Salti al enhavo

Eta reta Esperantujo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Ekzistas multe da sociaj retejoj popularaj, sed la plejmulto estas komercaj projektoj kun dubindaj principoj. Oni neniam scias kiel la propraj informoj estos uzataj kaj por kiaj celoj. Plie, ili estas por la ĝenerala publiko, kaj ne precipe por esperantistoj. 

Tial Mia Vivo estis kreita. Mia Vivo estas senpaga, senreklama, nekomerca, socia retejo por esperantistoj, kiu respektas la privatecon de la uzantoj.

Tio ne estas la unua esperantista socia retejo; antaŭe ekzistis Nubo kaj Klaku, sed tiuj intertempe fermiĝis. Post unu jaro Mia Vivo havas preskaŭ 1000 membrojn kaj ĉirkaŭ 20 novajn afiŝojn ĉiutage. Tie oni parolas pri privataj aferoj, okazaĵoj en Esperantujo, seksaj kaj interseksaj rajtoj, aperigas fotojn de katoj kaj memeojn kaj simile. Se vi kutimas uzi aliajn sociajn retejojn kiel FejsbukonReddit-on, vi facile komprenos la uzon de Mia Vivo.

Multaj homoj diras, ke esperantistoj devas uzi la samajn spacojn kiel ne-esperantistoj. Ili ne malpravas. Tamen indas, ke ekzistu ankaŭ loko en kiu ni povas simple ĉeesti, ne por nur propagandi la lingvon, sed por uzi kaj ĝui ĝin. La celo de Mia Vivo estas doni al esperantistoj lokon, kie ili povas uzi Esperanton kiel ĉiutagan lingvon: ke ĝi estu eta, reta Esperantujo.

Jen la adreso de la retejo: https://miavivo.net. Ekzistas ankaŭ aplikaĵo en Google Play (aplikaĵo por iPhone estas planata).

Johannes Genberg
 

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Johannes Genberg estas 42-jara sveda esperantisto, kiu esperantistiĝis en 2016 kaj jam en 2018 kreis la socian retejon Nubo. Pro teknikaj kialoj ĝi ne sukcesis, do li reprovis kaj kreis la socian retejon Mia Vivo en 2020. Li laboras kiel metrokondukisto en Stokholmo kaj havas edzinon kaj du filetojn (kiuj ne parolas Esperanton).


  • aplikaĵo: komputila programo.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de populara retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • memeo: amuza afiŝo, ofte bildo kun malmultaj vortoj, kopiata de unu homo al alia en socia retejo. 
  • privata: ne publika; koncernanta nur unu homon kaj ne la aliajn.
  • propagandi: aktive labori por disvastigi ideon, ekzemple politikan opinion aŭ idealon kiel Esperanto.
  • Reddit: populara socia retejo kaj diskutejo kun multaj fakoj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bedaŭrinde! Espereble la retejo fariĝos pli bone konata, tiel ke pli da homoj aliĝos - inkluzive de multaj kostarikanoj!

  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.