Artikoloj: Artikoloj

Islamo kaj Eŭropo: komuna, forgesita historio
Islamo kaj Eŭropo: komuna, forgesita historio

Eŭropanoj fieras pri multaj aferoj, kiuj ŝajnas al ili pure eŭropaj. Kaj tamen pluraj el tiuj aferoj ne ekzistus sen la influo de la islama mondo.

La eŭropa Mez-epoko (kiu daŭris proksimume de la 8-a ĝis la 15-a jarcento) markis periodon de intelekta malprogreso en la okcidento. Tiam Hispanujo estis grandparte islama, kaj la hispana urbo Kordovo estis sendube la plej brila kultura centro de Eŭropo. Oni taksas, ke la biblioteko de Kordovo entenis 400 000 librojn, pli ol ĉiuj bibliotekoj en la cetero de Eŭropo kune. La islama mondo povis krei tiun grandegan bibliotekon, ĉar ĝi lernis la arton de paper-farado el Ĉinujo pli ol 400 jarojn pli frue ol la ne-islama Eŭropo.

Sen la scioj konservitaj en la islama Hispanujo, Eŭropo estus eble evoluinta malpli rapide dum la Renesanco. Tiuj scioj enhavis ne nur la heredaĵon de la grekoj kaj romanoj, sed ankaŭ sciencajn kaj kulturajn ideojn el Mez-oriento kaj Norda Afriko. Dum tiu periodo okazis gravaj malkovroj en la islama mondo. En suda Hispanujo la islama arkitekturo estas videbla ankoraŭ nun.

Universitatoj en la islama mondo estis centroj por scienca esplorado. Iliaj sciencistoj faris gravajn kontribuojn al ĉiu ebla kampo: de medicino, astronomio kaj matematiko ĝis juro kaj agrikulturo. Ekzemple, Nikolao Koperniko (1473-1543) deklaris ke la Suno, ne la Tero, troviĝas en la centro de nia sunsistemo. Tiu ideo parte baziĝis sur la matematikaj komprenoj de islamaj kleruloj kiel Al-Tusi kaj Ibn al-Shatir.

La moderna filozofio multon ŝuldas al la islamaj kleruloj. Ili ne nur tradukis la verkojn de grekaj kaj romanaj filozofoj, kiuj tiam estis ankoraŭ troveblaj, sed ankaŭ tekstojn de ĉinaj kaj arabaj pensuloj. Tiel novaj filozofiaj ideoj eniris poste en Eŭropon.

Krom siaj intelektaj kontribuoj, la islama mondo grave influis la socian kaj religian vivon de Eŭropo. En periodo kiam la islama mondo ofte estis sufiĉe malfermita kaj tolerema, anoj de aliaj religioj (judoj kaj kristanoj) rajtis plu praktiki siajn kredojn.

Nuntempe, tia toleremo estas foje malfacile trovebla ĉe ambaŭ flankoj. Sed estas certe, ke Islamo ne estas religio enportita de enmigrintoj nur ekde la dudeka jarcento. Ĉu ni ne pripensu tion pli ofte? Precipe nun, kiam Islamo foje estas vidata kiel “malamiko de la Okcidento” en la dividita Eŭropo.

Jessie Cecilia

Mallonga historio de la malhumaneco
La suba artikolo aperis en La Scienc-kanalo de Vicente en 27.3.22. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.

Homo sapiens, speciala estaĵo inter la bestoj, aperis antaŭ proksimume tricent mil jaroj. Dum tiuj fruaj jaroj la homoj fariĝis humanaj, do kial oni tamen rimarkas tiom da malhumaneco en nia historio?

En la naturo, ĉiuj bestoj “batalas” por pluvivi kaj lasi posteulojn. Goriloj, ekzemple, pluvivas per sia forteco. Kvankam ili amas sian propran familion, ili malamas ĉiujn aliajn. Ili manĝas nur vegetaĵojn, tamen ili havas timigajn akrajn dentojn. La viraj goriloj ne toleras la ĉe-eston de aliaj plenkreskaj viroj, kaj forpelas eĉ siajn proprajn filojn. Tiuj filoj, do, serĉas lokon por ekloĝi kaj formi sian propran familion. Kiam ili trovas malfortan familion, ili mortigas la regantan vir-gorilon kaj ties idojn. La gorilinoj senpove naskos la idojn de la alveninta vir-gorilo, kaj tiuj heredos la patran perfortemon.

Homoj evoluis alimaniere. Ili heredis toleremon. La timigaj dentoj fariĝis akceptemaj ridetoj. Ne pensante nur pri si mem, homoj kuniĝis en grandaj kunlaboremaj komunumoj, kaj evoluigis la amon, kiu disvastiĝis ekster la familia grupo. Per tiuj kvalitoj – kompato, solidareco, emocia kunsentemo, kaj zorgo pri aliaj homoj – ili atingis la plej sukcesan kapablon postvivi, kaj iliaj nombroj kreskis senĉese. Tial, kiam la rimedoj fariĝis nesufiĉaj, grupoj foriris por serĉi novajn teritoriojn. Tiel la homoj okupadis la tutan planedon.

Bedaŭrinde, la kreskanta homa loĝantaro elpuŝis bestojn kaj aliajn prahomojn el ĉiuj lokoj, kiujn ili atingis. Ĉu mankis al tiuj homoj la bonaj kvalitoj, kiuj favoris la formadon de grandaj kunlaboremaj grupoj?

