Salti al enhavo

Esperanta trompisto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

La artikolo Esperanta trompisto unue aperis en la ĉina blogo Verda Reto. Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.

Kiam esperantistoj propagandas Esperanton al la publiko, ili diras: ‘La gramatiko de Esperanto estas tre simpla, kaj la vortoj de Esperanto estas malmultaj; lerninte la vortojn rapida, diligenta, nova, oni povas facile formi la vortojn malrapida, maldiligenta, malnova, laŭ la Esperanta vortofara metodo.’

‘Kiel scienca estas la lingvo Esperanto!’ admiras Esperanton ne-esperantistoj en sia koro.

Ne-esperantistoj kredas la vortojn de esperantistoj, kaj eklernas tiun “sciencan” lingvon. Post kelka tempo tamen, la instruisto ŝanĝas sian konsilon: ‘Malrapida, maldiligenta, malnova estas tro longaj, do ni ne plu uzu tiujn vortojn. Ni uzu anstataŭe la pli mallongajn formojn lanta, pigra, olda.’

‘Esperanta trompisto!’ insultas la lernanto en sia koro. 'Ili varbas lernantojn al Esperanto kiel oni fiŝ-hokas.'

image.png.b46b1967668e9c58d68e790ece479a67.png

Kial vi skribas pigra anstataŭ maldiligenta? Ĉu vi estas tiel lana? En la ĉina lingvo, lan signifas maldiligenta. Do, ankaŭ ni enkonduku laŭplaĉe novajn vortojn en Esperanton! Vi pigras, ni lanas, kaj Esperanto pereos!

Ne miskomprenu min! Mi ne intencas enkonduki novajn vortojn el la ĉina lingvo, nek volas akcepti ne-necesajn novajn vortojn el eŭropaj lingvoj. Ĉar la tro multaj vortoj malfaciligas Esperanton, tiel malhelpante ĝian disvastigon.

Jam pasis pli ol 100 jaroj post kiam Esperanto aperis en nia mondo. Dume aperis multaj novaj aferoj, kiujn Esperanto devas priskribi per novaj vortoj. Sed Esperanto havas sian apartaĵon: nome, ĝi povas krei novajn vortojn uzante la malnovajn radikojn, kiujn oni jam konas. Se oni enkondukas vortojn rekte el eŭropaj lingvoj, nur simple aldonante Esperantajn finaĵojn, eŭropanoj rekonas tiujn novajn vortojn sen lernado, sed aliaj homoj devas lerni ilin. Tio malfaciligas Esperanton kaj for-timigas ne-eŭropajn lernantojn.

Fakte, nun en Ĉinio estas ĉiam malpli da lernantoj kaj parolantoj de Esperanto. Unu el la kialoj estas la malfaciliĝo, kaŭzata de la plimultiĝado de la Esperantaj novaj vortoj rekte enirantaj el eŭropaj lingvoj. Mi taksas, ke bonaj parolantoj de Esperanto estas malpli ol 1000 homoj en Ĉinio. Sed kiam mi parolis pri tio kun Esperanta veterano, li respondis al mi, ke estas nur ĉirkaŭ 100 bonaj parolantoj en Ĉinio. Tio fakte estas ignorebla nombro, kompare kun 1406 milionoj da ĉinoj!

Esperanto ne estu nur komuna lingvo de eŭropanoj, sed internacia lingvo por la tuta homaro! Eŭropanoj jam ĝuas multajn privilegiojn kompare kun parolantoj de aliaj lingvoj. Por helpi la disvastigon de la lingvo, ili devas sekvi la Fundamenton de Esperanto, kaj pripensi la malfacilaĵon de ne-eŭropanoj en la lernado. Se Esperanto estas nur ludilo de eŭropanoj, ĝi disvolviĝos ne-eviteble al malgranda dialekto de Eŭropo!

Solis (Liu Xiaozhe)

  • Ŝati 3
  • Ami 2

Solis estas ĉina esperantisto, fondinto kaj administranto de ĉina Esperanta retejo Verda Reto, kaj aŭtoro de Konciza Fundamenta Kurso de Esperanto por Ĉinoj.


