Salti al enhavo

Kiom da kontinentoj estas?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.

Kiam mi estis infano mi lernis, ke estas kvin kontinentoj: Eŭropo, Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. Mi pensas, ke verŝajne ĉiuj homoj de mia aĝo (almenaŭ en Eŭropo) lernis tion. 

Kiam mi devis verki klarigon pri la vorto kontinento por uea.facila mi nature skribis: La nomo de la kvin kontinentoj estas Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo. Mi estis surprizita, kiam Jean-Claude Roy, kiu provlegis la tekston, atentigis min, ke la kvina kontinento ne estas Aŭstralio, sed Oceanio. Fakte, mi ĉiam iom nebule pensis, ke krom Aŭstralio ekzistas Novzelando, sed mi sen aparta pensado pri la afero akceptis tiujn tradiciajn kvin nomojn.

Antaŭ multaj monatoj mi demandis en Fejsbuko, kion la homoj opinias pri tio, kaj ricevis la plej diversajn respondojn. Finfine mi konkludis, ke ne ekzistas konsento, kio konsistigas kontinenton, kiuj estas iliaj nomoj, aŭ eĉ kiom da kontinentoj ekzistas. Laŭ iuj homoj la kontinentoj estas sep, laŭ aliaj kvin aŭ ses. Tiuj malsamaj opinioj estas sekvo de geografiaj, sociaj kaj kulturaj faktoroj. Ĉiuokaze, la celo de la difinoj en uea.facila ne estas doni plenan enciklopedian klarigon pri la signifo de iu vorto, sed nur mallonge kaj per simplaj vortoj (kiuj mem devas troviĝi en la vortlisto) komprenigi al la legantoj ĝian signifon.

Jen mia nuna difino de la vorto kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj. Tio verŝajne ne kontentigos ĉiujn, sed espereble ĝi almenaŭ ne ofendos. Kaj certe neniu per tiu klarigo povus dubi, kio estas la signifo de la vorto kontinento.

Anna Löwenstein

  • Ŝati 6

Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de du romanoj en Esperanto. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.


  • enciklopedio: verko, kiel ekzemple Vikipedio, kiu enhavas en mallonga formo ĉion konatan pri unu aŭ pri ĉiuj fakoj de la homa scio.

1835445236_Enciklopediopxb..jpg.191faf8436796d6546ae2631034fed37.jpg

  • faktoro: unu el la kaŭzoj, kiuj kontribuas al difinita rezulto.
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • geografio: scienco pri nia Tero, pri ĝia aspekto kaj pri ĝiaj regionoj kaj landoj.
  • konkludi: aŭskultinte la faktojn kaj opinion pri iu demando, decidi pri la ĝusta respondo.
  • ofendi: malĝentile esprimi sian opinion en maniero, kiu malrespektas la sentojn de alia homo.
  • prov-legi: legi tekston por kontroli, ĉu ĝi estas en ordo.
  • surprizi: mirigi per subita kaj neatendita okazaĵo.
  • ver-ŝajne: tio ŝajnas esti vera, sed oni ne povas esti certa pri tio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kiel instruisto pri geografio mi devas aldoni mian vidpunkton. En la mondo estas kvar, ses aŭ sep kontinentoj kaj neniam kvin. Kvar kontinentoj? Esence kontinento estas sufiĉe granda insulo. Tiel ni havas en la mondo kvar kontinentojn: Amerikon, Aŭstralion, Antarkton kaj Eŭrop-Azio-Afrikon (Grenlando ne estas sufiĉe granda. Ses kontinentoj? Ĉar Eŭrop-Azio-Afriko estas tre malsimila kontinento oni decidis dividi ĝin je tri partoj: Eŭropo, Azio kaj Afriko. Tiel ni nun havas ses kontinentoj. Kaj ĉi tiun dividon ankaŭ mi instruas en lernejo. Sep kontinentoj? Precipe en Ameriko ili ŝatas dividi Amerikon je Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko kaj tiel estas nun sep kontinentoj. Tiu divido estas ofta en Ameriko kaj iom post iom estas ĉiam pli ofta ankaŭ en Eŭropo. Mi ne konsentas je tiu divido ĉar mi opinias ke la malsimilecoj ne estas tiom grandaj por dividi Amerikon je du partoj. Rilato al Oceanio. En Eŭropo aŭ almenaŭ en Slovenujo kie mi instruas ĉiuj parolas nur pri Aŭstralio kiel kontinento. Ni aldonas ke la kontinento estas Aŭstralio kaj Oceanio (mallongite nur Aŭstralio). Oceanio laŭtiu divido konsistas el Mikronezio, Melanezio kaj Polinezio. Mi opinias ke nomi la kontinenton Oceanio anstataŭ Aŭstralio estas pli taŭga ol tiel kiel ni faras nun sed kiel mi diris nomi la kontinenton Oceanio estas almenaŭ en Slovenujo ege malofta.

