Salti al enhavo

Helpu la Esperantan muzikon en Interreto!


Vinilkosmo estas la plej grava eldonejo de Esperanto-muziko. Kune kun EUROKKA (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) ĝi zorgis pri la muzika programo por la Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto. Nun ĝi kunlaboras kun UEA (Universala Esperanto-Asocio) por venki seriozan problemon: granda parto de la Esperantaj kantoj povus malaperi de la ĉefaj muzik-platformoj – sed per via helpo ni povos certigi, ke tio ne okazos!

Post dek tri jaroj da kunlaborado, la interreta distribuanto de Vinilkosmo decidis ne renovigi kontrakton, kiu finiĝos jam en februaro 2026. Se nenio estos farita, Esperantaj kantoj malaperos el Spotify, Deezer, YouTube Music, Apple Music, kaj aliaj servoj. Tio estos serioza bato por nia kulturo kaj por ĉiuj, kiuj malkovras Esperanton per muziko. EUROKKA nun provas fari kontrakton kun alia distribuanto, sed ne eblos al ĝi sola kovri la novajn kostojn por tio. 

Dum la malfermo de la 6-a VK, UEA lanĉis specialan kampanjonDonac’ al VK – kun la celo kolekti 2 000 € por Vinilkosmo. Tiuj donacoj estos ne nur dank-esprimo de UEA al Vinilkosmo, sed ankaŭ aktiva maniero por certigi, ke Esperanta muziko povu daŭre aŭdiĝi en Interreto. Se vi deziras kontribui al tiu kampanjo, vi povas fari tion per pago al la VK-fonduso.

Nova epoko por Esperanto-muziko!

La Donac’ al VK enkondukas alian gravan novaĵon: Vinilkosmo lanĉis sian tute novan muzikplatformon la 12-an de decembro 2025. Samtempe aperis nova albumeto La nova ĝardeno de la nov-ĵaza bando Vojaĝo! Nepre spektu tiujn filmetojn:

Via Donac’ al VK estos donaco ankaŭ al Vinilkosmo okaze de tiu grava atingo!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1272 (2025-12-10)

  • Ŝati 3
  • Dankon 1

  • albumo: kolekto de muzikaĵoj, en la formo de disko aŭ simile.

Albumo(muziko).jpg.cbd8284391455d3220e88799730c1562.jpg

  • bando: malgranda muzikistaro.

Bando(muziko)wkm.thumb.jpg.60a671ee7f78d072199b845e37a9765d.jpg

Mostafameraji, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, pere de Wikimedia Commons

  • distribuanto: homo aŭ komerca organizaĵo, kiu vendas aĵojn al vendejoj kaj komercaj asocioj por plu-vendado.
  • el-donejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
  • fonduso: mon-sumo intencita por aparta difinita celo.
  • ĵazo: aparta speco de muziko prezentita unue de nigraj muzikistoj en Usono fine de la 19-a jarcento.

azopbl.png.1f3e2255582f2018ffb2a43e1c0eb35b.png

  • kampanjo: laŭplana agado por realigi difinitan celon.
  • kolektiva: prezentanta la komunan agadon de pluraj personoj kune.
  • kontrakto: skriba interkonsento, leĝe valida, per kiu ambaŭ subskribintoj konsentas plenumi iun agadon.

Kontraktopx..jpg.104570d832b58b8140c53089e662eb06.jpg

  • kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro aŭ projekto.
  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis.
  • platformo: (en komputado) sistemo kiu ebligas al siaj uzantoj interagi per telefono, komputilo, kaj/aŭ retejo, kaj sendi informojn (ekzemple filmetojn) al aliaj uzantoj.
  • rok(-muziko): speco de populara muziko, kiu ekestis en Usono dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Flo

Afiŝite

Mi estas tre  kortuŝita  pro tiu subteno kaj helpo al la muzik-kultura agado de EUROKKA / Vinilkosmo .
Elkore kaj muzikbondezire   

Flo  (Floréal Martorell)
nome de la EUROKKA/Vinilkosmo-teamo

  • Ami 1
  • Dankon 1


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.