŭaĵojn kaj mortigante homojn.

908473993_Bombadopx..png.3e51a8571546b41fd976c2ff9d60dc04.png

  • handikapita: havanta korpan aŭ mensan problemon, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • murdi: kruele kaj senbezone mortigi.
  • nukleo: la centra parto de atomo.

452161853_Nukleopx..png.81e9b6bb6046ece3595280a466123055.png

  • patrujo: la lando de la gepatroj, kie oni naskiĝis kaj sentas sin hejme.
  • perfido: malamika ago kontraŭ amiko, aŭ kontraŭ grupo aŭ ŝtato, al kiu oni mem apartenas.
  • riparo: rebonigo de rompita aŭ nefunkcianta afero.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • scenaro: ĉiuj okazaĵoj en filma rakonto.
  • sceno: seninterrompa peco de teatraĵo, filmo aŭ romano, pri unu situacio, kaj okazanta kutime en unu loko. 
  • tragedia: terure malfeliĉa.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kiam amo fariĝas "krimo"?
Kiu socio meritas formorton?
Kiun problemon solvas milito?

Ĉu la mondo estas preta por nuklea milito?


Scienco diras, ke post nuklea milito, la mondo eniros novan glaciepokon.

https://www.lsu.edu/mediacenter/news/2022/07/07docs_harrison_aguadvances.php

 

Kiam vi aûskultas prezidantojn de landoj, kiuj posedas nukleajn bombojn,

ĉu vi povas senti vin sekura?



Ĉi tiu filmo igas vin senti la malsaĝecon de ĉiuj militoj en dolora maniero.
Lasu tiujn, kiuj ne povas pensi, senti la doloron per spektado.

Ĉar, alie, estos nenio kaj neniu protektinda...
Kaj ĉi tiu estos la plej malbona respondo al la  demando de Anna Löwenstein:

"Kiel trakti homajn restaĵojn?"



Ni bezonas Esperanton kiel lingvon kaj filozofion pli ol iam ajn.

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.