86_1 oceani in celine.jpg

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Ege interesa temo, @Anna Sendube la artikolo starigos grandan diskuton.... 🙂 Mi memoras la diskuton en Fejsbuko, kiun vi mencias. Multaj homoj donis sian opinion. Jen, laŭ mia memoro, la ĉefaj konkludoj de la fejsbuka debato: 

Kontinento: geografia koncepto kiu priskribas grandajn termasojn, kiujn la maro (oceanoj) tute aŭ preskaŭ tute ĉirkaŭas.
Laŭ tiu difino, estas kvin kontinentoj: Ameriko, Antarkto, Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio (ses, se vi konsideras Nordamerikon kaj Sudamerikon kiel apartajn kontinentojn).

Mondparto: politika aŭ histoira koncepto kiu priskribas partojn de la mondo historie kaj kulture distingeblaj kaj samtempe montrantaj similecon en sia interno.
Laŭ tiu difino, estas sep mondpartoj: Nordameriko, Sudameriko, Antarkto, Afriko, Eŭropo, Azio, kaj Oceanio.

Eĉ la difino en PIV ne multe helpas nin kalkuli kiom da kontinentoj ekzistas, aŭ trovi akordon pri iliaj nomoj, sed  ĝi donas sufiĉe klaran difinon. PIV: "kontinento. Ĉiu el la grandaj dividaĵoj de la tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia, k kiun oni povas trapasi, ne transirante maron". Laŭ tiu difino, Eŭropo kaj Azio ne estas kontinentoj, sed du partoj de la sama kontinento".

Kiel mi diris: interesa temo!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Interesega temo sed pri ĝi eĉ geografoj ne interkonsentas 🙂

Mi kiel instruisto de Geografio studis plurajn konceptojn pri "kontinento" sed ili dependas de la loĝlando kaj eduksistemo. Mialande oficiale oni instruas en Regiona geografio la jenaj kontinentoj: Aŭstralio kaj Oceanio, Eŭrazio, Ameriko, Afriko kaj Antarkto. Sed en aliaj landoj oni povas trovi: Nordameriko, Centrameriko kaj Karibio, Sudameriko, Eŭropo, Azio, Afriko (eĉ Afrik-eŭrazio), Aŭstralio kaj Oceanio (foje dividita: Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio), Antarkto... Mia lande eĉ estas konata neoficiala dividzono "Nia Ameriko", kiu konsistas en ĉiuj landoj sub la "Rivero Bravo" en Meksiko (ĉefe pro lingva aŭ kulturaj trajtoj). La afero simple dependas de la eduka sistemo.

Krome ankaŭ aldonendas en geologio prakontinentoj la plej konata estas Pangeo, sed ja estas multaj laŭ la evoluo de la tera planedo (Laŭrazio, Gondvano,...) (vidu Historiajn kontinentojn).

Pri la koncepto mem foje krom ĉirkaŭita de maro oni ankaŭ atentas ĉu estas loĝantoj (homoj) aŭ ĉu influas artefaritaj dividkanaloj (Panama kanalo, Sueza Kanalo,...), divido laŭ lingvoj, kulturoj ks. (Homa geografio)...

Malofte oni ankaŭ parolas pri subkontinentoj: Madagaskaro, Hinda subkontinento, Araba duoninsulo, Groenlando...

