Salti al enhavo

Islamo kaj Eŭropo: komuna, forgesita historio


Islama arkitekturo en Kordovo Foto: Wikipedia / Richard Mortel CC BY 2.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Islamo kaj Eŭropo: komuna, forgesita historio

Eŭropanoj fieras pri multaj aferoj, kiuj ŝajnas al ili pure eŭropaj. Kaj tamen pluraj el tiuj aferoj ne ekzistus sen la influo de la islama mondo.
 
La eŭropa Mez-epoko (kiu daŭris proksimume de la 8-a ĝis la 15-a jarcento) markis periodon de intelekta malprogreso en la okcidento. Tiam Hispanujo estis grandparte islama, kaj la hispana urbo Kordovo estis sendube la plej brila kultura centro de Eŭropo. Oni taksas, ke la biblioteko de Kordovo entenis 400 000 librojn, pli ol ĉiuj bibliotekoj en la cetero de Eŭropo kune. La islama mondo povis krei tiun grandegan bibliotekon, ĉar ĝi lernis la arton de paper-farado el Ĉinujo pli ol 400 jarojn pli frue ol la ne-islama Eŭropo.
 
Sen la scioj konservitaj en la islama Hispanujo, Eŭropo estus eble evoluinta malpli rapide dum la Renesanco. Tiuj scioj enhavis ne nur la heredaĵon de la grekoj kaj romanoj, sed ankaŭ sciencajn kaj kulturajn ideojn el Mez-oriento kaj Norda Afriko. Dum tiu periodo okazis gravaj malkovroj en la islama mondo. En suda Hispanujo la islama arkitekturo estas videbla ankoraŭ nun.

Universitatoj en la islama mondo estis centroj por scienca esplorado. Iliaj sciencistoj faris gravajn kontribuojn al ĉiu ebla kampo: de medicino, astronomio kaj matematiko ĝis juro kaj agrikulturo. Ekzemple, Nikolao Koperniko (1473-1543) deklaris ke la Suno, ne la Tero, troviĝas en la centro de nia sunsistemo. Tiu ideo parte baziĝis sur la matematikaj komprenoj de islamaj kleruloj kiel Al-Tusi kaj Ibn al-Shatir.

La moderna filozofio multon ŝuldas al la islamaj kleruloj. Ili ne nur tradukis la verkojn de grekaj kaj romanaj filozofoj, kiuj tiam estis ankoraŭ troveblaj, sed ankaŭ tekstojn de ĉinaj kaj arabaj pensuloj. Tiel novaj filozofiaj ideoj eniris poste en Eŭropon.

Krom siaj intelektaj kontribuoj, la islama mondo grave influis la socian kaj religian vivon de Eŭropo. En periodo kiam la islama mondo ofte estis sufiĉe malfermita kaj tolerema, anoj de aliaj religioj (judoj kaj kristanoj) rajtis plu praktiki siajn kredojn.

Nuntempe, tia toleremo estas foje malfacile trovebla ĉe ambaŭ flankoj. Sed estas certe, ke Islamo ne estas religio enportita de enmigrintoj nur ekde la dudeka jarcento. Ĉu ni ne pripensu tion pli ofte? Precipe nun, kiam Islamo foje estas vidata kiel “malamiko de la Okcidento” en la dividita Eŭropo. 

Jessie Cecilia
 

  • Ŝati 5
  • Dankon 1

Jessie Cecilia (1977) estas nederlandano, kiu laboras kiel verkisto por neprofitcelaj organizaĵoj. En sia libertempo ŝi ŝatas legi librojn kaj lerni fremdajn lingvojn. En majo 2022 ŝi eklernis Esperanton. Sekvu Jessie Cecilia per Tvitero (@Cecilialanguage) aŭ Instagramo (@cecilia_language).


  • agrikulturo: prizorgado de la tero por kreskigi manĝaĵojn kaj bestojn.

Agrikulturopx.jpg.8a571c4328d549b1fde4f743aa7e6490.jpg

  • arkitekturo: la arto kaj scienco pri planado kaj farado de konstruaĵoj; la apartaj formo kaj aspekto de iu konstruaĵo. 

Arkitekturopbl.thumb.jpeg.825ddb8f1ae47a5025d657600a634d6f.jpeg

  • astronomio: scienco pri la steloj kaj aliaj ĉielaj objektoj.

Astronomiopx..png.39ac3d0a36eb1f48db18fdd17e467051.png

  • deklari: publike sciigi.
  • en-migrinto: homo, kiu alvenis en fremda lando, kun la celo ekloĝi kaj restadi tie.
  • epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
  • fieri: esti kontenta pri siaj propraj meritoj kaj faroj; opinii ke oni mem estas plene merita.
  • filozofio: la studo de ĝeneralaj kaj bazaj demandoj, ekzemple rilate al ekzistado, scioj, valoroj, menso kaj lingvo; filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj ricevis de siaj antaŭuloj, aŭ trans-donas al siaj poste-uloj.
  • influo: efiko al iu aŭ io.
  • intelekta: rilata al la kapablo pensi, imagi, kompreni, kaj rimarki rilatojn inter aferoj.
  • islamo: vaste praktikata religio fondita de Mahometo en Arabujo kaj bazita sur sankta libro, la Korano.
  • juro: la aro da reguloj kaj leĝoj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de homo aŭ de organizaĵoj.
  • klerulo: homo kun multaj scioj pro vasta legado kaj bona kompreno pri kulturaj aferoj.
  • malkovro: ekscio, ekkono aŭ ekkompreno pri afero, kiun oni antaŭe ne sciis. 
  • matematiko: scienco pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj.
  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • Renesanco: “La renaskiĝo”, brila periodo de la eŭropa historio dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiam la socioj kaj pensomanieroj moderniĝis.
  • ŝuldi: havi la devon esti danka al iu aŭ io pro farita servo.
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • tolerema: akceptema al opinioj, kredoj aŭ agmanieroj de aliaj homoj aŭ popoloj, eĉ se oni mem ne konsentas pri ili.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Lonek

Afiŝite

Tre interesa artikolo.

  • Ŝati 1
Zhangwei

Afiŝite

Por la oportuna legado de la legantoj, ĉu la redaktistoj povas ankaŭ enkonduki la personojn menciitajn en la artikolo en la vortlisto, ekzemple: Al-Tusi kaj Ibn al-Shatir kaj Nikolao Koperniko (1473-1543), kaj en la venontaj artikoloj.

Anna

Afiŝite

Pri Ibn al-Shatir aŭ al-Ŝatir estas artikolo en la Esperanta Vikipedio. Pro via komento mi ĵus aldonis ligilon ĉe lia nomo en la supra artikolo. Pri Al-Tusi ne estas artikolo en Esperanto, sed mi trovas en la anglalingva Vikipedio, ke vivis pluraj islamaj kleruloj kun tiu nomo. Supozeble temis pri Sharaf al-Din al-Tusi, matematikisto kaj astronomiisto, kiu vivis en la 12-a jarcento. Pri Koperniko estas ligilo al la artikolo pri li en la Esperanta Vikipedio. Sed vi pravas, ke li povus esti la temo de interesa artikolo por uea.facila. Mi serĉos aŭtoron.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.