Salti al enhavo

Esperanto en Afriko


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Estas preta la 43-a numero de Esperanto en Afriko, tre bela kaj interesa revuo de la afrika Esperanto-movado.

Ĝi enhavas artikolojn pri jenaj temoj:

-    La 8-a Afrika Kongreso 2022, kiu okazos en Senegalo; 
-    Esperanto Plus, nova faka asocio de UEA, kies celo estas helpi afrikajn esperantistojn;
-    nova son-registraĵo de la konga esperantisto kaj kantisto Téophile Mayoma Diankembo;
-    Internacia Tago de Virinoj en marto 2021;
-    Esperanto-kulturo: nova afrika kontribuo;
-    Bezono pri lerno- kaj lego-materialoj en Madagaskaro;
-    Sperto de afrikaj esperantistoj kun KOVIM-19;
-    Finfine ĉeesta renkontiĝo en Togolando;
-    Forpasis Batangu Mpesa, prezidanto de la konga Esperanto-asocio.

La revuo estas senpage elŝutebla.
 

  • for-pasi: morti.
  • KOVIM-19: tre serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo en la jaro 2020.
  • registraĵo: sondosiero, filmo aŭ alia, per kiu estas konservita materialo por posta reaŭskultado aŭ rigardado.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Karaj amikoj, dankon pro la ege bona revuo kun tre interesaj novaĵoj. Mi deziras aparte skribi pri la bitalbumo "Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n" vidu p. 3 de la revuo. Mi aĉetis la albumon kaj mi trovas ĝin ege bona. Mayoma estis tre inspirita kiam li verkis tiujn kanzonojn kaj Marta (la filino de Jomo) tre bele kantas kun sia patro. Gratulojn 🙂 Mi tutkore esperas ke multaj homoj aĉetos ĝin kaj ĝuos la aŭskultadon. Multe da amo en la albumo 😉 Tamen mia preferata kanzono estas "la usonaj nigruloj" pro la teksto, pro la muziko kaj pro la belaj voĉoj de Marta. Ne hezitu ! aĉetu kaj ĝuu! Plej amike

  • Ami 2
Ligo al komento
share_externally

Kara samideano Adjevi,

Saluton ! Dankon pro via memvolo min aldoni chi-forume ! Espereble, ke aperos tre utilaj diskuttemoj cele al la antauxenoushado de la Esperanto-movado niakontinente. Chi-momente, mi preferas esti neparolema, sed pensas ke venos tempo ion diri...

Nu, kiel ricevi la koncernatan revuon ("Esperanto en Afriko")?

Amike vin korkore salutas,

Pastoro Bukuru Ruburaga Nabahena, Landa Reprezentanto de EMD kaj Chefdelegito de EMD-a ESPERANTO-SERVO (EES)/ (Esperanto-fako de EMD Eklezio )/(Eklezio de Mesaghantoj de Dio)/ Uvira/ DR Kongo. 

Milojn Di-benojn al vi kaj, fartu bonege, kara !... 

 

 

 

 

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.