Salti al enhavo

Reuzi malnovajn vestojn


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis LI Namsuk.

Kio estas via ŝatokupo? Por mi ĝi estas riparado de malnovaj vestoj.

Mi ŝatas kudri mane aŭ per kudromaŝino. Riparado estas ne nur ŝatokupo, sed pli signifa agado por mi. Ĉar mi pensas, ke el malnova afero mi kreas novaĵon; mi revivigas aĵojn jam mortajn, forĵetitajn de la homoj. Tiu agado kontribuas iomete eĉ por plibonigi la mondon. 

Ĉu vi scias, kiom da vestoj estas forĵetitaj dum unu jaro en via lando? Kaj post la forĵetado, kien iras tiuj vestoj?

Ĉiujare ĉirkaŭ 100 miliardoj da vestoj estas produktitaj en la mondo, kaj 3,3 miliardoj el ili estas forĵetitaj. Gigantaj kvantoj da forĵetitaj vestoj alvenas en Akro, Ganao, kie estas la grandega bazaro “Kantamanto”. Sed eĉ tie 40% de la importitaj vestoj el pluraj landoj ne estas venditaj en la bazaro, sed denove forĵetitaj sur la stratojn, kie ili finiĝas apud la hejmoj de la loĝantoj. Aliaj estas ĵetitaj en la riveron. Tial amaso da vestorubaĵoj fluas sur la rivero kaj alvenas en la maron, kie ili endanĝerigas la vivon de la mar-estuloj. Krome kreiĝas monteto da forĵetitaĵoj, kie bovoj manĝas ilin kvazaŭ herbon. Tio estas nekredebla vero.

Ni facile aĉetas tro multajn novajn vestojn pro la malalta prezo, kaj ni rapide forĵetas ilin. Nuntempe la “rapida modo” estas grava socia problemo.

Por fari unu T-ĉemizon necesas 2700 litroj da akvo. Tio estas la kvanto kiun unu homo konsumas en tri jaroj. Kaj inter la tuta kvanto da varmiga gaso ellasata, 10% de la gasoj estas kaŭzataj de la mod-industrio. Tio signifas, ke ĝi ellasas pli grandan kvanton da varmigaj gasoj ol aviadiloj kaj kargo-ŝipoj.

Oni ankoraŭ ne konscias pri la gravaj problemoj kaŭzataj de “rapida modo” kaj la mod-industrio. Ĉar kutime oni ne vidas la problemon, same kiel oni ne vidas la problemon pri la multaj plastaĵoj.

Mi ŝatas aĉeti reuzeblajn vestojn en brokantejo, kaj foje mi ĝustigas ilin laŭ mia mezuro, aŭ ŝanĝas ilin al dezirata formo. Foje mi ankaŭ uzas la malnovajn vestojn de mia patrino, kiujn ŝi aĉetis antaŭ 30 aŭ 40 jaroj. 

Kiam mi riparas malnovajn vestojn, al mi ŝajnas, ke tiuj vestoj komunikas al mi siajn rakontojn kaj la historiojn de la homoj, kiuj portis ilin. Tio estas plezura sperto por mi.

En la kronvirusa periodo, mi faris plurajn maskojn, reuzante malnovajn mantukojn, ne plu bezonatajn, ankoraŭ sufiĉe purajn, kaj mi donacis ilin al familianoj kaj konatoj. Ankaŭ tio estis plezura afero.

Espereble, per niaj ŝatokupoj ni faru ion por kontribui al pli bona mondo, laŭ nia eblo. 

LI Namsuk
 

  • Ŝati 7
  • Ami 2
  • Dankon 2

LI Namsuk estas korea esperantistino. Ŝi laboris profesie kiel socia aktivisto, en fako por helpi vunditajn kaj viktimigitajn virinojn, en kooperativo por ekologiaj produktaĵoj, en alternativa lernejo, kaj en organizaĵo por justa komerco. Nuntempe ŝi havas interesojn pri la situacio de nia terglobo. Kaj ankaŭ pri la Esperanto-movado, kompreneble!


  • bazaro: granda kovrita aŭ sub-ĉiela vendejo, kie troviĝas multaj malpli grandaj vendejoj aŭ vendotabloj. 

772125762_Bazaro2wkp..jpg.eb03c537e3cfbd8106852c1d578d9ff8.jpg

          Foto: Commonswiki/Solipsist CC BY-SA 2.0

  • brokantejo: vendejo, kie oni vendas jam uzitajn aĵojn.
  • giganta: grandega, nenormale granda.
  • importi: enporti komercajn produktojn en iun landon.
  • kargo: la aĵoj portataj de unu loko al alia per ŝipo aŭ aviadilo.
  • konscii: havi klaran scion pri la propraj agoj kaj spertoj. 
  • konsumi: uzi aŭ manĝi komercan produkton.
  • kron-viruso: tre malgranda kaj nevidebla portanto de serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo ekde la jaro 2020.

512556580_Kronviruso(publika).png.3f7612ff8c1d2fc640894b5689c843e7.png

  • litro: difinita kvanto de akvo, lakto, biero aŭ simile.

Litro.thumb.jpg.981ae729bd8ab59e64189756dddf333f.jpg

  • mantuko: tuko uzata por sekigi la manojn kaj vizaĝon post lavado.

1439681073_Mantukopx..png.7ec7ce4efedad5623ab3bc4a1b0699b3.png

  • masko: vizaĝ-kovrilo.

828673043_Maskopx..jpg.f2e40710d2d0a80b846aa429214e7bde.jpg

  • miliardo: mil milionoj.
  • modo: nedaŭra kutimo, precipe rilate al vestoj, sed ankaŭ al aliaj aferoj, kiuj rapide ŝanĝiĝas.
  • ripari: rebonigi rompitan aŭ nefunkciantan aferon.
  • rubaĵoj: senvaloraj, nedezirataj restaĵoj por forĵetado.
  • ŝat-okupo: neprofesia agado, kiun oni faras pro plezuro kaj intereso.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Strange vi diras: "Ŝatokupo", "Savado de mondo"... Sed mi, ekzemple, rekudras, flikas, riparas malnovajn vestojn simple ĉar ne havas monon por aĉeti novajn. Tre simpla afero, ne tuŝanta ajnajn altajn principojn...

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.