
Pentraĵo de Viktor Vasnetsov (1848-1926)
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
La suba artikolo aperis en La Scienc-kanalo de Vicente en 27.3.22. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.
Homo sapiens, speciala estaĵo inter la bestoj, aperis antaŭ proksimume tricent mil jaroj. Dum tiuj fruaj jaroj la homoj fariĝis humanaj, do kial oni tamen rimarkas tiom da malhumaneco en nia historio?
En la naturo, ĉiuj bestoj “batalas” por pluvivi kaj lasi posteulojn. Goriloj, ekzemple, pluvivas per sia forteco. Kvankam ili amas sian propran familion, ili malamas ĉiujn aliajn. Ili manĝas nur vegetaĵojn, tamen ili havas timigajn akrajn dentojn. La viraj goriloj ne toleras la ĉe-eston de aliaj plenkreskaj viroj, kaj forpelas eĉ siajn proprajn filojn. Tiuj filoj, do, serĉas lokon por ekloĝi kaj formi sian propran familion. Kiam ili trovas malfortan familion, ili mortigas la regantan vir-gorilon kaj ties idojn. La gorilinoj senpove naskos la idojn de la alveninta vir-gorilo, kaj tiuj heredos la patran perfortemon.
Homoj evoluis alimaniere. Ili heredis toleremon. La timigaj dentoj fariĝis akceptemaj ridetoj. Ne pensante nur pri si mem, homoj kuniĝis en grandaj kunlaboremaj komunumoj, kaj evoluigis la amon, kiu disvastiĝis ekster la familia grupo. Per tiuj kvalitoj – kompato, solidareco, emocia kunsentemo, kaj zorgo pri aliaj homoj – ili atingis la plej sukcesan kapablon postvivi, kaj iliaj nombroj kreskis senĉese. Tial, kiam la rimedoj fariĝis nesufiĉaj, grupoj foriris por serĉi novajn teritoriojn. Tiel la homoj okupadis la tutan planedon.
Bedaŭrinde, la kreskanta homa loĝantaro elpuŝis bestojn kaj aliajn prahomojn el ĉiuj lokoj, kiujn ili atingis. Ĉu mankis al tiuj homoj la bonaj kvalitoj, kiuj favoris la formadon de grandaj kunlaboremaj grupoj?
Antaŭ dek du mil jaroj komenciĝis la formado de la unuaj konstantaj loĝ-komunumoj. Samtempe la diversaj hom-grupoj komencis starigi limojn ĉirkaŭ siaj teritorioj. Tiel la homoj ekrevenis al la bestaj kvalitoj. Ne plu troviĝis pliaj teritorioj kie eblis ekloĝi, kaj renkontoj inter nomadoj kaj fiks-loĝantoj nepre okazis. Komence tiaj renkontoj estis pacaj, sed kelkfoje ili degeneris en batalojn por gajni aŭ defendi teritoriojn.
Antaŭ kvar mil jaroj, jam ekzistis pluraj dense loĝataj regionoj sur la planedo, kies loĝantoj emis militi por gajni pli vastajn teritoriojn. Sekve, tiuj pli militemaj homoj ekstermis tiujn, kiuj estis pli pac-amaj. Tio favoris la sukceson de la pli perfortemaj. Tial iliaj posteuloj fariĝis la ĉefaj agantoj de la historio, kaj tiel komenciĝis la historio de la malhumaneco.
Nuntempe, ni ne scias, ĉu la nuna emo al malamo rezultas de nia gena heredaĵo aŭ de kultura influo, sed ni nepre devas haltigi la malsaĝecon de niaj regantoj. Kiel humanaj homoj ni devas kunlabori por subteni la bonfarton de ĉiuj popoloj, kaj disvastigi solidarecon kaj sciojn. La rajton agi kiel bestoj ni lasu nur al la bestoj.
Vicente Sales
-
6
-
1
Vicente Sales estas brazila esperantisto, aktiva kiel estrarano de Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (SEM) kaj membro de la Rotaria e-Klubo de Esperanto. Li ankaŭ estas amatora kuristo, gitaristo, kaj entuziasma amanto de scienco. https://www.instagram.com/vicente.kuristo/
- degeneri: iom post iom perdi siajn bonajn kvalitojn; ricevi pli malbonan formon.
- ekstermi: mortigi, neniigi (nenio-igi), entute forigi kaj malaperigi.
- favori: agi en maniero, kiu estas aparte helpa por iu afero, por ke ĝi sukcesu.
- for-peli: for-sendi, for-puŝi, forigi.
- geno: instrukcioj pri la personaj korpaj propraĵoj, kiujn gepatroj transdonas antaŭ la nasko al siaj idoj.
- gorilo: tre granda kaj forta hom-simila besto, vivanta en okcidenta kaj centra Afriko.
- heredi: ricevi la kvalitojn de siaj gepatroj kaj aliaj antaŭ-uloj.
- humana: posedanta la plej altajn kvalitojn de la homo: kompatemon, bonfaremon, helpemon kaj simile.
- influo: efiko al iu aŭ io.
- kanalo: arte-farita akvo-vojo; la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
- komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
- kunlaborema: preta labori kun aliaj por atingi komunajn celojn.
- nomado: membro de grupo, kiu ne loĝas fikse en la sama loko, sed vojaĝas ĉiam de loko al loko, ofte laŭ la sezonoj aŭ laŭ la havebleco de manĝaĝoj por si mem kaj siaj bestoj.
Foto: Wikipedia / David Stanley CC BY 2.0
- perfortemo: la emo uzi la korpan forton por mistrakti aliajn homojn aŭ bestojn, aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo.
- planedo: granda ĉiela objekto sen propra lumo, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo; ekzemple nia Tero estas planedo.
- solidareco: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.
- teritorio: regiono apartenanta al iu ŝtato aŭ popolo, kiu konsideras ĝin propra kaj defendas ĝin kontraŭ enveno de eksteruloj.
- toleri: ne kontraŭstari al malagrabla aŭ dolora situacio, kvankam oni kapablus malhelpi ĝin.
- vegetaĵoj: herboj, folioj, arboj, floroj, kaj aliaj kreskaĵoj.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.