Salti al enhavo

Foto: Ariel Palmer

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

Ĉu vi iam demandis vin, kiel eblas plej efike lerni Esperanton? Mia respondo estas simpla: iru al Esperanto-renkontiĝo aŭ simila evento!

Mia nivelo de Esperanto tre multe kreskis, kiam mi partoprenis mian unuan renkontiĝon. Tio okazis en Francio, en la kastelo Greziljono. Esperantistoj posedas tiun kastelon, kaj organizas tie Esperantajn aranĝojn. Mi multege ŝatis la bibliotekon, kie oni trovas plurajn centojn da Esperanto-libroj.

Sed mi ne volas paroli al vi nur pri la kastelo Greziljono, ĉar vi verŝajne ne loĝas en Eŭropo! Tio ne gravas, ĉar Esperantaj eventoj ne okazas nur en Eŭropo, feliĉe!

Unu el la plej bonaj iloj por serĉi kaj trovi eventojn, estas la retejo eventaservo.org.

Multaj specoj de eventoj ekzistas. Unue, estas la lokaj eventoj. Ili ĝenerale okazas regule, ekzemple ĉiumonate.

Due, kursoj kun instruistoj. Foje necesas pagi, foje ne. Iri al kursoj estas tre bona maniero lerni la lingvon, sed ne ĉiuj ŝatas fari tion. Mi persone plej ŝatas lerni lingvojn en kunteksto, do per libroj kaj filmoj, aŭ per parolado kun amikoj dum renkontiĝoj.

Trie, estas naciaj renkontiĝoj, kiuj kutime okazas ĉiujare. Kaj kvare, estas internaciaj renkontiĝoj, kiuj foje okazas ĉiujare, foje malpli ofte. Kelkaj eventoj celas ĉefe gejunulojn, dum aliaj estas por familioj, aŭ por homoj de ĉiuj aĝoj. Aliaj havas apartan temon, ekzemple sciencon aŭ muzikon.

La plej granda renkontiĝo de Esperanto-parolantoj estas la Universala Kongreso (UK). Fine de julio 2025, ĝi okazos en Burno, Ĉeĥio. Kutime partoprenas 1000 ĝis 2000 homoj, foje pli.

La plej granda renkontiĝo por junaj esperantistoj estas la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Kutime partoprenas 200 ĝis 400 junuloj. En 2025, ĝi okazos en aŭgusto en Cisarua, Indonezio. Tio estas la unua fojo, ke IJK okazas en tiu lando. Jen unika ŝanco por tiuj, kiuj loĝas en Azio!

Mi volas kuraĝigi ĉiujn legantojn de uea.facila informiĝi pri la venontaj eventoj, ĉar inter tiuj aranĝoj certe estas kelkaj, kiuj povus interesi vin! Mi mem aktivas en la organiza teamo de FESTO kiel komunikisto. En aŭgusto 2025 tiu evento okazos en Francio kun koncertoj kaj muziko, do ĉefe por junuloj. Mi ankaŭ helpos anonci la eventon JES, kiu okazas jarfine. Fine de 2025 ĝi okazos en Germanio, kaj daŭros ĝis la komenco de 2026. Ĝi estas la plej bela maniero por festi la Novan Jaron kun amikoj!

Se vi neniam partoprenis Esperanto-eventon, mi esperas, ke inter tiuj multaj proponoj vi trovos ion, kio interesos vin!

Lulu Testudo
 

  • Ŝati 8
  • Ami 3

Lulu Testudo estas juna, franca kaj plentempa esperantistino. Ŝi estas ĉefo de la vendejo Esperanto World (Esperantaj varoj por ĉiuj), en kiu oni povas aĉeti Esperanto-varojn. Ŝi ankaŭ kreas enhavon en aŭ pri Esperanto por la sociaj retejoj, kaj ŝi helpas kiel komunikisto por eventoj kiel JES kaj FESTO.


  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo. 
  • kastelo: granda konstruaĵo defendebla kontraŭ atakoj per altaj, dikaj muroj; granda konstruaĵo, kie loĝas reĝo aŭ alia grava persono. 

Kastelowkp..thumb.jpg.43d2ce6b80322d898a754ac833193909.jpg

Foto: Wikipedia / WyrdLight.com CC BY-SA 3.0

  • koncerto: muzika prezento.

Koncertopx..jpg.c47ff1d6d3e4248c09e94346f49c9c43.jpg

  • kun-teksto: la ĉirkaŭa teksto; la ĉirkaŭa situacio. 
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado. 
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon. 

Teamo-vkpd..thumb.jpg.e947e3ac5f9cfb4c3ecbb08971d2b26b.jpg

Foto: Vikipedio / SO Jinsu CC BY-SA 4.0

  • unika: sola de sia speco, unu-nura; ne havanta alian egalan aŭ similan. 
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ĝis

Afiŝite

Tre klara kaj bonprononca parolado

  • Ŝati 1
Sl.

Afiŝite

Krom kursoj, ekzistas ankaŭ unuopaj rete atingeblaj instruistoj ĉe servoj kiel italki punkto com kaj aliaj. Via persona instruisto povas esti ne tre multekosta, sed tre efika helpanto en lernado de la internacia lingvo.

  • Ŝati 2


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.