Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Referendumo, ĉu demokratia ilo?

Unua-vide la demando ŝajnas absurda. La vorto "demokratiodevenas de du grekaj vortoj, kiuj signifas "popolo" kaj "rego". Tial referendumo, kiu estas rekta popola esprimo, devus esti konsiderata perfekta demokratia ilo por decidi pri grava politika temo. Sed fakte referendumoj malofte estas tiaj. Kial?

Unue, ĉar referendumoj estas foje uzataj por ĉirkaŭ-iri aŭ rekte rompi la leĝon.

Kiam demokratia ilo ebligas la finon de demokratio, ĝi fakte fariĝas maldemokratia en sia efiko. Tio okazis ekzemple en Francio dum la mezo de la dek-naŭa jarcento, kiam la ŝtatestro okazigis referendumon por forigi la respublikon kaj restarigi imperion.

Cetere moderna demokratio estas ne nur sistemo en kiu la decidopovo apartenas al la popolo, tio estas al la plimulto de la popolo. Ĝi ankaŭ estas sistemo en kiu la rajtoj de malplimultoj estas defendataj. Ekzemple referendumo, kiu proponus forigi la voĉdon-rajton de samseksemuloj, estus maldemokratia. Krome, moderna demokratia ŝtato estas parto de monda inter-ŝtata sistemo. Sekve de tio, la popolo de unu lando ne rajtas trudi ian decidon al la popolo de alia lando, se tia decido estas kontraŭa al la internacia juro. Tial unu ŝtato ne povas per referendumo aneksi regionon apartenantan al alia lando.

Due, ĉar referendumoj estas ofte uzataj pro malbonaj kialoj kaj en malbonaj manieroj.

Ekzemple David Cameron, la tiama ĉefministro de Britio, decidis okazigi referendumon pri la plua membreco de Britio en Eŭropa Unio (EU). Tiu elekto ne fontis el postulo de la brita popolo, sed estis reago al premoj interne de lia propra politika partio. La rezulto de tiu referendumo okazinta en 2016 estis 52% por la malmembriĝo kaj 48% kontraŭ. Sed lastatempaj opiniesploroj montris, ke 55% de homoj en Britio nuntempe opinias, ke eliri el EU estis malbona decido, dum nur 33% opinias, ke tio estis bona decido.

La ĉi-supra ekzemplo montras aliajn problemojn pri la maniero uzi referendumojn. La aparteno al EU, tio estas al politika kaj ekonomia supernacia organizo, estas malsimpla temo. Simpligitaj aŭ eĉ malpravaj argumentoj disvastigitaj de popolistoj povas esti pli konvinkaj ol teknikaj veroj. Decido farita surbaze de malveraj informoj ne povas esti demokratia.

Malgraŭ ĉio ĉi referendumo povas esti demokratia ilo. Per la rekta partopreno de la civitanaro, referendumo povas fortigi kaj pravigi gravan decidon. Sed por esti tia ĝi devas plenumi kelkajn kondiĉojn. Kompreneble ĝi devas observi la naciajn kaj internaciajn leĝojn. Ideale la demando starigita de la referendumo devas esti facile komprenebla por ĉiuj, kaj la sekvoj de jesa rezulto devas esti klare difinitaj. Laste, la atendata rezulto devas havi la subtenon de granda plimulto de la popolo.

Laurent Ramette
 

  • Ŝati 9
  • Malŝati 1

Laurent Ramette estas franca esperantisto, iama tradukisto kaj aktuale juristo. Li loĝas en Luksemburgo, kie li laboras en la Tribunalo de la Eŭropa Unio. Krom pri sia fako li aparte interesiĝas pri literaturo, kinarto, politiko kaj internaciaj rilatoj.


  • absurda: kontraŭa al la komuna saĝo; ridinda.
  • aneksi: enpreni en sian ŝtaton terpecon aŭ regionon, kiu apartenas al alia ŝtato.
  • argumento: fakto aŭ kialo, kiun oni prezentas por konvinki iun aŭ por montri la pravecon de iu ideo. 
  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • demokratia: bazita sur justa kaj egala sistemo, laŭ kiu ĉies opinio estas konsiderata.
  • demokratio: sistemo de regado, laŭ kiu la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉ-donado.
  • de-veni: veni de iu loko, fonto aŭ situacio; rezulti de.
  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
  • juro: la aro da reguloj kaj leĝoj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de homo aŭ de organizaĵoj.
  • malplimulto: malpli granda homgrupo interne de regiono aŭ lando, kiu diferencas de la ĉefa parto de la loĝantaro pro malsama deveno, religio, lingvo aŭ simile.
  • partio: grupo de homoj, kiuj agas kune por atingi komunajn politikajn aŭ sociajn celojn.
  • parto-preno: ĉe-estado aŭ kunfarado en iu komuna aranĝo.
  • plenumi: plene fari tion, kio necesas; efektivigi.
  • reago: tio kion oni faras, pensas aŭ sentas responde al iu situacio aŭ okazaĵo.
  • referendumo: okazo, kiam ĉiuj plenrajtaj loĝantoj de iu ŝtato akceptas aŭ malakceptas iun politikan proponon.
  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo.
  • samseksemulo: homo, kiu estas logata de homoj de la sama sekso.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • trudi: devigi iun akcepti malagrablan aferon.
  • voĉ-doni: esprimi sian opinion (voĉon) pri iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata; esprimi sian opinion per signo sur papereto pri la elektado de politikisto.

