Salti al enhavo

Magia pensado


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Magia pensomaniero estas praa pensomaniero. Ĝi estas la kredo, ke senrilataj okazaĵoj estas ligitaj pro supernatura influo, kvankam inter ili mankas iu ajn efektiva kaŭza rilato. Magia pensado enhavas la ideon, ke la propraj pensoj povas influi la eksteran mondon. Ĝi baziĝas sur la ĉiopovo de deziro, kaj estas tute ne-racia.
    
Magia pensado estas la espero ŝanĝi nunajn aŭ venontajn okazaĵojn per supernatura influo. Oni provas kontentigi siajn dezirojn aŭ eviti malbonaĵojn per sia propra mensa forto. Ĝia celo estas eviti la timon de antaŭvidata okazaĵo, la timegon de necerteco pri la estonteco. 

Magia pensado estas paŝo en la evoluo de ĉiu homo: tre junaj infanoj kredas, ke plenkreskuloj havas la kapablon plenumi iliajn dezirojn aŭ trankviligi iliajn suferojn. Poste, ili mem plu uzos ĝin, esperante, ekzemple ke ilia instruisto subite malsaniĝos, ke ilia malzorgemo ne havos postsekvon, ke neniu vidos kion ili faris, ke la nedezirata hundo iĝos kato, kaj simile.
 
Magia pensado povas esti ne-konscia ĉe plenkreskuloj same kiel ĉe junaj infanoj. Foje ĝi reaperas eĉ ĉe ekvilibraj plenkreskuloj, kiam ili sentas sin en sen-espera situacio. Ni ĉiuj kelkafoje mense ordonas, ekzemple: "Ne falu, ne falu!", aŭ "Tiu akcidento ne estu tro grava!" kaj simile. 

Gravas distingi inter magia pensado kaj pozitivabildiga pensado. Homo povas instigi sin mem per memkuraĝigo, mensa preparado por tasko, mem-hipnoto, ripetado de mantroj, ktp. Eblas ankaŭ peti aliajn homojn nin instigi: subtenantojn, sam-teamanojn, kunlaborantojn, familion, vivkunulon, ktp.  Tiu konscia kaj libervola trejnado de la menso helpas realigi la proprajn celojn.  

Temas pri mensaj kaj emociaj teknikoj, kiuj permesas al homoj superi siajn normalajn limojn por atingi celojn, konvinkojn, kaj idealojn, kiuj ŝajnas neatingeblaj sen tia ekzercado de pozitiva pensado.  

Kompreneble la homa menso ne kapablas magie aŭ supernature influi la eksteran mondon. Nekonscia, magia pensado povas esti ege danĝera, kiam ĝi celas kontentigi fortan deziron. Ekzemple kiam homoj, pro sia mensa komforto, preferas pensi, ke serioza malsano kiel kronviruso jam finiĝis, kvankam ankoraŭ dekoj da homoj mortas ĉiutage en ilia lando kaj miloj tra la mondo. En simila maniero, kiam venas la vintra malvarmo, la homoj konvinkas sin, ke plivarmiĝado de la klimato ne vere okazas, kvankam varmegaj someroj pli kaj pli suferigas nin de multaj jaroj.

En tia okazo magia pensado estas danĝera, ĉar ĝi influas la pensojn, decidojn, agojn kaj komprenadon de la situacio. Tio estas tute nekonscia. Tiaj homoj serĉas nur opiniojn, kiuj plifortigas kaj validigas la proprajn opiniojn. Ili legas librojn, aŭskultas programojn, vizitas retejojn aŭ kuniĝas kun homoj, kiuj konsentas kun tio, kion ili mem volas kredi. Tiel, ili nekonscie misinformas sin.

Magia pensado estas uzata de reklamistoj same kiel de politikistoj, sed ankaŭ de dubindaj religiaj grupoj, teroristoj kaj simile, por influi la publikon. Tial necesas aŭskulti opiniojn kontraŭajn al la propraj, kaj resti atenta pri homoj, kiuj akceptas nek diskutadon, nek malsamajn aŭ kontraŭajn opiniojn...