Antaŭ dek du mil jaroj komenciĝis la formado de la unuaj konstantaj loĝ-komunumoj. Samtempe la diversaj hom-grupoj komencis starigi limojn ĉirkaŭ siaj teritorioj. Tiel la homoj ekrevenis al la bestaj kvalitoj. Ne plu troviĝis pliaj teritorioj kie eblis ekloĝi, kaj renkontoj inter nomadoj kaj fiks-loĝantoj nepre okazis. Komence tiaj renkontoj estis pacaj, sed kelkfoje ili degeneris en batalojn por gajni aŭ defendi teritoriojn.

Antaŭ kvar mil jaroj, jam ekzistis pluraj dense loĝataj regionoj sur la planedo, kies loĝantoj emis militi por gajni pli vastajn teritoriojn. Sekve, tiuj pli militemaj homoj ekstermis tiujn, kiuj estis pli pac-amaj. Tio favoris la sukceson de la pli perfortemaj. Tial iliaj posteuloj fariĝis la ĉefaj agantoj de la historio, kaj tiel komenciĝis la historio de la malhumaneco.

Nuntempe, ni ne scias, ĉu la nuna emo al malamo rezultas de nia gena heredaĵo aŭ de kultura influo, sed ni nepre devas haltigi la malsaĝecon de niaj regantoj. Kiel humanaj homoj ni devas kunlabori por subteni la bonfarton de ĉiuj popoloj, kaj disvastigi solidarecon kaj sciojn. La rajton agi kiel bestoj ni lasu nur al la bestoj.

Vicente Sales

Kiel plej efike lerni Esperanton
Ĉu vi iam demandis vin, kiel eblas plej efike lerni Esperanton? Mia respondo estas simpla: iru al Esperanto-renkontiĝo aŭ simila evento!

Mia nivelo de Esperanto tre multe kreskis, kiam mi partoprenis mian unuan renkontiĝon. Tio okazis en Francio, en la kastelo Greziljono. Esperantistoj posedas tiun kastelon, kaj organizas tie Esperantajn aranĝojn. Mi multege ŝatis la bibliotekon, kie oni trovas plurajn centojn da Esperanto-libroj.

Sed mi ne volas paroli al vi nur pri la kastelo Greziljono, ĉar vi verŝajne ne loĝas en Eŭropo! Tio ne gravas, ĉar Esperantaj eventoj ne okazas nur en Eŭropo, feliĉe!

Unu el la plej bonaj iloj por serĉi kaj trovi eventojn, estas la retejo eventaservo.org.

Multaj specoj de eventoj ekzistas. Unue, estas la lokaj eventoj. Ili ĝenerale okazas regule, ekzemple ĉiumonate.

Due, kursoj kun instruistoj. Foje necesas pagi, foje ne. Iri al kursoj estas tre bona maniero lerni la lingvon, sed ne ĉiuj ŝatas fari tion. Mi persone plej ŝatas lerni lingvojn en kunteksto, do per libroj kaj filmoj, aŭ per parolado kun amikoj dum renkontiĝoj.

Trie, estas naciaj renkontiĝoj, kiuj kutime okazas ĉiujare. Kaj kvare, estas internaciaj renkontiĝoj, kiuj foje okazas ĉiujare, foje malpli ofte. Kelkaj eventoj celas ĉefe gejunulojn, dum aliaj estas por familioj, aŭ por homoj de ĉiuj aĝoj. Aliaj havas apartan temon, ekzemple sciencon aŭ muzikon.

La plej granda renkontiĝo de Esperanto-parolantoj estas la Universala Kongreso (UK). Fine de julio 2025, ĝi okazos en Burno, Ĉeĥio. Kutime partoprenas 1000 ĝis 2000 homoj, foje pli.

La plej granda renkontiĝo por junaj esperantistoj estas la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Kutime partoprenas 200 ĝis 400 junuloj. En 2025, ĝi okazos en aŭgusto en Cisarua, Indonezio. Tio estas la unua fojo, ke IJK okazas en tiu lando. Jen unika ŝanco por tiuj, kiuj loĝas en Azio!

Mi volas kuraĝigi ĉiujn legantojn de uea.facila informiĝi pri la venontaj eventoj, ĉar inter tiuj aranĝoj certe estas kelkaj, kiuj povus interesi vin! Mi mem aktivas en la organiza teamo de FESTO kiel komunikisto. En aŭgusto 2025 tiu evento okazos en Francio kun koncertoj kaj muziko, do ĉefe por junuloj. Mi ankaŭ helpos anonci la eventon JES, kiu okazas jarfine. Fine de 2025 ĝi okazos en Germanio, kaj daŭros ĝis la komenco de 2026. Ĝi estas la plej bela maniero por festi la Novan Jaron kun amikoj!

Se vi neniam partoprenis Esperanto-eventon, mi esperas, ke inter tiuj multaj proponoj vi trovos ion, kio interesos vin!

Lulu Testudo

Afrikanoj antaŭ la interreto
En la silento de nokto, ĉirkaŭ fajro, avo sidas inter junaj geknaboj. Per voĉo mallaŭta kaj plena je mistero, li rakontas la historiojn de pasintaj tempoj...

Antaŭ la interreto, antaŭ la telefonoj kaj ekranoj, la afrikaj vilaĝoj estis riĉaj je aliaj formoj de komunikado kaj interŝanĝo de scioj. En tiuj tagoj, sciado kaj saĝeco pasis de generacio al generacio per la voĉo de la plej aĝaj, kies memoroj estis kiel vivantaj libroj.

