Salti al enhavo

Unesko unuafoje faras demandilon en Esperanto –
ankaŭ vi estas invitata partopreni!


 Diskonigi

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al laŭleĝa regado, kaj al homaj rajtoj, bazaj liberecoj kaj toleremo. Tiuj idealoj estas egalaj por ĉiuj popoloj de la mondo.

Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, inter 1971 kaj 2015 Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi novan raporton pri la estonteco de edukado en novembro 2021.

Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Estonta Edukado kun dek sep gravaj fakuloj el diversaj landoj. La komisiono estas estrata de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidanto de Etiopujo. Unesko publikigis unu-minutan enketilon en dek sep lingvoj. Unu el tiuj lingvoj estas Esperanto.

Tio estas grava okazo por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tiel per Esperanto ni helpos disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko, kaj samtempe ni montros al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare ĝia lingva valoro estos videbla al Unesko. 

Tial Universala Esperanto-Asocio (UEA) alvokas, ke ĉiu esperantisto donu unu minuton de sia tempo por plenigi la facilan enketilon laŭ la indikoj en la retejo de Unesko pri la estonteco de edukado. Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn al siaj membroj, por ke ili partoprenu!

Atentu: ne estas multe da tempo. La enketado finiĝos je la fino de aprilo. [Noto: oni nun longigis la periodon ĝis la mezo de junio. Vidu nian duan artikolon pri la sama temo Unesko ĝojas pro la respondoj de la esperantistoj.]

Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje ne aperas la fina butono “Sendu”.

Por doni nian kontribuon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de Unesko: Kiel edukado povas esti uzata por formi la estontecon de la homaro kaj la planedo. UEA invitas esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, kaj al la ĉefa reprezentanto de UEA ĉe Unesko, François Lo Jacomo, antaŭ la 20-a de aprilo 2021. La proponoj povas esti tre konkretaj aŭ ĝeneralaj. La fina propona raporto devas esti ne pli longa ol 1000 vortojn.

  • Ŝati 3

  • butono: alklakebla signo en komputila aŭ telefona ekrano; oni alklakas ĝin por kaŭzi ion novan, ekzemple por funkciigi programon aŭ montri novan paĝon.

1950673033_Butonopx..jpg.18c8e0f66170233e136667bb2a689df2.jpg

  • enketi: metode esplori pri iu okazaĵo aŭ opinio.
  • enketilo: demandilo, per kiu oni esploras la opiniojn de homoj pri iu temo.

735438425_Demandilopx..png.04fa8c4bedbfedb5c4a9dff0b62ba19c.png

  • indiko: la ago montri ion aŭ doni bezonatajn informojn.
  • ju...des...:  la du vortoj kune montras, ke dum la unua afero ŝanĝas sian valoron, ankaŭ la alia ŝanĝas sian valoron samtempe.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • planedo: ĉiela korpo sen propra lumo, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo, ekzemple nia Tero estas planedo.

1487831377_Planedojpbl..thumb.jpg.0de37757661323ecc1fe8a099ed56a51.jpg

  • reprezenti: prezenti, anstataŭi; prezenti sin nome de iu asocio.
  • s-ino: sinjorino.
  • toleremo: akceptemo de opinioj, kredoj aŭ agmanieroj de aliaj homoj aŭ popoloj, eĉ se oni mem ne konsentas pri ili.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi ĵus aŭdis, ke 600 esperantistoj plenigis la demandilon dum la lastaj du tagoj, kaj la respondeculino ĉe Unesko estas tre impresita. Ni celu atingi 1000!

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

https://en.unesco.org/futuresofeducation/news/every-voice-counts-futures-education-survey-available-in-new-languages

Ve ! Bedaŭrinde Unesko preterlasas la okazaĵon varbi al la mondo nian aferon... Ĉu Unesko timas, ke ni atingus miliono(j)n ?

https://en.unesco.org/futuresofeducation/initiative

(vidu ĉi-supre la kronologion)  "ne estas multe da tempo. La enketado finiĝos je la fino de aprilo." Ĉiam urĝas ! Kial ? ... Sed tamen... dankon al R. Corsetti !

 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.