Eĉ oni parolas pri eblaj estontaj kontinentoj ĉar Tero evoluas!

En la delegita reto de UEA estas giganta kvanto da geografoj sed nekredeble neniu UEA organizo!!!

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 13/01/2020 at 18:43, JabieroKubo diris:

En la delegita reto de UEA estas giganta kvanto da geografoj sed nekredeble neniu UEA organizo!!!

Ne atendu aliajn, sed fondu ĝin mem!  Ĉu vi ne volas fondi la Asocion de Esperantistaj Geografoj?

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

En Francujo, diri, ke Auxstralio estas kontinento estas tre malbone taksata. Lerneje, iu lernanto, kiu dirus, ke Auxstralio estas kontinento eĉ havus pro tio malbonan noton!

 

Estas interesa ekkoni la kulturajn malsamecojn inter landoj.

Redaktite de Zam-ideano
  • Ŝati 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 14 horoj, Zam-ideano diris:

En Francujo, diri, ke Auxstralio estas kontinento estas tre malbone taksata. Lerneje, iu lernanto, kiu dirus, ke Auxstralio estas kontinento eĉ havus pro tio malbonan noton!

 

Estas interesa ekkoni la kulturajn malsamecojn inter landoj.

Dankon pro la kontribuo al la diskuto, @Zam-ideano. Ni sciis, ke tiu artikolo starigos grandan, interesan, debaton. Vi certe pravas pri tio, ke en Francujo kaj en la franca lingvo oni ne povus diri ke Aŭstralio estas kontinento. Same, en pluraj eŭropaj landoj, kiel ekz. en Italujo kaj en la itala lingvo. Tie, Aŭstralio ne povus esti 'kontinento' ĉar ĝi estas lando, kiu ja estas parto de kontinento, kiu nomiĝas 'Oceanio'. Memoru, tamen, ke la diskuto temas pri la difino de tiuj termasoj en Esperanto, kaj ne en la naciaj lingvoj.. La nacia lingvoj kaj eduk-sistemoj certe montras malsimilecojn kiam ili difinas la nomojn de la kontinentoj. En Esperanto, laŭ la oficiala difino de la Plena Ilustrita Vortaro, Aŭstralio certe povas esti 'kontinento' sed tiu difino de kontinento ne estas la sama difino de 'continent' en la franca.

En la naciaj lingvoj la vorto estas iomete nedifinita, ambigua, t.e. ĝi difinas kaj geografian kaj politikan estaĵon.  Pro tio, estus utile en Esperanto ne fari tion, ne havi unu ambiguan vorton por du malsamaj ideoj, kaj anstataŭ havi du vortojn, kiel kontinenton kaj mondparton.

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 17 horoj, Zam-ideano diris:

Mi persone opinias, ke geografiisto pli tauxgas ol geografo.

Kara Zam-ideano,

Mi konsentas kun vi, kaj mem preferus uzi la vorton "geografiisto". Aliflanke la vorto "geografo" estis oficialigita de la Akademio (per la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). Tial mi decidis tamen rezigni pri mia persona prefero, almenaŭ por uzo en uea.facila.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 2020-1-20 at 17:18, Anna diris:

Kara Zam-ideano,

Mi konsentas kun vi, kaj mem preferus uzi la vorton "geografiisto". Aliflanke la vorto "geografo" estis oficialigita de la Akademio (per la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro). Tial mi decidis tamen rezigni pri mia persona prefero, almenaŭ por uzo en uea.facila.

+1 (mi aliĝas al la opinio!) pli facilas kompreni geografiisto!!!! 🙂

Ligo al komento
share_externally

Certe la vorto "geografisto" estus pli facile prononcebla ol "geografiisto" kun duobla i. Sed tio ne havus sencon. "Geografio" estas la nomo de la scienco. La radiko estas "geografi-", kaj al tio oni aldonas "-isto". "Geografo" laŭ PIV estas la nomo de la sciencisto, kiu okupiĝas pri geografio, kun la radiko "geograf-". Se vi volas uzi la radikon "geograf-" tio jam rilatas al la homo, ne al la scienco, do ne necesas aldoni al ĝi la finaĵon -isto.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.