Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
Estas preta la 43-a numero de Esperanto en Afriko, tre bela kaj interesa revuo de la afrika Esperanto-movado.
Ĝi enhavas artikolojn pri jenaj temoj:
- La 8-a Afrika Kongreso 2022, kiu okazos en Senegalo;
- Esperanto Plus, nova faka asocio de UEA, kies celo estas helpi afrikajn esperantistojn;
- nova son-registraĵo de la konga esperantisto kaj kantisto Téophile Mayoma Diankembo;
- Internacia Tago de Virinoj en marto 2021;
- Esperanto-kulturo: nova afrika kontribuo;
- Bezono pri lerno- kaj lego-materialoj en Madagaskaro;
- Sperto de afrikaj esperantistoj kun KOVIM-19;
- Finfine ĉeesta renkontiĝo en Togolando;
- Forpasis Batangu Mpesa, prezidanto de la konga Esperanto-asocio.
La revuo estas senpage elŝutebla.
- for-pasi: morti.
- KOVIM-19: tre serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo en la jaro 2020.
- registraĵo: sondosiero, filmo aŭ alia, per kiu estas konservita materialo por posta reaŭskultado aŭ rigardado.
-
UEA: Universala Esperanto-Asocio.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.