Salti al enhavo

Ĉiutage iom da Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Anton Oberndorfer.

Esperanto estas la lingvo por la hodiaŭa mondo. Vi povas aŭskulti la lingvon ĉiutage helpe de la Esperanta Retradio. Ĉiutage aperas novaj son-artikoloj pri temoj, kiuj por la nuntempaj homoj estas signifaj. La vorto sonartikolo signifas, ke vi povas samtempe aŭskulti kaj legi. Tiel vi pli bone povas kompreni la tekston, eĉ se ĝi enhavas jen kaj jen vortojn, kiujn vi ne konas. Se vi faros tion ĉiutage, tiam vi pli kaj pli bone komprenos.

Sonartikolo daŭras mezume 5 minutojn. La temo estas plej ofte popular-scienca, ekzemple pri komunikado, psikologio, sociologio, aŭ la monda klimato kaj novaj teknikaj rimedoj. Jam de pli ol unu jaro aperadas serio de artikoloj pri "Virinoj en muziko".

Ĝenerale la sonartikoloj havas optimisman, pozitivan tendencon. Esperanto fariĝu por vi lingvo de espero kaj de pozitivaj spertoj.

La sonartikoloj ne malaperas post ioma tempo, sed ili estas daŭre troveblaj en niaj retpaĝoj. Tie vi trovos la programliston, kiu direktas vin al la sonartikoloj aŭskulteblaj en la retejo.

Agrablajn aŭskultadon kaj legadon deziras

Anton Oberndorfer
 

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Anton Oberndorfer estas aŭstra esperantisto. Li eklernis Esperanton en la aĝo de 15 jaroj, memstude el lernolibro. Por ankaŭ aŭdi la lingvon, li aŭskultis radio-elsendojn en Esperanto. Tiel la radio fariĝis por li grava rimedo por partopreni en la vivo de Esperanto. Nur kvin jarojn poste li povis partopreni en sia unua internacia Esperanto-aranĝo.


  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • mezume: mez-nombre.
  • optimisma: havanta emon trovi ĉion bona en la vivo kaj ĉiam esperanta sukceson kaj feliĉon.
  • pozitiva: jesa, akcepta, permesa, konsenta, plusa, ĝusta, certa, esperiga, kuraĝiga.
  • psikologio: scienco pri la homa menso.
  • sociologio: scienco pri la organizado kaj evoluo de la homa socio.
  • tendenco: daŭra emo kaj celo de la menso.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.