Artikoloj: Artikoloj

La Montesoria instru-metodo kaj Esperanto
Maria Montessori (1870 – 1952) estis fama itala edukistino. Ŝi fondis lernejon en Romo en 1907 (‘La domo de la infanoj’), kiu estis tre malsimila al la kutimaj lernejoj.

Ŝi rimarkis kiel diligente infanoj ekzercas sin por akiri kapablojn de memregado, moviĝo, manipulado de objektoj, kaj sin-esprimo. Ŝi kreis sistemon de edukado, kun la celo helpi tiun memedukadon per provizado de allogaj eduk-materialoj, en medio kreita por libera uzado fare de sendependaj junaj lernantoj.

La baza konvinko de la Montesoria eduk-sistemo estas, ke malsamaj homoj lernas diversmaniere. Infanoj ne ĉiuj maturiĝas je la sama rapideco, kaj tial en la Montesoriaj lernejoj oni ne atendas, ke ĉiuj infanoj estos pretaj por la sama leciono samtempe.

Edukistoj laŭ la Montesoria sistemo opinias, ke instruado de leciono je la malĝusta tempo vere malutilas, ĉar la juna infano havas sian propran internan motivon por lerni, kiun oni ne devas anstataŭigi per eksteraj instigo kaj premado. Kiel floroj, infanoj bezonas ‘malfermi’ sin.

Montesoriaj lernejoj havas klasĉambrojn por infanoj proksimume 3-6 jaraĝaj, 6-9 jaraĝaj kaj 9-12 jaraĝaj. Malofte ankaŭ pli aĝaj infanoj lernas en Montesoriaj lernejoj. Miksitaj aĝoj permesas, ke la pli junaj infanoj lernu per la ekzemplo de la pli aĝaj, dum ili ĉiuj uzas la komunumajn rimedojn por akiri kompetentecon kaj komprenon per siaj propraj klopodoj.

Oni provizas la infanojn per lerte faritaj kaj allogaj lerno-materialoj por efika memedukado pri legado kaj skribado, matematiko, geografio, historio, sciencoj, arto kaj tiel plu. Nur fremdlingva edukado ĝenerale estas malsukcesa en Montesoriaj lernejoj, ĉar la instruado ne vere sekvas la Montesorian sistemon. Ofte alvenas ekstera lingvo-instruisto, kiu instruas la saman lecionon al ĉiuj dum la leciona horo, kaj tiam foriras. Ĉi tiu aspekto de lingvo-instruado bedaŭrinde malsimilas al la kernaj penso kaj metodo de Montessori.

Neniu miras, ke la lernejanoj ne sukcese lernas fremdajn lingvojn, ĉar tio estas normala situacio en la kelkaj landoj, kie la Montesoria sistemo estas sufiĉe disvastiĝinta, kiel ekzemple en Aŭstralio.

Sed eble ekzistas pli bona solvo ene de la metodo Montesoria: la simpleco kaj ordeco de Esperanto igas nian lingvon ideala por memlernado. Se oni volas montri al infanoj, ke sukcesa regado de dua lingvo eblas, Esperanto estas la natura kaj plej bona elekto.

Se iu lingvo estas lernebla per la Montesoria metodo, tiu lingvo certe estas Esperanto.

Penny Vos

Dek konsiloj por sukcesi
Jen konsiloj, kiujn mi trovis tre valoraj en mia vivo. Mi esperas ke la ideoj utilos ankaŭ al vi.

1. Alvenu ĝustatempe ĉe via laborejo, anstataŭ malfrui kiel kutime.

2.  Apartigu vin de negativaj kaj streĉitaj homoj, ĉar streĉo estas malsano facile transdonebla.

3. Traktu kun homoj, kiuj povas alporti al vi pli: tio estas kun homoj, kiuj estas pli kapablaj ol vi.

4. Konstruu amikecajn rilatojn kun tiuj, kiuj jam estas tie, kie vi volas esti.

5. Estu pacienca kaj konsekvenca en tio, kion vi volas fari, kaj estu preta pagi la prezon por atingi ĝin.

6.  Havu tre klaran celon, kaj klare difinu viajn celojn.

7.  Antaŭ ol vi decidos rezigni, rigardu la vojon jam trakuritan.

8.  Sciu, ke neniu venko povas esti gajnita sen kontraŭeco nek batalado.

9. Via deziro sukcesi devas esti pli granda ol la timo pri malsukceso.

10. Memoru, ke la plej sukcesaj homoj spertis fiaskojn en iu momento en sia vivo.

La plej grava afero estas via kapablo leviĝi kaj daŭrigi la batalon post ĉiu falo.

