Salti al enhavo

Brazila Kolekto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Brazila Kolekto estas retejo, kiu kunigas brazilajn kantojn en Esperanto, organizitajn laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj, kaj aliaj.

Sub ĉiuj muziktekstoj troviĝas akordoj por gitaro (kaj aliaj muzikiloj), kaj sub pluraj troviĝas videoj, partituroj, kaj tiel plu.

Ĉiuj tradukoj estas kontrolitaj laŭ ĝusteco kaj komprenebleco, kaj ĉiuj konservas la originalan kvanton da silaboj, do estas kanteblaj.

Dekoj da tradukintoj kunlaboras, inter ili bonaj poetoj kaj verkistoj, brazilaj aŭ ne.

La kolekto estas eĉ pli interesa pro specialaj kategorioj, ekzemple: Originalaj titoloj (listo de publikigitaj kaj publikigotaj kantoj), Multoblaĵo (pli ol unu versio de la sama originalo), kaj Traduko de traduko (esperantigo el alilingva ekzistanta traduko).

Brazila Kolekto produktas nuntempe originalajn muzik-videojn de la Esperantaj kantoj. Tiuj videoj troviĝas sub la koncernaj muzik-tekstoj kaj ankaŭ en la paĝo youtube.com/brazilakolekto.

Estas eble fariĝi abonanto kaj kunlabori por la apero de venontaj videoj. Se vi faros tion, vi ricevos donacon ĉiu-monate. Pliaj informoj troviĝas ĉe catarse.me/brazilakolekto (por brazilanoj) kaj patreon.com/brazilakolekto (por la tuta mondo).

Iĝu abonanto ankaŭ vi!

Bonvolu viziti la retejon kaj lasi viajn komentojn! Se vi konas la kantojn, provu ludi kaj kanti ilin! Kaj eĉ se vi ne konas ilin, kaj se ne estas video sub la muzikteksto, legu ilin kvazaŭ poezion. Tio estas bona maniero por ekzerciĝi pri la lingvo.

Ĝuu la brazilan muzikon pere de Esperanto! Helpu disvastigi Esperanton pere de la brazila muziko!

Ĉu vi volas kontakti la retejon, por sendi viajn tradukojn, ideojn kaj demandojn? Skribu al brazilakolekto@gmail.com .

Flávio Fonseca

 


 

  • Ŝati 4

Flávio Fonseca estas muzikisto, muzikverkisto, aranĝisto, kantisto, muzikludisto kaj produktoro. Li eldonis plurajn diskojn kaj koncertis en pluraj landoj, ankaŭ en Esperanto. Li estas esperantisto ekde la junaĝo.


  • akordo: pluraj muzik-notoj, kiuj sonas samtempe.

800px-C_triad.svg.png300px-Frets%2C_guitar_neck%2C_C-major_chord.jpg

  • gitaro: muzikilo.

GuitareClassique5.png

Foto: Martin Möller CC BY-SA 2.0

 

  • partituro: la skriba formo de muzika verko. 

800px-Der_100._Psalm_Max_Reger.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi vidis nur 2 originalaj muzikvideojn en via kanalo de YouTube ( Jutubo ).

Ĉu vi ne ankaŭ havas pli da originalaj verkoj ĝis nun ?

Redaktite de scivolemo
Ligo al komento
share_externally

Demando pri la gramatko

Ĉu oni devas uzi la prepozicion "pri" post la verbo  " ekzerciĝi "

Ekzerciĝi pri iu / Ekcerciĝi iun ???

 

Redaktite de scivolemo
Ligo al komento
share_externally

Je 2019-02-11 at 03:31, scivolemo diris:

Demando pri la gramatko

Ĉu oni devas uzi la prepozicion "pri" post la verbo  " ekzerciĝi "

Ekzerciĝi pri iu / Ekcerciĝi iun ???