Kris Kezer

  • Ŝati 2

Kris Kezer agas kiel korektantino por la retkursoj de Unuiĝo Franca por Esperanto (Espéranto France). Ŝi ankaŭ kreas ilojn por grupa kunludado.  


  • akcidento: ne-atendita malfeliĉa okazaĵo.

994403141_Akcidentopxb(2).png.c4ad054887ab6a5be927ae6723c2e762.png

  • distingi: rekoni la diferencon inter pluraj similaj aferoj.
  • ekvilibra: ne falanta al unu aŭ la alia flanko, sed restanta egale inter la du; donanta ĝustan aŭ egalan atenton al ambaŭ flankoj.

518659681_Ekvilibro-publicdomain.jpg.c6f07fd2ee3fc47451573b7449d8a3c1.jpg

  • eviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti.
  • hipnoto: stato simila al dormado, en kiu oni perdas la propran volon kaj obeas al la volo de hipnotisto.2091695584_Hipnotopbl..thumb.png.94e5e55955d63eece07b055437693166.png
  • influo: efiko al iu aŭ io.
  • instigi: diri “Jes! Faru tion!”
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • konscia: kun klara scio pri la propraj agoj kaj spertoj. 
  • kron-viruso: tre malgranda kaj nevidebla portanto de serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo ekde la jaro 2020. 

1051187892_Kronvirusopx..jpg.0edb2afbb86c09f88c7564d5f01a5454.jpg

  • ktp: kaj tiel plu.
  • magia: uzanta la arton fari mirindaĵojn per neklarigeblaj super-naturaj rimedoj.
  • mantro: vorto aŭ frazo, kiun oni ripetadas ĝis ĝi kaŭzas ne-kutiman mensan staton.
  • ne-racia: bazita ne sur inteligenta pensado kaj saĝa juĝado, sed sur malbone elpensitaj konsideroj.
  • pozitiva: jesa, akcepta, permesa, konsenta, plusa, ĝusta, certa, esperiga, kuraĝiga.
  • praa: kvazaŭ de la pra-homoj, kiuj vivis en antaŭ-historia periodo.
  • sub-tenanto: iu, kiu donas sian helpon al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • super-natura: kaŭzata de, aŭ montranta efikon de io supera al la simplaj naturaj fortoj.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.

1254552580_Teamo-vkpd..thumb.jpg.67230ea8cb746f898c2cda2487f27219.jpg

  • teroristo: homo, kiu uzas teruradon por progresigi siajn politikajn idealojn.
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Je 24/12/2022 at 11:57, Sakuntala diris:

La ekzemploj estas strangaj... Kaj iom manipulaj. Ĉu la aŭtoro mem ne opinias sin tia, kiu akceptas nek diskutadon, nek malsamajn aŭ kontraŭajn opiniojn?

La ekzemploj estas sciencismo, kiu estas kiam kreduloj konfuzas sian kvazaŭ-religion kun scienco.  Tiel amuze, la verkisto kunhavigis siajn proprajn magiajn pensadojn.

Ligo al komento
share_externally

Mi aùskultis  atente. Jes magia pensado ekzistas . Eble tia pens-maniero restas iom nebula kaj tre malnova. Ghi povas helpi nin en la vivo, sed tutcerte ankaù malhelpi progreson personan. Pensi racie estas foje malfacile, ekzemple en la personaj rilatoj ! (viro-virino; aù  rilatoj inter gekolegoj)  

La aùtoro donas kiel ekzemplon kelkajn kredojn pri virusoj. Evidente, jen tikla temo ! Tio ne pravigas la reagintoj taksi shin maltolerema.   Persone, mi emas UNUE dubi, serchas informojn ne nur en miaj tradiciaj samopiniuloj. oni jam taksis min "komplotisto" nur pro tio, ke mi ne volunte kredas al oficialaj diroj (ankaù al maloficialaj...) 

  Nu, bonan vesperon ! 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.