Multaj homoj diros al vi, ke viaj planoj ne funkcios. Estas via elekto, ĉu aŭskulti ilin. Sed memoru ĉi tion: negativa menso neniam donos al vi pozitivan konsilon. Ne lasu homojn kun malforta spirito konvinki vin.

Homoj, kiuj vere sukcesas, havas timojn, dubojn kaj zorgojn, kaj tamen ili ne permesas al tiuj sentoj haltigi ilin.

Honoré Sebuhoro

Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi ?
Tion foje demandis al siaj lernantoj Marshall B. Rosenberg. Kion li instruis al ili? Sistemon, kiun li kreis kaj nomis SenPerforta Komunikado (SPK, angle: NonViolent Communication®).

Tiu rekomendaro helpas nin eliri el la pensmaniero: “Tio estas justa / maljusta”, “Tiu pravas / malpravas”, “Homoj ne rajtas…”, “Ni devas…”, “Li kulpas…”, “Vi meritas…”. Eĉ kiam ni ne vortumas ilin, tiaj pensoj loĝas en ni pro nia edukado kaj pro efiko de la socio en kiu ni kreskas kaj evoluas. Ili respegulas la manieron per kiu ni rigardas la realon, la aliulojn kaj nin mem, tio estas tra okulvitroj kiuj enlasas nur du kolorojn: bonan kaj malbonan. Tio malrapidigas nian kunagemon por konstrui pacon ĉar:

•    Ĉiuj ni havas malsamajn ideojn pri bono kaj malbono, do ni rigardas nin disaj kaj preteratentas tion, kio interligas nin.

•    Eĉ unu homo ofte ne konsentas kun si mem pri tio, kio estas bona kaj malbona, aŭ ŝanĝas sian ideon laŭ la tempo. Tio kreas enajn konfliktojn, bedaŭrojn, kulposentojn… kaj ni eluzas nian energion por kontraŭpezi ilin.

•    Ni estigas sociojn, en kiuj ĉiu unuopulo valoras pli aŭ malpli ol aliulo kaj devas sekvi la volon de la plialtranguloj. Tiel ni lasas flanke la ideon pri socio en kiu ĉiu povas kontribui laŭ siaj plenaj emo, kapablo, kaj personaj valoroj.

•    Ni sekvas eksteran regularon, ĉu de aliuloj (registaro, religio, ĝentileco, kulturo…), ĉu de memelpensita kondutaro. Dume ni preteratentas ĉies realajn bezonojn en la nuna momento.

La propono de SPK estas eliro el tio. Tial ĝi nomiĝas SenPerforta. Temas pri milda kaj tamen longa laboro pri si mem por mallerni tion, kion ni lernis ekde nia plej juna aĝo, flegi la     vundojn, kiujn lasis al ni tiu sistemo, evolui kaj kunpaŝi al granda socia ŝanĝo.

Kiam ŝajnas al mi, ke iu parolas aŭ agas malprave / nenormale / nejuste mi estas gvidata de mensa rakonto (ĉar praveco, normaleco kaj justeco estas mensaj konceptoj). Mi estas malkonektita de la simpla realo, ke tiu homo parolas aŭ agas laŭ maniero, kiu ne plenumas miajn bezonojn, ekzemple je amo aŭ sekureco.

Por tion fari, komence mi povas aŭskulti malpli mian menson kaj pli mian korpon. Mi povas respondi la demandon: kion mi sentas nun? Tiu demando ĉiam gvidas min al mia nuna realo kaj helpas min akcepti la tutan respondecon pri mia (mal)konsentemo. Ju pli da respondeco, des pli da povo kaj libereco!

Guillaume Armide

Mia deziro por 2020
En 2019, la Nobel-premio pri ekonomio estis aljuĝita al Esther Duflo, Abhijit Banerjee kaj Michael Kremer. Ilia laboro temas pri “malpliigo de malriĉeco” kaj la graveco de edukado tiurilate. Ilia konstato estas grava: helpi la idojn de la plej malriĉaj homoj per trafa eduk-sistemo kaj taŭgaj eduk-programoj estas grava paŝo por eliri el la sak-strato de malriĉeco.

Kiun celon elekti por UEA dum la 20-aj jaroj de nia moderna jarcento? Mia-opinie ni elektu la celon edukado. Do, ni celu enkonduki Esperanton en la eduk-sistemojn ĉie en la mondo kie eblas, kaj iom post iom ni disvastigu la unuajn sukcesojn en aliaj landoj.

