Malnovaj konatoj renkontiĝas dum la UK en Aruŝo. Foto: John Huang
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
Kiam oni lernas Esperanton, oni ĉefe atentas ĝian facilecon. La prononco estas simpla, la gramatiko estas logika. La lingvo funkcias laŭ regula sistemo. Post mallonga lernado eblas ekparoli kaj ekskribi en la internacia lingvo.
Sed bona kono kaj ĝusta uzo de facila lingvo ne garantias efikan komunikadon. Por sukcesa interkompreniĝo oni bezonas pli ol bonan lingvokonon. La kultura aspekto ludas gravan rolon en lingvo.
Esperantistoj venas de malsamaj kulturoj. Ĉiu kulturo havas siajn apartajn ideojn, valorojn kaj normojn. Ili estas la gvidiloj por la pensado kaj agado de homo.
Tiu aro de ideoj, valoroj kaj normoj tre influas la komunikadon. Homoj ofte konscias pri tio nur kiam ili renkontas aliajn kulturojn. Tiu manko de konscio povas konduki al problemoj de interkompreniĝo, ankaŭ en Esperanto. Komuna lingvo ne sufiĉas por eviti miskomprenojn, kiuj estas la sekvo de malsamaj kulturoj. Pro kulturaj diferencoj, tiu, kiu aŭskultas paroladon aŭ ricevas mesaĝon, povas miskompreni la celon de la alia homo.
La neŭtraleco de la lingvo povas eĉ pligrandigi la problemon, ĉar neniu kulturo superregas en Esperantujo. Kie ekzistas unu granda, superrega kulturo, ĉiuj konas ties normojn kaj valorojn, eĉ se ili ne konsentas pri ili. Aliflanke, se ekzistas multaj egal-rangaj sed malpli konataj kulturoj, miskomprenoj pli facile povas okazi pro manko de unu komuna normo.
Ni ne scias, ĉu Zamenhof jam pensis pri eblaj problemoj de interkultura komunikado en Esperanto, kiam li kreis la lingvon. Krome, en la komenco la Esperanto-komunumo estis nur en Eŭropo. Tie la kulturoj estas pli proksimaj unu al la alia. Pro la tutmondiĝo de la Esperanto-movado komenciĝis la vera defio. Ĉu esperantistoj de malsamaj kontinentoj povas efike komuniki?
La unua kontribuo rilate al tiu problemo estis la verko Interpopola konduto (1935). En tiu libro, Edmond Privat (1889-1962) prezentis psikologian studon de internaciaj problemoj. Li estis inter la unuaj homoj, kiuj verkis pri la internacia komunikado en la Esperanto-komunumo. Pro sia sperto li skribis pri temoj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ aktualas. Sed li faris multe pli: li ankaŭ okupiĝis pri popol-klerigado. Li jam tiam bone komprenis la gravecon de tia agado.
Lian laboron ni daŭrigas ankoraŭ nun. Dum ĉiu Universala Kongreso de UEA ni organizas tagon kun la nomo “Kleriga lundo”, kun la celo instrui kaj trejni la esperantistojn. Tio okazas ankaŭ per seminarioj kaj trejnadoj en Esperanto-renkontiĝoj.
Multaj personoj entuziasme sekvas tiajn kursojn kaj entuziasme kunlaboras. Ĉiuj povas vere kontribui, ĉar ĉiuj ja havas diversajn spertojn. Tiumaniere Esperanto povas agi kiel ponto inter kulturoj.
Kristin Tytgat
- 3
- 3
Kristin Tytgat estas belga esperantistino, kiu ofte dum kongresoj gvidas paroligan kurson por plibonigi la lingvonivelon de la homoj kaj por stimuli la sociajn kontaktojn inter ili.
- aktuali: esti tre nuntempa; temi pri la plej nuntempaj evoluoj.
- defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn; malfacilaĵo, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
- entuziasme: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
- Esperantujo: la Esperanta mondo.
- eviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti.
- garantii: certigi, ke io okazos.
- influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
- klerigi: profundigi la sciojn kaj juĝ-kapablon per instruado bazita sur vasta legado.
- komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
- konduto: maniero agi en siaj rilatoj kun aliaj homoj aŭ kun la mondo ĝenerale.
- konscii: havi klaran scion pri la propraj agoj kaj spertoj; havi tre klarajn scion kaj komprenon pri iu situacio.
- kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero.
- kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro.
- logika: tia, ke unu afero sekvas nature de alia.
- normo: ordinara, regula, normala kutimo aŭ situacio.
- prononco: elparolo; aparta maniero diri sonojn por formi vortojn.
- psikologia: rilata al la scienco pri la homa menso.
- rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
- seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
- trejni: instrui kaj ekzerci por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
- UEA: Universala Esperanto-Asocio.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.