
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
Ĉu vi serĉas voĉon kiu parolas pri paco, kulturo kaj amikeco? EsperRadio, la "frateca radio", kiu ĵus festis sian kvaran naskiĝtagon, estas la radio por vi! Tiu reta radio naskiĝis antaŭ kvar jaroj danke al la kuraĝa ideo de Alessandro, kiun ĝiaj aŭskultantoj konas kiel Vox (la Voĉo).
La celo estis krei retejon, kie Esperanto povos flugi libere kvazaŭ “per flugiloj de facila vento”, por atingi homojn en ĉiu angulo de la Tero.
EsperRadio estas ne nur simpla podkasto aŭ persona blogo. Ĝi havas viglan kaj buntan teamon de spertuloj, kiuj laboras kune por proponi altkvalitajn programerojn. La personaro ĉiam kreskas, kaj ĉiu membro alportas sian sperton.
Laura Brazzabeni, kiel sperta raportisto, vojaĝas (virtuale kaj ankaŭ reale) por rakonti al ni pri la plej gravaj esperantistaj eventoj tutmonde. Ŝi ankaŭ informas pri la internaciaj tagoj anoncataj ĉiujare de UN kaj aliaj internaciaj instancoj. Ekzemploj estas Internacia Tago de Tradukado, Internacia Tago de Amikeco, Tago de Eŭropo, kaj aliaj.
Nicola Morandi per sia rubriko Stelesperanto gvidas nin tra la misteroj de astronomio, rigardante la stelojn tra niaj okuloj.
Clarissa Sabatini per sia programero Intronaŭtoj invitas nin al profunda trankvilo per gvidata meditado.
Larisa Odenchuk montras al ni, ke per Esperanto eblas fari ankaŭ manlaborojn. Ŝi instruas al ni la belecon de la japana arto origamio.
Claudia Maggi, por la amantoj de literaturo, laŭtlegas librojn en Esperanto. Tio estas bonega maniero malkovri novajn verkistojn kaj samtempe plibonigi nian kapablon kompreni parolatan Esperanton.
Malgosia Komarnicka, la plej nova membro de la teamo, en sia rubriko rakontas fascinajn historiojn pri famaj esperantistaj virinoj, de la komenco de la movado ĝis la nuntempo.
EsperRadio havas ankaŭ alian celon: disvastigi nian lingvon inter ne-esperantistoj en Italio. Tial la elsendoj estas ne nur en Esperanto. La teamanoj ofte uzas ankaŭ la italan lingvon. Kial? Ĉar ili volas klarigi niajn kulturon kaj idealojn al homoj, kiuj ankoraŭ ne parolas la lingvon, sed estas scivolemaj.
Ĝi estas vera ponto inter malsamaj mondoj. Ne gravas, ĉu vi estas sperta esperantisto aŭ nur komencanto, EsperRadio havas ion por vi. Ni invitas vin aŭskulti, lerni kaj festi kun ni la daŭran sukceson de tiu ĉi mirinda projekto. Ĉiujn elsendojn vi trovos en la sociaj retejoj Facebook kaj YouTube simple serĉante la nomon “EsperRadio”.
Aŭskultu EsperRadion, la fratecan radion!
Laura Brazzabeni
-
1
-
1
-
1
Laura Brazzabeni estas itala esperantistino kaj la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Ŝi estas la Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, kie ŝi okupiĝas pri instruado kaj kunordigado de ekzamenoj. Ŝi ankaŭ okupiĝas pri kongresoj por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
- astronomio: scienco pri la steloj kaj aliaj ĉielaj objektoj.
- bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
- el-sendo: programo dissendata per radio, televido aŭ Interreto.
- evento: aparta, sufiĉe grava kaj memorinda okazaĵo.
- fascina: tiel alloga, ke apenaŭ eblas forturni la okulojn aŭ la menson.
- instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
- laŭt-legi: legi per forta voĉo, por ke aliaj homoj aŭdu.
- meditado: la ago longe kaj profunde fiksi sian penson al io.
- mistero: neklarigebla kaj kaŝita fakto.
- origamio: tradicia japana arto krei formojn el papero.
- personaro: la tuto de la personoj laborantaj en iu organizaĵo.
- podkasto: programo trovebla en Interreto, kiun interesatoj povas kopii kaj aŭskulti per propra telefono, komputilo aŭ alia ilo.
- teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
-
UN: Unuiĝintaj Nacioj.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.