
La rakontisto: bildo preparita de John Huang
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.
En la silento de nokto, ĉirkaŭ fajro, avo sidas inter junaj geknaboj. Per voĉo mallaŭta kaj plena je mistero, li rakontas la historiojn de pasintaj tempoj...
Antaŭ la interreto, antaŭ la telefonoj kaj ekranoj, la afrikaj vilaĝoj estis riĉaj je aliaj formoj de komunikado kaj interŝanĝo de scioj. En tiuj tagoj, sciado kaj saĝeco pasis de generacio al generacio per la voĉo de la plej aĝaj, kies memoroj estis kiel vivantaj libroj.
Ĉiunokte, kiam la suno foriris kaj la nokto sin kovris per brilantaj steloj, la vilaĝanoj kunvenis ĉirkaŭ fajro. Tie, ĉirkaŭ la fajro, la saĝuloj malfermis la trezorojn de la pasinteco. Ili rakontis pri la kreado de la mondo, pri la unuaj plantoj kaj bestoj, pri la unua viro kiu lernis kiel forĝi feron, kaj pri la virino kiu malkovris la magion de kurac-herboj. Rakonte kaj kante, la saĝuloj instruis pri la mondo, pri amikeco, honoro, kaj kuraĝo.
En la mondo antaŭ la interreto, ĉiu persono havis sian rolon en la vilaĝo. Kiam venis nova sezono, la viroj ĉasis kune, la virinoj rikoltis, kaj la infanoj lernis pri la naturo. Ĉion ili dividis – de manĝaĵoj ĝis scio. La lernado okazis per observado kaj aŭskultado, dum la pli aĝaj instruis per ekzemplo.
Se iu volis transdoni mesaĝon al malproksima vilaĝo, oni sendis mesaĝiston, kiu rapide moviĝis tra la vojoj, piede aŭ per besto. La mesaĝisto, kiel vivanta letero, portis la vortojn de unu familio al alia. Tiel la vilaĝoj restis en harmonio, informitaj pri la novaĵoj, festoj kaj krizoj.
Ĉiuj sciis, ke la vortoj de la plej aĝaj estas same fortaj kiel vento aŭ pluvo. Rakontoj portis la historion de la popolo, helpante la junulojn memori tion, kio estas vera kaj justa. Eĉ kiam la mondo ŝanĝiĝis, kaj novaĵoj pri la interreto kaj aliaj mirindaĵoj atingis iliajn orelojn, la homoj ĉiam revenis al tiuj fajro-kunvenoj, por ke la memoro restu viva.
Tiel vivis la afrikanoj, en mondo plena je lumo de rakontoj kaj voĉoj, kiuj neniam malaperis, eĉ kiam la teknologio komencis aperi.
Marcelin Luheka
-
5
Marcelin Luheka estas fervora esperantisto, kiu loĝas en DR Kongo. Li eklernis Esperanton en 2018. Li ŝatas legi kaj lerni pri multaj aferoj. Li estas amanto de la naturo.
- ĉasi: sekvi beston kun la celo kapti aŭ mortigi ĝin.
- forĝi: prilabori metalon per fajro kaj frapado.
- generacio: tuto de la homoj pli-malpi samaĝaj, vivantaj dum la sama tempo-periodo.
- harmonio: bela aranĝo de samtempaj, tre agrablaj, muzikaj sonoj aŭ koloroj; sameco de sentoj inter pluraj personoj; ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke ĉiu el ili plaĉe rilatas kun la ceteraj.
- honoro: signo de respekto pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras; granda respekto, kiun oni ricevas de aliaj homoj pro siaj vivmaniero kaj meritplena agado.
- krizo: grava danĝera periodo; subita kaj tre malbona ŝanĝiĝo en situacio.
- magio: la arto fari (aŭ ŝajnigi fari) mirindaĵojn per neklarigeblaj super-naturaj rimedoj.
- malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
- mistero: neklarigebla kaj kaŝita fakto.
- rikolti: preni fruktojn aŭ plantojn, kiujn oni kreskigis, por manĝi, uzi aŭ vendi ilin.
- rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
- teknologio: la utiligo de sciencaj scioj por praktikaj kaj teknikoj celoj, precipe por la evoluigo de novaj maŝinoj, komunikiloj, kaj industriaj metodoj.
-
trezoro: amaso da oro, mono kaj aliaj valoraĵoj; penso, ideo aŭ homo tre valora, utila kaj ŝatinda.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.