Kial ni faru tion nun? Ĉar la tempo estas ĝusta! La premo de la angla lingvo estas tre forta, kaj eble post kelkaj jaroj, tiu lingvo definitive fariĝos la lingvo tutmonda. Tiel Esperanto definitive perdos la ŝancon ludi sian gravan rolon cele al hom-ama kaj paciga edukado. Ni ne forgesu, ke Esperanto estis kreita kun la intenco kontribui al monda paco. Pac-politiko estas tre necesa en nia mondo, kie ekzistas granda danĝero de tutmonda milito.

Kiel sukcesi? Kompreneble tio estos malfacila. Se la afero estus facila, ĝi estus jam farita. Ekzistas jam sukcesaj agadoj en diversaj landoj, sed ne sufiĉaj, kaj niaj nuntempaj agadoj estas tro disaj, kaj ne ebligas al ni koncentri niajn fortojn. Nuntempe, en 2020, por allogi la junulojn kaj ties gepatrojn, nepras krei interesajn instru-materialojn, kiel ekzemple filmojn kaj komputilajn ludojn, per kiuj eblus lerni la lingvon kaj samtempe amuziĝi. Miaopinie, instrui per malmodernaj materialoj (ekzemple per libroj) ne taŭgas. Per pli modernaj materialoj la instruistoj pli facile interesos la junulojn, kaj la lernantoj estos mense malfermitaj por lerni pri la homamaj aspektoj de Esperanto. Kompreneble por labori pri la unuigo de la homaro (la ĉefa celo), necesos organizi internaciajn kontaktojn inter lernejoj.

Ĉu ni havas sufiĉajn hom-fortojn en nia movado por krei tiujn materialojn? Eble jes! Jam ekzistas multaj bonaj filmoj en Jutubo kaj bonaj komputilaj kaj telefonaj programoj, kiuj interesas la junulojn. Ekzistas Duolingo, kiu montriĝis efika. Tamen, mi ripetas, por eniri la edukad-sistemon, komputilaj ludoj ŝajnas al mi plej trafaj. Jam multaj instruistoj uzas tiajn materialojn por diversaj instrufakoj, kaj ili klare interesas la junulojn en la klasĉambroj. Se mankas sufiĉaj homfortoj en nia movado, necesas dungi kaj pagi fakulojn por krei tiujn materialojn.

Antaŭen! Niaj genepoj dankos nin!

Jean-Claude Roy

Kiom da kontinentoj estas?
Kiam mi estis infano mi lernis, ke estas kvin kontinentoj: Eŭropo, Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. Mi pensas, ke verŝajne ĉiuj homoj de mia aĝo (almenaŭ en Eŭropo) lernis tion.

Kiam mi devis verki klarigon pri la vorto kontinento por uea.facila mi nature skribis: La nomo de la kvin kontinentoj estas Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo. Mi estis surprizita, kiam Jean-Claude Roy, kiu provlegis la tekston, atentigis min, ke la kvina kontinento ne estas Aŭstralio, sed Oceanio. Fakte, mi ĉiam iom nebule pensis, ke krom Aŭstralio ekzistas Novzelando, sed mi sen aparta pensado pri la afero akceptis tiujn tradiciajn kvin nomojn.

Antaŭ multaj monatoj mi demandis en Fejsbuko, kion la homoj opinias pri tio, kaj ricevis la plej diversajn respondojn. Finfine mi konkludis, ke ne ekzistas konsento, kio konsistigas kontinenton, kiuj estas iliaj nomoj, aŭ eĉ kiom da kontinentoj ekzistas. Laŭ iuj homoj la kontinentoj estas sep, laŭ aliaj kvin aŭ ses. Tiuj malsamaj opinioj estas sekvo de geografiaj, sociaj kaj kulturaj faktoroj. Ĉiuokaze, la celo de la difinoj en uea.facila ne estas doni plenan enciklopedian klarigon pri la signifo de iu vorto, sed nur mallonge kaj per simplaj vortoj (kiuj mem devas troviĝi en la vortlisto) komprenigi al la legantoj ĝian signifon.

Jen mia nuna difino de la vorto kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj. Tio verŝajne ne kontentigos ĉiujn, sed espereble ĝi almenaŭ ne ofendos. Kaj certe neniu per tiu klarigo povus dubi, kio estas la signifo de la vorto kontinento.

Anna Löwenstein