Salti al enhavo

Mia deziro por 2020


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Jean-Claude Roy.

En 2019, la Nobel-premio pri ekonomio estis aljuĝita al Esther Duflo, Abhijit Banerjee kaj Michael Kremer. Ilia laboro temas pri “malpliigo de malriĉeco” kaj la graveco de edukado tiurilate. Ilia konstato estas grava: helpi la idojn de la plej malriĉaj homoj per trafa eduk-sistemo kaj taŭgaj eduk-programoj estas grava paŝo por eliri el la sak-strato de malriĉeco.

Kiun celon elekti por UEA dum la 20-aj jaroj de nia moderna jarcento? Mia-opinie ni elektu la celon edukado. Do, ni celu enkonduki Esperanton en la eduk-sistemojn ĉie en la mondo kie eblas, kaj iom post iom ni disvastigu la unuajn sukcesojn en aliaj landoj.

Kial ni faru tion nun? Ĉar la tempo estas ĝusta! La premo de la angla lingvo estas tre forta, kaj eble post kelkaj jaroj, tiu lingvo definitive fariĝos la lingvo tutmonda. Tiel Esperanto definitive perdos la ŝancon ludi sian gravan rolon cele al hom-ama kaj paciga edukado. Ni ne forgesu, ke Esperanto estis kreita kun la intenco kontribui al monda paco. Pac-politiko estas tre necesa en nia mondo, kie ekzistas granda danĝero de tutmonda milito.

Kiel sukcesi? Kompreneble tio estos malfacila. Se la afero estus facila, ĝi estus jam farita. Ekzistas jam sukcesaj agadoj en diversaj landoj, sed ne sufiĉaj, kaj niaj nuntempaj agadoj estas tro disaj, kaj ne ebligas al ni koncentri niajn fortojn. Nuntempe, en 2020, por allogi la junulojn kaj ties gepatrojn, nepras krei interesajn instru-materialojn, kiel ekzemple filmojn kaj komputilajn ludojn, per kiuj eblus lerni la lingvon kaj samtempe amuziĝi. Miaopinie, instrui per malmodernaj materialoj (ekzemple per libroj) ne taŭgas. Per pli modernaj materialoj la instruistoj pli facile interesos la junulojn, kaj la lernantoj estos mense malfermitaj por lerni pri la homamaj aspektoj de Esperanto. Kompreneble por labori pri la unuigo de la homaro (la ĉefa celo), necesos organizi internaciajn kontaktojn inter lernejoj.

Ĉu ni havas sufiĉajn hom-fortojn en nia movado por krei tiujn materialojn? Eble jes! Jam ekzistas multaj bonaj filmoj en Jutubo kaj bonaj komputilaj kaj telefonaj programoj, kiuj interesas la junulojn. Ekzistas Duolingo, kiu montriĝis efika. Tamen, mi ripetas, por eniri la edukad-sistemon, komputilaj ludoj ŝajnas al mi plej trafaj. Jam multaj instruistoj uzas tiajn materialojn por diversaj instrufakoj, kaj ili klare interesas la junulojn en la klasĉambroj. Se mankas sufiĉaj homfortoj en nia movado, necesas dungi kaj pagi fakulojn por krei tiujn materialojn.

Antaŭen! Niaj genepoj dankos nin!

Jean-Claude Roy

image.png

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Jean-Claude Roy estas franca esperantisto kun aparta intereso pri edukado. Li organizas la programon de sia loka klubo, kaj agas kiel provleganto por uea.facila.


  • definitiva: ne plu ŝanĝebla post la lasta, fina ŝanĝo.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • koncentri: direkti sian atenton aŭ siajn penojn al centra punkto; kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro, alcentrigi.
  • konstato: rekono, ke io estas nedubebla fakto.
  • rolo: la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
  • sak-strato: strato, kiu estas fermita ĉe unu fino, tiel ke ne eblas eliri; senrezulta agado, sensolva problemo aŭ situacio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Duolingo montriĝis ja efika ... por relerni iom da angla (usona) lingvo.

Mi provis ĝin. Sed ekvidis 'amuzan' difekton : mi ne esperantigîs ege (vidu !), sed ĉefe mi relernis la unuan (ofte ununuran) lingvon proponita al ĉiuj.

Mi atendadas la franc-esperantajn lecionojn. En sia gepatra lingvo aliaj (Ĉinoj, Hindoj, Rusianoj, ...) ankaŭ atendadas.

Urĝas. Ĉiuj lingvoj (krom la bela sed malfacila angla, kiu ekmalpuriĝas) bezonas Esperanton.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.