Ĉiunokte, kiam la suno foriris kaj la nokto sin kovris per brilantaj steloj, la vilaĝanoj kunvenis ĉirkaŭ fajro. Tie, ĉirkaŭ la fajro, la saĝuloj malfermis la trezorojn de la pasinteco. Ili rakontis pri la kreado de la mondo, pri la unuaj plantoj kaj bestoj, pri la unua viro kiu lernis kiel forĝi feron, kaj pri la virino kiu malkovris la magion de kurac-herboj. Rakonte kaj kante, la saĝuloj instruis pri la mondo, pri amikeco, honoro, kaj kuraĝo.

En la mondo antaŭ la interreto, ĉiu persono havis sian rolon en la vilaĝo. Kiam venis nova sezono, la viroj ĉasis kune, la virinoj rikoltis, kaj la infanoj lernis pri la naturo. Ĉion ili dividis – de manĝaĵoj ĝis scio. La lernado okazis per observado kaj aŭskultado, dum la pli aĝaj instruis per ekzemplo.

Se iu volis transdoni mesaĝon al malproksima vilaĝo, oni sendis mesaĝiston, kiu rapide moviĝis tra la vojoj, piede aŭ per besto. La mesaĝisto, kiel vivanta letero, portis la vortojn de unu familio al alia. Tiel la vilaĝoj restis en harmonio, informitaj pri la novaĵoj, festoj kaj krizoj.

Ĉiuj sciis, ke la vortoj de la plej aĝaj estas same fortaj kiel vento aŭ pluvo. Rakontoj portis la historion de la popolo, helpante la junulojn memori tion, kio estas vera kaj justa. Eĉ kiam la mondo ŝanĝiĝis, kaj novaĵoj pri la interreto kaj aliaj mirindaĵoj atingis iliajn orelojn, la homoj ĉiam revenis al tiuj fajro-kunvenoj, por ke la memoro restu viva.

Tiel vivis la afrikanoj, en mondo plena je lumo de rakontoj kaj voĉoj, kiuj neniam malaperis, eĉ kiam la teknologio komencis aperi.

Marcelin Luheka

Referendumo, ĉu demokratia ilo?
Referendumo, ĉu demokratia ilo?

Unua-vide la demando ŝajnas absurda. La vorto "demokratio" devenas de du grekaj vortoj, kiuj signifas "popolo" kaj "rego". Tial referendumo, kiu estas rekta popola esprimo, devus esti konsiderata perfekta demokratia ilo por decidi pri grava politika temo. Sed fakte referendumoj malofte estas tiaj. Kial?

Unue, ĉar referendumoj estas foje uzataj por ĉirkaŭ-iri aŭ rekte rompi la leĝon.

Kiam demokratia ilo ebligas la finon de demokratio, ĝi fakte fariĝas maldemokratia en sia efiko. Tio okazis ekzemple en Francio dum la mezo de la dek-naŭa jarcento, kiam la ŝtatestro okazigis referendumon por forigi la respublikon kaj restarigi imperion.

Cetere moderna demokratio estas ne nur sistemo en kiu la decidopovo apartenas al la popolo, tio estas al la plimulto de la popolo. Ĝi ankaŭ estas sistemo en kiu la rajtoj de malplimultoj estas defendataj. Ekzemple referendumo, kiu proponus forigi la voĉdon-rajton de samseksemuloj, estus maldemokratia. Krome, moderna demokratia ŝtato estas parto de monda inter-ŝtata sistemo. Sekve de tio, la popolo de unu lando ne rajtas trudi ian decidon al la popolo de alia lando, se tia decido estas kontraŭa al la internacia juro. Tial unu ŝtato ne povas per referendumo aneksi regionon apartenantan al alia lando.

Due, ĉar referendumoj estas ofte uzataj pro malbonaj kialoj kaj en malbonaj manieroj.

Ekzemple David Cameron, la tiama ĉefministro de Britio, decidis okazigi referendumon pri la plua membreco de Britio en Eŭropa Unio (EU). Tiu elekto ne fontis el postulo de la brita popolo, sed estis reago al premoj interne de lia propra politika partio. La rezulto de tiu referendumo okazinta en 2016 estis 52% por la malmembriĝo kaj 48% kontraŭ. Sed lastatempaj opiniesploroj montris, ke 55% de homoj en Britio nuntempe opinias, ke eliri el EU estis malbona decido, dum nur 33% opinias, ke tio estis bona decido.

La ĉi-supra ekzemplo montras aliajn problemojn pri la maniero uzi referendumojn. La aparteno al EU, tio estas al politika kaj ekonomia supernacia organizo, estas malsimpla temo. Simpligitaj aŭ eĉ malpravaj argumentoj disvastigitaj de popolistoj povas esti pli konvinkaj ol teknikaj veroj. Decido farita surbaze de malveraj informoj ne povas esti demokratia.

Malgraŭ ĉio ĉi referendumo povas esti demokratia ilo. Per la rekta partopreno de la civitanaro, referendumo povas fortigi kaj pravigi gravan decidon. Sed por esti tia ĝi devas plenumi kelkajn kondiĉojn. Kompreneble ĝi devas observi la naciajn kaj internaciajn leĝojn. Ideale la demando starigita de la referendumo devas esti facile komprenebla por ĉiuj, kaj la sekvoj de jesa rezulto devas esti klare difinitaj. Laste, la atendata rezulto devas havi la subtenon de granda plimulto de la popolo.