Vodonipx..jpg.e6c0a474624c1c571591852fd8d8a638.jpg


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

andzer

Afiŝite

Tre bona analizo. Kutime, en moderna Grekio, kiam la registaro decidas okazigi referendumon, ĝi malofte estas farata kun bonaj intencoj kaj ĝustaj informoj. Ekzemple, la lasta referendumo en Grekio, kiu okazis la 5-an de julio 2015, sub la registaro de SYRIZA. La demando temis pri la akcepto aŭ malakcepto de la propono de la institucioj (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mona Fonduso) prezentita la 25-an de junio 2015. La rezulto estis 61,31% por "Ne" kaj 38,69% por "Jes".

Pri la informado de la civitanoj, ekzistas opinioj ke la mallonga periodo inter la proklamo kaj la okazigo de la referendumo (nur unu semajno) ne permesis sufiĉan informadon pri la enhavo kaj konsekvencoj de la demando. Krome, multaj konsideris la demandon teknika kaj komplika, kio malfaciligis ĝian komprenon por la ĝenerala publiko.

Post la rezulto, la registaro de SYRIZA, malgraŭ la "Ne" en la referendumo, faris interkonsenton kun la pruntedonantoj, subskribante la trian memorandon. Tio estis interpretita de kelkaj kiel kontraŭa al la volo de la popolo, dum aliaj argumentis, ke ĝi estis necesa paŝo por eviti la eliron de Grekio el la Eŭrozono kaj por preventi ekonomian kolapson.

Ĝenerale, la referendumo de 2015 restas temo de vigla diskuto en la greka politika scenaro, kaj pri la informado de la civitanoj, kaj pri la utiligo de ĝia rezulto fare de la tiama registaro.

  • Ŝati 4
MireilleGrosjean

Afiŝite

La vorto "referendumo" havas en Svislando alian signifon. Se oni demandas al la voĉdonrajtaj personoj, ĉu ili akceptas iun novan leĝon, tio estas baloto.

En Svislando la popolo, la voĉdonrajtaj personoj povas postuli de la Parlamento mem decidi pri iu afero. Do imagu: la Parlamento voĉdonas jese pri io ajn, popolanoj povas komenci rikolti subskribojn de 50 000 voĉdonrajtaj civitanoj. Sed tiu etapo sukcesas, la tuta lando voĉdonas pri tiu afero. La popolo ĉiam havas la lastan vorton, tio signifas, ke la popolo povas korekti la decidojn de la Parlamento. Tia voĉdono nomiĝas referendumo. Pro tio iu diris: la lando Svislando estas neregebla, ne-reg-ebla.

La virino sur la dekstra foto estas parlamentanino, kiu surstrate kolektas la subskribojn.

03-b.JPG

03-c.jpg

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1
Jurik

Afiŝite

Iu kato aranĝis du rendevuojn en unu vespero. Li invitis siajn amikojn al vesperfesteno kaj aranĝis referendumon inter la musoj. Ni diskutis pri la humaneco de la konduto de katoj. Ĉiuj katoj estis feliĉaj

  • Ŝati 2
Kerheo

Afiŝite

Mi ne komprenas la artikolon. Ĉu referendumo estas demokratia ilo?? Kompreneble jes! Sed ĝi estas nur tio: ilo.

Mi konsentas kun la finaj ideoj de la artikolo: devas esti kondiĉoj por ke referendumo estu konsiderata valida. Sed tiel pridubi la tutan koncepton aspektas strange al mi.

Laŭ mi, la ekzemploj en la artikolo ne montras problemojn pri referendumoj mem, sed pri popola informado. La ilo, doni voĉon al la popolo kaj respekti ĝian voĉdonon, ja estas demokratia. Sed se la homoj ne havas bonan informon pri la demando, la konsekvencoj, k.t.p., tiam ja estas problemo, sed la ilo restas sama.

Plue, referendumo ne subite fariĝas maldemokratia, ĉar oni ne ŝatas la rezulton. Homoj kaj popoloj rajtas decidi por si mem, erari, malpravi, ŝanĝi decidon, k.t.p.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.