Salti al enhavo

Valoraj artaĵoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Devante fari verk-ekzercon pri la temo “Valoraj artaĵoj”, mi unue deziris certiĝi pri la signifo de la vorto valora. Jen ĝi: “havanta konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon”.

Nu… tiu difino validus por multegaj artaĵoj. Mi tamen tuj pensis pri artikolo, kiun mi legis antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi temas pri itala artisto, Salvatore Garau, kaj ties artaĵo Io Sono (Mi Estas).

Ĉu lia kreaĵo havas konsiderindan meriton? Jes ja! Ĝi entenas ecojn pro kiuj la artisto meritas multajn laŭdojn… aŭ mokojn kaj insultojn.

Ĉu ĝi havas konsiderindan kvaliton? Kompreneble! Ĝi forte impresas la sensojn de siaj spektantoj kaj senfine ilin paroligas.

Ĉu ĝi havas konsiderindan prezon? Juĝu mem: ĝi estis vendita, la 18-an de majo 2021, por 14820 eŭroj. Prezo ne tre alta por artaĵo de fama artisto, ĉu ne?

Sed eble vi scivolas pri ĝi, se vi ankoraŭ ne aŭdis aŭ legis pri Io Sono?

Jen do: temas pri artaĵo… nevidebla! 

Kaj iu elspezis preskaŭ 15000 € por akiri tiun nevideblaĵon!

La artisto tamen donis al la aĉetinto siajn konsilojn: la “kreaĵo” estu starigita meze de malplena ĉambro, en kvadrato 1,50 metrojn ĉiuflanke, markita per surplanka glubendo

Valora artaĵo, ĉu? La akirinto nepre atentu ne difekti ĝin okaze de polvosuĉado de la ejo...

Sed mi subite memoras, ke la titolo de mia verk-ekzerco estas “Valoraj artaĵoj”, do necesas plurale pritrakti la temon. Jen do plia artaĵo: Nothing (Nenio), de usona artisto, Tom Miller; ankaŭ ĝi estas nevidebla! 

Ĉu vi jam imagis la kulminon de tia trompo? Miller akuzis Garau pri plagiato!

Ĉiujare la aperantaj artaĵoj fariĝas pli kaj pli frenezaj!

Pascal Vilain
 

  • Ami 1
  • Dankon 1

Pascal Vilain estas franca esperantisto, emerita instruisto, membro i.a. de Esperanto Francio, UEA, ILEI, Franca Esperanto-Instituto kaj ATEO. Li longe prezidis la Nordfrancian asocion Dunkirko-Esperanto. Li nun estas sekretario de la federacio Esperanto-Provenco kaj redaktoro de ĝia samnoma gazeto.


  • akiri: ekhavi.
  • akuzi: diri, ke iu kulpas pri io. 
  • ATEO: Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (asocio de esperantistoj, kiuj ne kredas je Dio aŭ dioj).
  • difekti: malbonigi aŭ rompi ion, fari ĝin neuzebla aŭ senvalora per mistraktado.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

444384230_Eropx..jpg.f93e985ce200313ac8b790d217735f71.jpg

  • glubendo: longa mallarĝa peco de papero aŭ plasto, kiu forte fiksiĝas al objektoj.

1128963901_Glubendopx..jpg.413383f59d04e5927a73f1a33e472e5f.jpg

  • ILEI: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
  • impresi: forti tuŝi la sentumojn, la menson aŭ la emociojn. 
  • insulto: malafabla opinio pri iu homo, kiun oni esprimas parole aŭ skribe en malĝentila maniero, ĉu rekte al tiu homo, ĉu al pli vasta publiko. 
  • kulmino: la plej alta nivelo, kiun io povas atingi. 
  • laŭdo: esprimo de tre bona opinio pri iu aŭ io. 
  • plagiato: ŝtelado de artisma ideo, aŭ de teksto verkita de alia homo, prezentante ĝin kvazaŭ oni mem kreis ĝin.
  • polvosuĉi: purigi plankon per maŝino, kiu “en-spiras” malgrandajn malpuraĵojn.

1382304845_Polvosuipx..png.22a24b6f980f119f1e57fba0674d754b.png

  • senso: kapablo vidi, aŭdi, tuŝi, gustumi kaj tiel plu.
  • spektanto: homo kiu rigardas filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • trompo: intenca provo konvinki iun kredi malveraĵon aŭ fari malkonsilindan agon.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.