  • admiri: opinii, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela. 
  • dialekto: aparta formo de lingvo uzata en iu regiono, aŭ en aparta socia grupo.
  • diligenta: tre laborema, konstante kaj zorge laboranta. 
  • fundamento: la bazo de konstruaĵo; la plej necesa parto, kiu subtenas la ceteron; la Fundamento: la plej baza libro pri Esperanto, kiu aperis en 1905. 
  • hoko: metalpeco kun aparta formo, kiun oni uzas por pendigi aŭ por altiri objektojn, aŭ por kapti fiŝojn.

1949095456_Hokopx..png.2256f88e6b6dc2b16c218ed6684e9187.png

  • ignori: ne atenti.
  • insulti: esprimi malafablan opinion pri iu homo, parolante rekte al tiu homo en malĝentila maniero.
  • ne-eviteble: tiel, ke oni nepre devas renkonti ĝin.
  • perei: perdi la vivon pro iu malfeliĉa okazo; ĉesi ekzisti, nuliĝi, neniiĝi.
  • privilegio: aparta rajto aŭ aparte bona situacio, kiu estas pli bona ol tiu, kiun aliaj homoj normale ricevas.
  • propagandi: aktive labori por disvastigi ideon, ekzemple politikan opinion aŭ idealon kiel Esperanto.
  • rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue.
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • trompi: intence konvinki iun kredi malveraĵon, erarigi.
  • varbi: konvinki homon membriĝi en grupo aŭ movado.
  • veterano: maljunulo, kiu de multegaj jaroj praktikas sian profesion aŭ alian okupon, ekzemple Esperanton.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

         Absolute gxuste! Esperanto estas logika lingvo, kaj vortojn en gxi oni povas kostrui tute logike, uzante sian cerbon. Sed, multaj euxropanoj tute ne volas uzi sian cerbon, ili simple pigras kaj anstataux strecxi sian intelekton kaj konstrui novan vorton, ili arogante prenas gxin el sia propra lingvo kaj altrudas al aliuj. Kaj sxajne, tiu intelekta pigreco pli kaj pli dominas en la lingvo. 

      Sed de alia flanko, la aserto, ke en Cxinio trovigxas ne pli ol 100 bone PAROLANTOJ en Esperanto personoj estas vera; sed ne pro euxropeeco de Eo. La kialo estas en antikva cxina kulturo, kiam oni konsideris "sagxulo", "alfabeta homo" tiun, kiu scipovis legi kaj skribi; kaj instruante fremdajn lingvojn oni instruis LEGI kaj SKRIBI, sed tute ne paroli: ja parolu oni en bazaro, sed sagxulo legas, skribas kaj korespondas. Mi scias, ke en Cxinio estas multaj miloj da e-istoj, kiuj bonege posedas la lingvon skriban, sed paroli...  Vere, flue parolas eble cx. 100. Sed tio ne estas honte. Estas simple specifa trajto de kelkmiljara cxina kulturo.

Ligo al komento
share_externally

Tamen via komento ne mankas! Mi vidas ĝin senprobleme, kaj laŭ la indiko, ĝi estis afiŝita antaŭ 14 horoj.

Ligo al komento
share_externally

Sed, Sakuntala, vi konsentas kun la verkinto, kaj tamen vi mem uzas ĝuste tiun vorton "pigra" (pli precize: "pigri" kaj "pigreco") pri kiu li aparte protestas en sia artikolo!

Ligo al komento
share_externally

Nu, por mi "pigra" ne plene koincidas kun "maldiligenta": ja eble oni ne emas labori diligente, sed iel-tiel laboras; sed pigra tute ne volas labori!

Ligo al komento
share_externally

Ekzistas pluraj alternativoj, ekzemple "mallaborema", "malagema", "malvigla", "nepenema", "senenergia", "nemoviĝema", "senzorga", "indiferenta", "nenifarema" ktp.

Ligo al komento
share_externally

"Mi ne intencas enkonduki novajn vortojn el la ĉina"

Do, kial plendi ke Esperanto estus "tro eúropa"?  Kiel ni faru ĝin malpli eúropa, se la neeúropanoj ne kuraĝas enkonduki novajn vortojn por aferoj ne jam bone esprimeblaj per la jama vortstoko? Kiumaniere Esperanto konkurencu al la grandaj lingvoj se mankas al ĝi vortoj por ĉiutagaj aferoj?  Tiuj kiuj emas diskuti novajn vortojn bonvenas je https://groups.io/g/neologismoj

  • Malŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.