Salti al enhavo

Pri la milito en la orienta parto de Kongo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

La nuna mondo malboniĝas! Ĝi fariĝas kiel la mondo en la tempo de Zamenhof, kiam regis malamo inter la homoj. Tiu granda malamo daŭre kaŭzas malpacon. Mi foje demandas min, kial la homoj ne sukcesas respekti aliajn kaj konstrui pacon. 

De mia infaneco ĝis nun, mi spertas malpacon; en la oriento de Kongo-Kinŝaso la paco estas for de la imago. La malpaco en ĉi tiu parto de la mondo komenciĝis en 1996 per la alveno de Alianco de Fortoj Demokratiaj por la Liberigo de Kongo (AFDL). Tio estis ribela movado gvidata de Laurent Kabila, kiu celis faligi la tiaman prezidanton Mobutu.

Niaj gepatroj rakontas al ni, ke antaŭe oni povis iri ien ajn, kiam ajn, sen timo. La homoj loĝis plejparte en vilaĝoj, kaj nenion timis krom la sovaĝaj bestoj (leonoj, leopardoj... ). Nuntempe bestoj pli valoras ol homoj. Se iu mortigas sovaĝan beston proksime de nacia parko, tiu homo riskas severan punon. Tamen ĉiutage homoj estas mortigitaj, kaj neniu enketas pri tio. Okazas hommortigoj, forraboj, perfortoj kaj aliaj teruraĵoj.   

Laŭ Monda San-Organizaĵo, estas danĝeraj niveloj de malsato, malriĉeco, subnutrado, kaj malsano en Kongo DR (Demokratia Respubliko), precipe en la orienta parto de la lando. Pro batalado inter armitaj grupoj kaj la nacia armeo, milionoj da homoj devis fuĝi de sia hejmo.

La movado AFDL plurfoje ŝanĝis sian nomon. Nun ĝi nomiĝas M23. La registaro de Kongo DR interkonsentis kun Orient-Afrika Komunumo (EAC), ke necesas senarmigi la danĝerajn fortojn, precipe M23, tamen senrezulte. 

Ankaŭ Komunumo por Evoluado en Suda Afriko (SADC) faris similan proponon fine de novembro. Unuiĝintaj Nacioj (UN) havas observantojn en Kongo de pli ol 20 jaroj, sed ili nenion faras, nur observas!

Malfeliĉe en la nuna mondo, la suferoj de unu flanko donas profiton al aliaj. Tial militoj tra la mondo akras kaj ne baldaŭ finiĝos, malgraŭ la ekzisto de UN kaj Eŭropa Unio.

Joe Mo
 

  • Ŝati 1

Joe Mo estas el Norda Kivuo, DR Kongo. Li fuĝis de Rutshuru al Goma, kaj nun aranĝas venigi tien ankaŭ sian familion.


  • alianco: grupiĝo de pluraj ŝtatoj aŭ aliaj asocioj, kiuj interkonsentis kune batali aŭ labori.
  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

Armeopx.jpg.cd2123251ea8fcaba1f858d4eaea02bf.jpg

  • armita: portanta batalilojn.

Armitapex..thumb.jpg.8bea98a567c67f5c4715d9db4329838e.jpg

  • demokratia: rilata al la sistemo de regado, laŭ kiu la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉ-donado.
  • enketi: detale esplori pri iu okazaĵo aŭ opinio.
  • for-rabo: for-preno de la posedaĵoj de alia homo per forto; for-portado de homo per forto.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj.
  • leono: granda besto el la kato-familio, la reĝo de la bestoj; la vira leono havas grandan hararon ĉirkaŭ la kapo.

Leonopx..jpg.5d003a93a12656e5c4ebbf355b495283.jpg

  • leopardo: granda besto el la kato-familio, vivanta en Afriko kaj Azio.

Leopardopx..jpg.f647513fcd6a5afb8ddc92063fbef4c0.jpg

  • per-forto: uzo de korpa forto por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo; seksumo kun homo kontraŭ ties volo. 

Perforto_wkp.jpg.366d784dce88aa4590111e1b103e0585.jpg

                                                    Wikimedia / Yufifalata722 CC-SA 4.0

  • profito: utilo aŭ gajno ricevita el vendo aŭ alia agado.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo.
  • ribela: batalanta kontraŭ la regantoj de la ŝtato.
  • riski: meti sin en necertan aŭ danĝeran situacion.
  • sen-armigi: forigi la batalilojn de homo aŭ de grupo.
  • severa: forte punanta, akra, ne permesanta malobeon de la reguloj.
  • sovaĝa: proksima al la naturo, ne hejmigita, akre impresanta la sentojn, kruela.
  • sub-nutrado: konstanta nesufiĉo de manĝaĵoj, tiel ke homo aŭ besto ne sufiĉe kreskas aŭ suferas pro diversaj malsanoj. 

Subnutradopbl..thumb.jpg.693937fd638d0e4a7cae340858868288.jpg

  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.