Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Emilio Cid.
Ĉu vi havas paperajn Esperanto-revuojn hejme aŭ ĉe via plej proksima Esperanto-biblioteko aŭ klubo, kiuj ankoraŭ ne troviĝas en la reto? Bitarkivo.org estas projekto kreita en 2010 por arkivi kaj por ĉiam konservi Esperantaĵojn.
Ni invitas vin partopreni en la kreskigo de nia (kaj ankaŭ via) projekto, skanante tiujn revuojn kaj sendante ilin rete al ni. Ni prizorgos la ceteron.
1) Ni uzos teksto-rekonan programon (OCR) por konservi la Esperantajn tekstojn en la formo PDF. Tiel eblos trovi la gazet-enhavon pere de interretaj serĉiloj kiel Google kaj aliaj.
2) Ankaŭ la PDF-oj enhavos datumojn, kiuj ebligos pli facile trovi la dokumentojn.
3) Ni alŝutos la revuojn al nia retejo kaj zorgos, ke ili neniam malaperu. Ni nuntempe havas rete 9579 gazetnumerojn de 107 gazetoj kaj nia kolekto kreskas rapide. Laŭ la informoj, kiujn ni ricevadas, ni ĝojas ekscii, ke multaj skanitaj gazetoj jam estas serĉataj, legataj kaj elŝutataj.
Ni kunlaboras kun diversaj gazetoj kaj asocioj kiel la revuoj Monato, Kontakto kaj La KancerKliniko, Brazila Esperanto Ligo (BEL), Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA), Kanada Fondaĵo por la Dialogo de Kulturoj, Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Valencia Esperanto-Grupo (VEG), Sennacia Asocio Tutmonda (SAT), Kuba Esperanto-Asocio (KEA), kaj aliaj. Ni ricevis helpon kaj materialojn el ĉiuj kontinentoj.
La laboro estas peniga sed ni estas tre kontentaj, kiam homoj sukcesas rapide trovi informojn pri Esperanto. Ĉefe ni ricevas la plezuron scii, ke oni relegas pasintajn numerojn de Esperanto-revuoj. La grandiozeco de la Esperanta kulturo kaj ĝia alta kvalito estas facile rimarkeblaj.
Kvankam similaj projektoj jam ekzistas, ĉiu havas siajn malsamajn metodojn, rimedojn kaj manierojn. Ni kunlaboras laŭeble kun ĉiaj asocioj kaj fondaĵoj kun simila celo, ĉar temas pri kuniĝo de fortoj.
Nia sekva celo estas ankaŭ bitigi kaj arkivi librojn sen kopirajto aŭ librojn kies aŭtoroj decidis publikigi aŭ enarkivigi sian verkon. Tiel ni zorgas, ke neniu libro verkita en la lingvo de Zamenhof iam ajn perdiĝu. Ni volas malhelpi, ke la riĉa Esperanta historio renkontu saman katastrofon kiel la iama biblioteko de Aleksandrio. Per ties detruo perdiĝis granda parto de la scioj de la antikva mondo.
Se nia agado utilos por ke vi ekkonu novaĵojn pri la Esperanta kulturo, por helpi vian esploradon, aŭ simple por ke vi amuziĝu, ĝi valoros la penon. Per nia Bitarkivo vi povos ankaŭ montri al eksteruloj, ke niaj kulturo kaj historio estas longaj kaj atentindaj. Se vi volas sekvi niajn aldonaĵojn kaj novaĵojn, nia retpaĝo estas bitarkivo.org.
Ivan Garcia
- 3
Ivan Garcia estas hispana esperantisto, kiu aktivas kiel kasisto de la Valencia Esperanto-Grupo. Lia laboro kiel informadikisto helpas lin krei programetojn por plirapide arkivi kaj mastrumi la ciferecigitajn milojn da paĝoj skanitaj el Esperantaj libroj kaj revuoj.
- antikva: malnovega.
- arkivi: meti en kolekton de malnovaj dokumentoj.
- bitigi: ŝanĝi skriban dokumenton en ciferecan formon, uzeblan en komputiloj kaj simile.
- datumo: komputile traktebla informo, ekzemple nombroj, literoj, vortoj, nomoj, kaj simile.
- detruo: forigo de afero por ke ĝi ne plu ekzistu, malkonstruo, nuligo, neniigo.
- dialogo: interparolo inter du homoj, precipe en libro aŭ teatraĵo.
- grandioza: forte trafanta pro sia grandeco aŭ pro aliaj okul-frapaj kvalitoj.
- katastrofo: subita, malfeliĉega okazaĵo, kun teruraj sekvoj por homoj kaj objektoj.
- kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero.
- kopi-rajto: aro da rajtoj por reguligi kaj limigi la uzon kaj aperigon de originala verko dum difinita periodo.
- PDF: Portebla Dokument-Formo: aranĝo de dosiero, kiu enhavas tekston aŭ bildon por surpapera presado aŭ por montrado sur komputila ekrano, kiun oni povas legi per preskaŭ ĉia komputila sistemo.
- skani: maŝine ciferecigi skriban dokumenton, foton aŭ desegnon, por ke ĝi estu montrebla per komputilo.
-
vegetarano: homo kiu manĝas nek viandon nek fiŝaĵojn.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.