Salti al enhavo

La sekreto por atingi viajn celojn


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Emilio Cid.

La sekreto por atingi viajn celojn

Imagu, ke iun tagon vi decidas verki libron. Vi kreas celon: vi verkos 500 vortojn ĉiutage. Post tri aŭ kvar monatoj vi finos la unuan malneton.

Tago 1: Vi verkis 500 vortojn
Tago 2: Vi verkis 500 vortojn
Tago 3: Vi verkis 375 vortojn (distris vin retmesaĝo)
Tago 4: Vi verkis 0 vortojn (vi devis labori malfrue)
Tago 5: Vi verkis 0 vortojn (vi volis spekti tre bonan programon en la televido)
Tago 6: Vi verkis 100 vortojn (vi endormiĝis).

Kaj tiel plu.

Anstataŭ “verki libron”, via celo povus esti io ajn. Ekzerciĝi. Manĝi pli sane. Enlitiĝi frue. Fondi  novan komercon. Purigi vian domon. Lerni novan lingvon.

Vi havas klaran ideon en via menso pri tio, kion vi volas fari. Vi havas tre realecan celon. Vi komencas bone. Tiam vi ŝanceliĝas. Vi estas tro okupata. Vi distriĝas. La pretekstoj multobliĝas.

Kio okazis? Tutsimple, vi celis tro alte. Se vi volas atingi grandajn celojn, vi devas celi malpli alte.

Ĉu verki 100 vortojn? Ne, tio estas jam tro alta celo.

Vi devas komenci per tasko, kiu estas tre malgranda kaj ridinde simpla. Tiel malgranda kaj tiel simpla, ke mankos tempo por pretekstoj aŭ interrompoj aŭ aliaj krizoj

Provu ĉi tion:  verki unu frazon tage.

Komence, via celo ne estos verki libron. Via celo estos verki ĉiutage. Tio devos fariĝi via normala kutimo. Kiam vi jam havos la kutimon verki, tiam vi povos verki libron. Necesas unue krei la kutimon.

Fari unu puŝlevon
Manĝi unu frukton.
Enlitiĝi kvin minutojn pli frue.
Purigi unu breton.
Lerni unu novan vorton.

Iom post iom, vi povos fari pli. Unu frazo fariĝos unu alineo. Unu alineo fariĝos unu paĝo. Kaj baldaŭ…vi estos finverkinta la tutan libron.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • breto: tabulo pli longa ol larĝa, sur kiun oni metas aferojn.

furniture-1868274_640.jpg.d21b445e92e67e505af192d4820bf209.jpg

  • distri: deturni la atenton aŭ la spiriton.
  • krizo: grava danĝera periodo; subita kaj tre malbona ŝanĝiĝo en situacio.
  • malneto: unua provo pri verkata teksto, ankoraŭ ne korektita kaj perfektigita.
  • preteksto: ŝajna kialo por ne fari ion, proponita por kaŝi la veran kialon.
  • puŝ-levo: korpa ekzerco, laŭ kiu oni levas la supran parton de la korpo puŝante per la brakoj.

2131053321_Pulevopx..jpg.7a8c9f86511084579af091d9312a91ed.jpg

  • sekreto: kaŝita informo, kiun malmultaj homoj scias.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • ŝanceliĝi: moviĝi necerte kun danĝero fali; agi laŭ nedecidema maniero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.