Laurent Ramette

Esperanto kiel ponto inter kulturoj
Kiam oni lernas Esperanton, oni ĉefe atentas ĝian facilecon. La prononco estas simpla, la gramatiko estas logika. La lingvo funkcias laŭ regula sistemo. Post mallonga lernado eblas ekparoli kaj ekskribi en la internacia lingvo.

Sed bona kono kaj ĝusta uzo de facila lingvo ne garantias efikan komunikadon. Por sukcesa interkompreniĝo oni bezonas pli ol bonan lingvokonon. La kultura aspekto ludas gravan rolon en lingvo.

Esperantistoj venas de malsamaj kulturoj. Ĉiu kulturo havas siajn apartajn ideojn, valorojn kaj normojn. Ili estas la gvidiloj por la pensado kaj agado de homo.

Tiu aro de ideoj, valoroj kaj normoj tre influas la komunikadon. Homoj ofte konscias pri tio nur kiam ili renkontas aliajn kulturojn. Tiu manko de konscio povas konduki al problemoj de interkompreniĝo, ankaŭ en Esperanto. Komuna lingvo ne sufiĉas por eviti miskomprenojn, kiuj estas la sekvo de malsamaj kulturoj. Pro kulturaj diferencoj, tiu, kiu aŭskultas paroladon aŭ ricevas mesaĝon, povas miskompreni la celon de la alia homo.

La neŭtraleco de la lingvo povas eĉ pligrandigi la problemon, ĉar neniu kulturo superregas en Esperantujo. Kie ekzistas unu granda, superrega kulturo, ĉiuj konas ties normojn kaj valorojn, eĉ se ili ne konsentas pri ili. Aliflanke, se ekzistas multaj egal-rangaj sed malpli konataj kulturoj, miskomprenoj pli facile povas okazi pro manko de unu komuna normo.

Ni ne scias, ĉu Zamenhof jam pensis pri eblaj problemoj de interkultura komunikado en Esperanto, kiam li kreis la lingvon. Krome, en la komenco la Esperanto-komunumo estis nur en Eŭropo. Tie la kulturoj estas pli proksimaj unu al la alia. Pro la tutmondiĝo de la Esperanto-movado komenciĝis la vera defio. Ĉu esperantistoj de malsamaj kontinentoj povas efike komuniki?

La unua kontribuo rilate al tiu problemo estis la verko Interpopola konduto (1935). En tiu libro, Edmond Privat (1889-1962) prezentis psikologian studon de internaciaj problemoj.  Li estis inter la unuaj homoj, kiuj verkis pri la internacia komunikado en la Esperanto-komunumo. Pro sia sperto li skribis pri temoj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ aktualas. Sed li faris multe pli: li ankaŭ okupiĝis pri popol-klerigado. Li jam tiam bone komprenis la gravecon de tia agado.

Lian laboron ni daŭrigas ankoraŭ nun. Dum ĉiu Universala Kongreso de UEA ni organizas tagon kun la nomo “Kleriga lundo”, kun la celo instrui kaj trejni la esperantistojn. Tio okazas ankaŭ per seminarioj kaj trejnadoj en Esperanto-renkontiĝoj.

Multaj personoj entuziasme sekvas tiajn kursojn kaj entuziasme kunlaboras. Ĉiuj povas vere kontribui, ĉar ĉiuj ja havas diversajn spertojn. Tiumaniere Esperanto povas agi kiel ponto inter kulturoj.

Kristin Tytgat

La potenco de filmoj
La potenco de filmoj

Antaŭ 60 jaroj, en 1964, aperis la unua plen-longa filmo tute en Esperanto: Angoroj. Kreis ĝin franca esperantisto Jacques-Louis Mahé. La filmo estas rakonto pri krimo, kaj montras kiel danĝera povas esti venĝemo.

Famaj esperantistoj ludis en la filmo. Inter ili estis Raymond Schwartz, Gaston Waringhien kaj la juna Michel Duc-Goninaz. Bedaŭrinde la filmo ne estis tre sukcesa ekonomie, kaj Mahé perdis multan monon. Pro malĝojo li detruis preskaŭ ĉiujn kopiojn de la filmo. Bonŝance li ne detruis ĉiujn, kaj esperantistoj ankoraŭ nun povas spekti lian filmon Angoroj *.

Ofte oni diras: "Unu foto valoras mil vortojn." Do, ni povas imagi kiom potenca povus esti bona filmo, kiu konsistas el milionoj da fotoj kaj anstataŭas sennombrajn vortojn!

Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, kiu interesiĝas pri modernaj eduk-rimedoj, nuntempe filmetoj estas la plej efika rimedo por prezenti kaj disvastigi diversajn ideojn. Tial li opinias, ke niaj lernantoj faru filmeton kiel hejmtaskon anstataŭ pretigi skribitan tekston.