 

Bondezirojn, Scivolemo.  Verbo kun '-iĝ' estas netransitiva– ĝi ne havas rektan objeton.  Vi (aŭ io) ekzerciĝas.  Tio estas kompleta koncepto.  Se la parolanto deziras indiki ne-rektan rilaton inter la verbo 'ekzerciĝi' kaj alia afero, estas normale uzi prepozicion.  Pluraj prepozicioj povas funkcii kun la verbo 'ekzerciĝi'.  Ekzemple, 'ekzerciĝi pri', 'ekzerciĝi en', kaj 'ekzerciĝi ĉe'.  Sed ne eblas forigi la prepozicion, kaj diri 'ekzerciĝi iun'.  Kontrolu en Plena Ilustrita Vortaro http://vortaro.net/#ekzerciĝi , La Tekstaro https://tekstaro.com , kaj la 'Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko' https://bertilow.com/pmeg/index.html . 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

"Praktiki" kaj "ekzerci" estas du verboj, kiujn la homoj misuzas. Pro influo de la naciaj lingvoj, la homoj ofte diras "Mi praktikas Esperanton", sed tio estas malĝusta. Oni praktikas medicinon aŭ juron, sed oni ne praktikas lingvon aŭ muzikan instrumenton. La difino en PIV estas "Efektive plenumi sian profesion ks (kaj simile)."

Bedaŭrinde, ankaŭ la verbo "ekzerci" kaŭzas problemojn. Ĝi estas transitiva, do oni ne mem ekzercas, sed devas ekzerci iun aŭ ekzerci sin. PIV donas jenajn ekzemplojn: "ekzerci soldatojn", "sin ekzerci en parolado". Oni ankaŭ povas ekzerci ion, ekzemple oni povas ekzerci siajn muskolojn, aŭ ekzerci siajn fingrojn por pli lerte ludi muzikan instrumenton. Sed PIV klarigas, ke oni ne povas ekzerci la temon de la ekzercado, do oni ne ekzercas Esperanton, sed ekzercas sin pri/en Esperanto.

Anstataŭ uzi la refleksivan verbon "ekzerci sin", oni povus diri "ekzerciĝi". Sed kiel klarigis Derek supre, oni ekzerĉigas pri aŭ en aŭ ĉe, ekzemple oni ekzerciĝas pri/en kantado.

Ligo al komento
share_externally

Je 2019-2-11 at 08:27, scivolemo diris:

Mi vidis nur 2 originalaj muzikvideojn en via kanalo de YouTube ( Jutubo ).

Ĉu vi ne ankaŭ havas pli da originalaj verkoj ĝis nun ?

Saluton, amiko!

Nur hodiaŭ mi malkovris, ke mia artikolo estas jam publikigita, tial nur nun mi respondas al vi.

Fakte jam estas 3 produktaĵoj en la jutuba kanalo de Brazila Kolekto (youtube.com/brazilakolekto).

Oni komencis la produktadon antaŭ malmultaj monatoj, kaj por produkti la muzikvideojn oni dependas de la apogo de la abonantoj. La celo estas produkti po unu monate, sed por atingi tion oni bezonas pli da abonantoj. Konsideru aboni ankaŭ vi! La kampanjo estas ĉe patreon.com/brazilakolekto .

Dankon pro via komento!

Muzikan brakumon,

Flavio Fonseca

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Kara Flavio,

Pardonu, ke mi ne atentigis vin, ke la artikolo jam aperis! Ĉiu artikolo aperas en pluraj fazoj: post la verkado kaj afiŝado, la prilaborado de la difinoj, la aldono de la sondosiero ktp... kaj laŭ mia memoro estis ankaŭ iu problemo pri la sondosiero, kaj necesis refari ĝin. Ĉio ĉi havis la rezulton, ke mi forgesis informi vin, ke ĝi aperis.

Mi ĝojas, ke tamen vi mem intertempe trovis ĝin!

Anna

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.