Salti al enhavo

Globobs


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Hocine Reguida loĝas en suda Francujo kun siaj edzino kaj du infanoj. Li parolas kvar lingvojn kaj laboras kiel konsultisto. Li ŝategas vojaĝi, kaj ĉiam scivolas pri tio, kio okazas en aliaj landoj.

Hocine havis vizion pri interreta komunumo, kie la legantoj povus ricevi novaĵojn el la tuta mondo. Homo en Anglujo povus lerni pri politiko en Sudameriko. Homo en Kanado povus sekvi sportojn en Niĝerio. Kaj pli grave, ĉiuj povus legi pri internaciaj eventoj – kiel la pandemio, klimata ŝanĝiĝo aŭ militaj konfliktoj – laŭ pluraj vidpunktoj. Li serĉis manieron por kunligi homojn tra la mondo.

Pro tiu vizio, li kreis Globobs: eksperimentan projekton, kiu prezentas lokajn kaj internaciajn novaĵojn el la tuta mondo en unu loko. Globobs uzas Artefaritan Inteligenton (AI) por traduki pli ol 600 artikolojn ĉiutage el 250 amaskomunikiloj en pli ol 100 landoj.

La unua defio por realigi lian vizion estis elekti lingvon. Kiun lingvon oni uzu por krei retejon, kiu prezentas novaĵojn kaj informojn el tiel diversaj lokoj? Komence la angla ŝajnis la natura elekto. La angla estas la lingvo, kiu regas la komercon kaj la komunikilarojn; multaj homoj tra la mondo parolas ĝin. Sed tio ne ŝajnis ĝusta. Hocine opiniis, ke tutmonda retejo, alirebla por ĉiuj homoj de la mondo, bezonas tutmondan lingvon neŭtralan kaj egalan por ĉiuj. Esperanto estas la sola lingvo kapabla plenumi tion.

La sekva defio estis decidi, kiujn novaĵojn afiŝi. Hocine elektas mikson de novaĵoj, kiuj montras kontraŭajn politikajn vidpunktojn, lokajn interesojn kaj internaciajn eventojn. Lia celo estas doni al la leganto la ŝancon vidi la mondon alimaniere. Laŭ li estas tre interese elekti gravan internacian eventon kaj montri kiel malsamaj landoj konsideras tiun eventon. Li admiras la filozofon Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, kiu diris: "La vero estis spegulo en la manoj de Dio. Ĝi falis kaj disrompiĝis. Ĉiu prenis pecon de ĝi kaj rigardis ĝin kaj kredis mem posedi la veron." Hocine vidas Globobs kiel manieron doni al la homoj pli da pecoj de la spegulo.

Globobs uzas Artefaritan Inteligenton (AI) por kolekti novaĵojn de la plej popularaj gazetoj kaj retejoj. Per AI la artikoloj estas tradukitaj en Esperanton por esti afiŝataj en la retejo Globobs. Maŝina tradukado havas siajn limojn; estas vortoj, frazoj kaj ideoj, kiujn la AI misprezentas. Ankaŭ homa inteligento necesas por plibonigi la kvaliton de la tradukoj. Dum homoj sendas korektojn al la AI, la AI fariĝas pli inteligenta kaj tradukas pli bone la postan fojon.

Vizitu Globobs por legi novaĵojn el la tuta mondo kaj por kundividi viajn opiniojn pri la projekto!

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 3
  • Ami 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • admiri: opinii, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela. 
  • artefarita: kreita de homo aŭ homoj, ne evoluinta nature de si mem.
  • defio: malfacilaĵo, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
  • eksperimenta: bazita sur provo malkovri rezulton de io necerta.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
  • konsultisto: specialisto, kiu profesie donas konsilojn pri sia fako.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • vid-punkto: maniero rigardi aferojn; opinio.
  • vizio: imago pri ideala estonteco aŭ celo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.