Tio povas validi ankaŭ por nia internacia lingvo, Esperanto. La vivo de Zamenhof donas plurajn interesajn ideojn por novaj filmoj. Ekzemple, jen kelkaj spektindaj scenoj:

1. La juna Ludoviko sekrete parolas Esperanton kun siaj amikoj en la lernejo;

2. Zamenhof ekvidas siajn manuskriptojn pri Esperanto, bruligitajn de la patro;

3. Zamenhof senpage vizitas malriĉajn malsanulojn;

4. Zamenhof ne havas sufiĉe da mono por vojaĝi al la Universalaj Kongresoj.

Ankaŭ la svisa esperantisto Edmond Privat (1889-1962) havis tre interesan vivon, kiu meritus fariĝi filmo. Ekzemple, nur 17-jara li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo. En Laŭzano en 1931 li aranĝis prelegon de Gandhi, kiu poste fariĝis lia persona amiko.

Ankaŭ pri la vivo kaj vojaĝoj de la fama jugoslava esploristo kaj verkisto Tibor Sekelj (1912-1988), eblus fari tre spektindan filmon.

Ni celu fari aŭ farigi filmojn, kiuj gajnos internaciajn premiojn ĉe famaj film-festivaloj, kiel tiuj en Venecio, Cannes, Berlino, Losanĝeleso, Toronto kaj simile. Tia sukceso estus grandega paŝo por efike prezenti Esperanton tra la tuta mondo. Laŭ persa poemo: "Arto aperas pli bona ol gemo!"

Por atingi tiun celon, eble plano simila al la jena helpos:

1. Inviti diversajn Esperanto-organizojn kaj interesiĝantojn krei grupon por kunlabori kaj subteni la projekton;

2. La grupo aranĝu internacian konkurson por scenaroj pri Esperanto;

3. La plej bonajn proponojn oni transdonu al premi-gajnintaj scenaristoj por perfektigo;

4. Oni trovu famajn reĝisorojn por filmigi la scenarojn.

Jam ekzistas filmoj pri geniuloj, ekzemple la filmo A Beautiful Mind (Bela Menso) temas pri John Nash, genia matematikisto, kiu en 1994 gajnis la premion Nobel pri Ekonomia Scienco. Sed Nash ne gajnis ĝin sola. Li ricevis la premion Nobel kun du aliaj – kaj unu estis esperantisto, Reinhard Selten (1930-2016), kiu poste fariĝis Honora Patrono de UEA. Se jam ekzistas filmo pri Nash, kial ne ankaŭ pri lia kungajninto, Reinhard Selten?

Ahmad Mamduhi

* Jen la ligilo por spekti la filmon Angoroj. Se vi volas spekti ĝin kun la subtekstoj, alklaku la dent-radon malsupre por elekti vian lingvon (kvara butono de dekstre). Poste alklaku la kvinan butonon de dekstre por ŝalti la subtekstojn.

Kial la angla nur duone sukcesis?
La suba artikolo aperis en revuo Esperanto, n-ro 1387, februaro 2024, p. 46-47. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.

Ofte oni aŭdas, ke Esperanto ne plu necesas, ĉar jam ekzistas la angla. Tiu lingvo ja estas nuntempe la plej multe uzata kiel internacia lingvo. Sed ĉu vere la angla sukcesis atingi tion, kion Zamenhof deziris por Esperanto?

La angla apartenas al lingvogrupo de nordokcidenta Eŭropo (“la ĝermanaj lingvoj”). Sekve en 2023 inter 87% kaj 93% de svedoj, danoj kaj nederlandanoj informis, ke ili parolas la anglan. En Germanio tion diris 65%. Kontraste en Hispanio laŭ la sama fonto* nur 38% diris, ke ili parolas la anglan, en Hungario 30% kaj en Rumanio 25%.

Ekster Eŭropo, ekzemple en Japanio, nur 15% de homoj laŭ la propra opinio parolas la anglan. En Barato laŭ la popolnombrado de 2011, 10% de la loĝantoj estas anglaparolantoj. En Ĉinio nur 1% scipovas interparoli en la angla; tion oni povas legi en raporto (2023) de British Council, organizaĵo por la disvastigo de la angla. Plurloke oni informas, ke en Ĉinio la anglan lernas inter 300 kaj 400 milionoj da homoj. La sukceso de tiu multa lernado do ne estas tre konvinka.

Oni supozas, ke en la tuta mondo 1500 milionoj da homoj parolas la anglan, ĉirkaŭ 20% de la monda loĝantaro (8000 milionoj). En 1950 jam 10% de la monda loĝantaro parolis la anglan (250 milionoj el tiamaj 2500 milionoj). De 10% al 20% en 70 jaroj ne estas sufiĉa; plu restas 80% de la mondo sen komuna tutmonda lingvo. La datumoj pri la pasintaj jardekoj krome montras, ke la angla parolantaro ne plu kreskas rilate al la monda loĝantaro. La ŝatantoj de la angla iam deziris, ke multe pli da homoj parolu tiun lingvon. Ili esperis pri 40 aŭ eĉ 60%. Kelkaj hodiaŭ asertas, ke 30% de la monda loĝantaro parolas la anglan; tio tamen ne estas serioza takso.

La kaŭzo de la limigita sukceso de la angla supozeble estas la multega lernotempo. Japanoj bezonas ĉirkaŭ 4000 horojn por bone regi la anglan; parolantoj de okcidenteŭropaj lingvoj bezonas nur trionon de tiu tempo por atingi similan nivelon. Tiun nivelon en Esperanto japanoj atingas post proksimume 1000 horoj da studado; eĉ malpli, se ili jam lernis la anglan.**

Deko da lernejaj studoj montris ĝuste tion, ke necesas nur kvarono de la tempo por atingi la saman lingvonivelon en Esperanto. Tial Esperanto estas aparte taŭga por multaj homoj, kiuj pri la angla ne bone aŭ tute ne sukcesis, ekzemple:

Orient-azianoj kaj aliaj homoj kun lingvoj malproksimaj de la angla;

Homoj kun malmulta eduko;

Homoj kun malmulta mono por resti eksterlande;

Homoj kun malmulta kapablo pri lingvoj.

