Salti al enhavo

Unesko ĝojas pro la respondoj de la esperantistoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

En aprilo aperis artikolo en uea.facila pri enketilo de Unesko en dek sep lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto. La temo de la enketilo estas la estonteco de edukado: kiuj estas la ĉefaj defioj kaj celoj de edukado?

Ni instigis ĉiujn esperantistojn respondi al la enketilo antaŭ la fino de aprilo, kaj efektive multaj homoj plenigis ĝin. La 3-an de majo, la vicprezidanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio), Trezoro Huang Yinbao, skribis al la respondeculo ĉe Unesko por demandi, kiom da homoj respondis.

S-ro Trezoro tre baldaŭ ricevis respondon de la respondeculo, s-ino S. Magalage. Ŝi informis, ke oni plilongigis la periodon por respondi al la enketo, kiu nun restos uzebla dum ankoraŭ du monatoj. Krome ŝi skribis:

Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.

Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Milito.

Rigarde al la tri celoj de edukado, oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.

En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.

Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato.

S. Magalage

Do, se vi ne jam plenigis la enketilon, eblas ankoraŭ fari tion ĝis almenaŭ la mezo de junio, per jena ligilo.

Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj estas petataj diskonigi la informojn por instigi aliajn esperantistojn plenigi la enketilon, se ili ne jam faris tion.
 

  • Ŝati 5

  • daŭripova: kapabla daŭri dum longa periodo; kapabla daŭri ĉar ĝi ne kaŭzas problemojn al la vivmedio.
  • defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn.
  • enketilo: demandilo, per kiu oni esploras la opiniojn de homoj pri iu temo.

614956601_Demandilopx..png.2e6a064499528b1a2777ba206373ee73.png

  • enketo: metoda esploro pri iu okazaĵo aŭ opinio.
  • iniciato: nova agado.
  • instigi: diri “Jes! Faru tion!”
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • provizi: aranĝi, ke iu aŭ io ricevu iujn utilajn aŭ necesajn aferojn.
  • respondeculo: la homo kun la tasko zorgi pri plenumado de iu agado; kaj respondi al komentoj pri ĝia realigo.
  • s-ro: sinjoro.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
  • vid-punkto: maniero rigardi aferojn; opinio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Jes, estus interese scii, kiom da respondoj oni ricevis en la aliaj lingvoj. La respondeculino ĉiuokaze estis tre kontenta pro la nombro de respondoj ricevitaj de la esperantistoj.

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Interese. Ĉu la nombro de respondoj donas al ni ideon de la nombro de parolantoj de esperanto en la mondo? se oni komparas ĝin kun la nombro de respondoj en aliaj lingvoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Eble la nombro de respondoj montras ĉefe, ke la esperantistoj estas bone organizitaj! Mi ne scias, kiom da homoj respondis en aliaj lingvoj, sed oni povus demandi sin, ĉu iu centra instanco instigis ekzemple al ĉiuj danoj respondi al la demandilo en la dana. Mi povas facile imagi, ke la plejmulto da danlingvanoj eĉ ne scias pri la ekzisto de la enketilo, kaj ne havus apartan intereson respondi al ĝi.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.