
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.
Neŭtraleco estas ruĝa fadeno, kiu trakuras la tutan historion de la Esperanto-movado. Oni trovas ĝin en la Esperanta himno La espero: "sur neŭtrala lingva fundamento". Oni ankaŭ trovas ĝin en multaj el la kongresaj paroladoj de Zamenhof.
Dum la 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo, Zamenhof longe parolis pri neŭtraleco. Li diris:
"Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. ... ĉe ni la neŭtraleco... estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj... aŭ pri aferoj speciale religiaj... ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ... devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj..."
Aliflanke la historio de la movado estas plena je akuzoj inter esperantistoj pri rompo de neŭtraleco. Tio komenciĝis en la tempo de la Unua Mondmilito, kiam oni uzis Esperanton por defendi la starpunktojn de la militantaj registaroj. Kaj la samo ripetiĝis dum la intermilita periodo. Ne necesas paroli pri la tempoj de la Malvarma Milito aŭ pri la milito en Vjetnamujo, kiam japana esperantisto tute malneŭtrale bruligis sin apoge al unu el la du flankoj.
Laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la vorto "neŭtrala" signifas: "Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito". Sed, pro la homa naturo, tio eblas nur pri aferoj, pri kiuj oni ne havas fortan opinion. Se la aferoj tuŝas pli profundajn valorojn, oni opinias, ke neŭtraleco estas perfido de homeco.
Tamen la statuto de Universala Esperanto-Asocio diras en la artikolo 5-a:
UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj.
Sed ni parolu nun pri la nuna internacia situacio kaj pri neŭtraleco rilate al ĝi. Laŭ mi ni vivas en epoko precize simila al tiu, pri kiu parolis Orwell en la romano 1984. Ekzistas tri potencoj: Usono, Rusujo kaj Ĉinujo, kiuj konkurencas inter si per ĉiuj rimedoj armeaj, politikaj, komercaj, por pligrandigi sian influon, kaj malhelpi la aliajn.
Esti neŭtrala en ĉi tiu situacio signifas, ke oni provu konstrui pontojn inter la tri potencoj kaj klopodi teni ilin en ekvilibro kaj en paco. Sed kiu pretas fari tion? Nun en ĉiuj flankoj oni pensas nur pri venĝo, detruo de la alia. Kiu en ĉi tiu momento memoras la vortojn de Zamenhof: "ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj ... devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj."?
Tre malmultaj laŭ mi, ankaŭ inter la esperantistoj. Estus bone paroli pri la nunaj militaj okazaĵoj kaj entute pri la internacia situacio, sed nur se oni pretas konstrui pontojn. Se la okazo estas uzata por detrui pontojn, tiam oni prefere silentu.
Renato Corsetti
-
1
-
2
-
1
- akuzo: anonco, ke iu kulpas pri io.
- apoge: fortigante la pozicion de homo, popolo, asocio, politiko aŭ simile.
- armeo: la tuta militistaro de ŝtato.
- ekvilibro: stato de korpo, kiu restas senmova, kiam ĝi estas altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj; ne falanta al unu aŭ la alia flanko, sed restanta egale inter la du; ĝusta aŭ egala atento al pluraj aferoj.
- epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
- escepto: afero kalkulata aparte, kiun oni ne prenas en konsideron.
- esenco: la ĉefa, plej baza kaj grava eco de io.
- fundamento: la bazo de konstruaĵo; la plej necesa parto, kiu subtenas la ceteron.
- gento: popolo sam-devena; aro da familioj devenantaj de la samaj prauloj.
- himno: kanto, en kiu oni esprimas respekton kaj amon al iu idealo, aŭ al Dio.
- ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
- influo: efiko al iu aŭ io.
- konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
- konkurenci: konkursi, precipe rilate al komercaj kaj ekonomiaj aferoj.
- ofendi: malĝentile esprimi sian opinion en maniero, kiu malrespektas la sentojn de alia homo.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
- perfido: malamika ago kontraŭ amiko, aŭ kontraŭ grupo aŭ ŝtato, al kiu oni mem apartenas.
- potenco: granda forto, kun la kapablo regi aliajn homojn aŭ objektojn kaj devigi ilin obei.
- raso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu apartigas ĝin de aliaj homgrupoj.
- registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
- standardo: flago, kiu prezentas ian idealon.
Foto: Wikipedia/Ziko CC BY-SA 3.0
- star-punkto: opinio.
- statuto: baza regularo de asocio.
- venĝo: sufero intence kaŭzata al alia(j) homo(j), por repagi suferon kaŭzitan de li/ŝi/ili.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.