Krome Esperanto povus interesi tiajn homojn:

Tiuj, kiuj deziras atingi altan nivelon en fremda lingvo;

Tiuj, kiuj deziras aparteni al la multkultura Esperanto-mondo.

Esperanto ne povas rapide anstataŭi la anglan. Sed nia lingvo ja estas por multaj homoj bela dua lingvo apud la angla. Ekzistas aliaj homoj, por kiuj internacia komunikado praktike eblas nur per Esperanto.

* Eurobarometer Spezial 540, p. 20.

** https://foreignpolicy.com/2020/05/26/japan-doesnt-want-to-become-another-casualty-of-english/; https://www.state.gov/foreign-language-training/; https://www.tandfonline.com/doi/abs/10.1080/14790710508668395; https://archiv.ub.uni-heidelberg.de/volltextserver/26026/.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ne ĉie junio estas somera monato
La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 320 (2024:4).

En la finna lingvo, junio estas kesäkuu, kiu laŭvorte signifas “la somera monato” (kesä - somero + kuu - luno, monato). Estas iom malfacile por mi pensi, ke junio estas somereca, ĉar en Brazilo (almenaŭ en la regiono de Sanpaŭlo, kie mi kreskis), junio estas tempo por festa junina (junia festo), mia plej ŝatata tradicio de la vintro. Tiam ni povas trinki varmajn trinkaĵojn dum la malvarmaj vesperoj, danci tradician grupan dancon quadrilha, kaj pasigi bonegan tempon kun amikoj manĝante varmajn vintrajn manĝaĵojn.

Pluraj homoj neniam pensas pri tio, ke la sezonoj ne estas samaj ĉie en la mondo, kaj precipe ke ili ne okazas dum la samaj monatoj. Dum la plejparto de mia vivo, la vintro okazis ekde la fino de junio ĝis la fino de septembro. Sed nun tio tute ŝanĝiĝis, ĉar loĝante en Finnlando mi spertas la vintron de decembro ĝis februaro (nu, oficiale, ĉar la vera malvarma periodo ja povas esti multe pli longa ol tio).

Kompreneble, la vintroj en Brazilo kaj en Finnlando ne estas kompareblaj, ĉar la brazila vintro estas tre milda kompare kun la finna. Krome indas memori, ke ili ne okazas dum la sama periodo de la jaro. Tio gravas, ĉar ofte ĉe kulturoj kie estas granda diferenco inter la sezonoj, oni uzas la sezonojn por indiki la tempon. Frazoj kiel Mia kuzino ekhavos novan postenon en la printempo aŭ Mi partoprenis en la Azia-Oceania Kongreso en aŭtuno 2022 estas tre oftaj. Tamen en la kulturo en kiu mi kreskis, ili kutime ne estas uzataj. Anstataŭe oni uzas specifajn monatojn por indiki la tempon, ekzemple: Mi partoprenis en la Azia-Oceania Kongreso en novembro 2022. Novembro estas printempa monato en la suda duonsfero, kaj tial se oni dirus, ke la kongreso okazis “en aŭtuno 2022”, ne estus tute klare en kiu parto de la jaro ĝi efektive okazis. Tial, uzado de sezonoj por paroli pri la tempo povas kaŭzi konfuzon kiam oni estas en internacia medio, kaj en Esperantujo indas atenti pri tio.

Mi estis ano de la volontula teamo, kiu tradukis la kurson de Esperanto en Duolingo al la portugala, surbaze de la jam kreita angla versio. Mi bone memoras, ke kiam mi legis la frazon “La Universala Kongreso okazas dum la somero”, mi tuj sentis eĉ fizikan malkomforton pri tio. La UK kutime okazas en julio aŭ aŭgusto, kaj en la norda duonsfero tiu frazo estas tute pravigebla. Tamen, Universala Kongreso en la suda duonsfero okazas dum la vintro!

Kompreneble mi scias, ke neniu faras tion intence, sed kiam oni havas tiun kutimon en sia denaska lingvo, nepre indas atenti pri tio, kiam oni estas en internacia medio. En kelkaj kulturoj oni eĉ ne parolas pri la kvar kutimaj sezonoj (vintro, printempo, somero kaj aŭtuno). Kiel Arya Ferduzi klarigis en numero 313 de Kontakto, en multaj lokoj oni parolas ekzemple pri “seka” kaj “pluva” sezonoj.

Laŭ mi la plej facila solvo estas, ke oni alkutimiĝu uzi monatojn anstataŭ sezonojn por paroli pri la tempo. Tiel ne estos konfuzo, ĉar la monatoj ja estas samaj por ĉiuj.

Karina Oliveira

Ĉu vere ĉiuj parolas la anglan?
La informo, ke "ĉiuj parolas la anglan", estas ofte ripetata, precipe de tiuj, kiuj gajnas monon per instruado de la angla. Ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj deziras konvinki nin ĉiujn, pro ideologiaj kialoj, ke la angla estas la internacia lingvo.

La Eŭropa Komisiono foje prezentas la kreskantan nombron de junuloj, kiuj deklaras ke ili parolas la anglan, por montri la sukceson de la multlingvisma politiko en Eŭropo. Sed ĉu estas vere, ke pli kaj pli da junuloj parolas la anglan?

Tiaj raportoj kutime estas bazitaj sur Eurobarometer*. Eurobarometer estas instanco, kiu faras esplorojn de la publika opinio pri diversaj demandoj interesaj por Eŭropa Unio (EU). Por informiĝi pri lingva kompetento, ĝi simple demandis al eŭropaj civitanoj, kiujn lingvojn ili parolas, naive kredante, ke homoj neniam troigas sian propran kompetenton. Tamen, malmultaj homoj kapablas objektive taksi sin mem.

Ĉu EU iam pli profunde esploris, kiom bone la homoj parolas fremdajn lingvojn? Jes, sed tio okazis nur unu fojon. En 2012 la Eŭropa Komisiono organizis esploron kun la nomo SurveyLang. Oni kontrolis la atingojn de lingvolernantoj en 14 EU-landoj rilate al kvin lingvoj: la angla, la franca, la germana, la hispana kaj la itala. La kontrolitaj niveloj estis de A1 ĝis B2. La Komisiono klarigis, ke ĝi ne organizis provojn je la nivelo C1, "ĉar lernantoj, kiuj atingas tiun nivelon, eĉ en sia unua fremda lingvo, konsistigas nur 1% de lernantoj". Do la Eŭropa Komisiono mem rekonas, ke la homoj apenaŭ sukcesas lerni fremdajn lingvojn ĝis flua nivelo.

Estas rimarkinde ke la objektiva esploro de SurveyLang okazis nur unu fojon, jam antaŭ 12 jaroj. Poste la Eŭropa Komisiono preferis bazi siajn konkludojn sur la malpli objektivaj rezultoj de Eurobarometer. Ĉu la konkludoj de SurveyLang estis tro malkomfortaj por la Eŭropa Komisiono?

Kial tiom da homoj atingas tiom malmulte da sukceso en lingvolernado? La ĉefa kialo estas la malfacila kaj neregula gramatiko de la lingvoj plej ofte instruataj en Eŭropo. La angla havas (sufiĉe) simplan gramatikon, aliflanke ĝia skribsistemo nur malproksime rilatas al la parolata lingvo.

La uzo de la angla en supera edukado ĉiam pli enradikiĝas tutmonde. Sekve, kreskas la distanco inter elito, kiu regas la anglan, kaj la vasta plimulto de la monda loĝantaro. La elito konsistas el 1) denaskaj anglalingvanoj (proksimume 6% de la homaro); 2) tiuj, kiuj loĝas dum jaroj en anglalingvaj landoj; kaj 3) homoj kun aparta kapablo pri lingvolernado. La uzo de la angla en internaciaj rilatoj donas avantaĝon al tiu malgranda elito, kaj malavantaĝon al ĉiuj aliaj. Tio estas ne nur maljusta, sed ankaŭ malefika. Estus multe pli efike, se la Eŭropa Komisiono kaj aliaj internaciaj organizaĵoj celus lingvan justecon, kaj klopodus doni al ĉiuj civitanoj la samajn lingvajn rajtojn.

* Europeans and their languages - May 2024 - - Eurobarometer survey (europa.eu)

Seán Ó Riain

Pri la milito en la orienta parto de Kongo
La nuna mondo malboniĝas! Ĝi fariĝas kiel la mondo en la tempo de Zamenhof, kiam regis malamo inter la homoj. Tiu granda malamo daŭre kaŭzas malpacon. Mi foje demandas min, kial la homoj ne sukcesas respekti aliajn kaj konstrui pacon.

De mia infaneco ĝis nun, mi spertas malpacon; en la oriento de Kongo-Kinŝaso la paco estas for de la imago. La malpaco en ĉi tiu parto de la mondo komenciĝis en 1996 per la alveno de Alianco de Fortoj Demokratiaj por la Liberigo de Kongo (AFDL). Tio estis ribela movado gvidata de Laurent Kabila, kiu celis faligi la tiaman prezidanton Mobutu.

Niaj gepatroj rakontas al ni, ke antaŭe oni povis iri ien ajn, kiam ajn, sen timo. La homoj loĝis plejparte en vilaĝoj, kaj nenion timis krom la sovaĝaj bestoj (leonoj, leopardoj... ). Nuntempe bestoj pli valoras ol homoj. Se iu mortigas sovaĝan beston proksime de nacia parko, tiu homo riskas severan punon. Tamen ĉiutage homoj estas mortigitaj, kaj neniu enketas pri tio. Okazas hommortigoj, forraboj, perfortoj kaj aliaj teruraĵoj.

Laŭ Monda San-Organizaĵo, estas danĝeraj niveloj de malsato, malriĉeco, subnutrado, kaj malsano en Kongo DR (Demokratia Respubliko), precipe en la orienta parto de la lando. Pro batalado inter armitaj grupoj kaj la nacia armeo, milionoj da homoj devis fuĝi de sia hejmo.

La movado AFDL plurfoje ŝanĝis sian nomon. Nun ĝi nomiĝas M23. La registaro de Kongo DR interkonsentis kun Orient-Afrika Komunumo (EAC), ke necesas senarmigi la danĝerajn fortojn, precipe M23, tamen senrezulte.

Ankaŭ Komunumo por Evoluado en Suda Afriko (SADC) faris similan proponon fine de novembro. Unuiĝintaj Nacioj (UN) havas observantojn en Kongo de pli ol 20 jaroj, sed ili nenion faras, nur observas!

Malfeliĉe en la nuna mondo, la suferoj de unu flanko donas profiton al aliaj. Tial militoj tra la mondo akras kaj ne baldaŭ finiĝos, malgraŭ la ekzisto de UN kaj Eŭropa Unio.

Joe Mo

Tri esperantismoj post la venko de la angla
La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kiel la angla nuntempe, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, eble eĉ kiel la finan venkon. Krome, komputilaj traduksistemoj fariĝas pli kaj pli efikaj. Pro kiaj motivoj ni tamen plu okupiĝas pri Esperanto? Mi priskribos tri motivarojn, tri specojn de esperantismo. Sed unue mi priskribos la de-iran punkton, la iaman esperantismon en la Bulonja Deklaracio.

0. Bulonja esperantismo

La Bulonja Deklaracio (1905) estas historie la plej grava komuna idea dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi estis akceptita dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto ĉe Bulonjo-sur-Maro, Francujo. Laŭ ĝi, “La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Iuj esperantistoj plu kredas, ke per simpla decido (ekzemple de la Unuiĝintaj Nacioj) eblus elekti Esperanton kiel la internacian lingvon, same kiel la grandaj ŝtatoj estus povintaj principe fari tian decidon en 1905. Sed la plej multajn esperantistojn nuntempe motivas aliaj specoj de esperantismo:

1. Lingvopolitika esperantismo

La lingvopolitika esperantismo celas kunigi sin kun movadoj por multlingveco kaj defendado de malplimultaj lingvoj. La tradicia parolado pri "la monda lingva problemo” ŝanĝiĝis al novspeca parolado pri "lingvaj problemoj". La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone konformas al la bulonjaj ideoj. Sed okazis grava idea ŝanĝo: en la bulonja esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro, kaŭzanta malpacon inter nacioj – ne estis tasko de la esperantistoj defendi ĝin.

2. Kultura esperantismo

La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis montri, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj. Ĝi estas afero de "la Esperanta komunumo", dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de "la Esperanto-movado".

3. Homarana esperantismo – la interna ideo

La "interna ideo" de Esperanto estas, laŭ Zamenhof, “frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”. Tia homarana esperantismo estas ŝatata, sed samtempe ĝi estas rompebla, ĉar ĝin povas devojigi la natura amo de la esperantistoj al sia propra nacio. En diversaj historiaj tempoj, ankaŭ nuntempe, iuj esperantistoj subtenis sian landon, kiam ĝi atakis popolon de alia lando. De la ĝenerala principa "homarana esperantismo" estas longa vojo al personaj moralaj decidoj en la konkretaj malpacoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo.

Jouko Lindstedt

Adoleskeco
Adoleskeco

La familio evoluas senĉese ekde la alveno de la infanoj ĝis ilia foriro de la hejmo. Dum tiuj jaroj, la paro trapasas diversajn spertojn, kiuj estas fonto de kontento sed ankaŭ de streĉo.

Kiam infanoj atingas adoleskecon, la rilatoj interne de la familio ŝanĝiĝas. La multoblaj fizikaj kaj emociaj transformiĝoj de geknaboj influas ilin signife. Jen kelkaj ideoj por konservi ekvilibron en familio kun adoleskantoj:

• Ŝanĝu teknikon. Adoleskantoj komencas esti pli sendependaj. Ili bezonas malpli da helpo pri studado kaj hejmtaskoj, kaj malpli da "predikoj". Multaj gepatroj daŭre traktas siajn infanojn kvazaŭ ili estus ankoraŭ malgrandaj. Ĝenerale, tio ne funkcias.

• Akceptu la psikologiajn ŝanĝiĝojn de adoleskantoj. Infanoj de tiu aĝo ofte kondutas laŭ defia maniero. Tio estas parto de ilia psikologia evoluo, kaj la gepatroj ne devas tro reagi al tia konduto.

• Atentu pri riskaj kondutoj. Necesas informi adoleskantojn pri la riskoj de danĝeraj sportoj, seksumado, netaŭgaj geamikoj, kaj simile.

• Estu pretaj por ŝanĝiĝoj en la familiaj rilatoj. Adoleskantaj infanoj povas senti sin malpli proksimaj al siaj gepatroj, konfuzataj, hontemaj, solaj, kun malalta memfido. Ĉar tiuj emocioj ne daŭros, gepatroj devas esti paciencaj kaj trakti siajn infanojn kun komprenemo.

• Atentu pri problemoj inter gefratoj. Adoleskanto ofte mistraktas gefratojn. Tia konduto iom post iom malpliiĝos kaj ĝenerale malaperos fine de la adoleskeco.

• Komprenu la rolon de amikoj. Amikoj kaj samklasanoj forte influas adoleskantojn. Gepatroj ne miru, ke iliaj infanoj rigardas la opinion de siaj amikoj preskaŭ kiel ion sanktan. Tiu tendenco malaperos kiam ili estos pli aĝaj.

• Akceptu helpon de plenkreskulo ekster la hejmo. Adoleskanto ĝenerale ne emas akcepti gepatran konsilon. La opinio de onklo, instruisto aŭ familia amiko povas havi pli da influo ol tiu de la gepatroj.

• Lasu ilin kontribui al familiaj decidoj. Adoleskantoj kunlaboru en la farado de la reguloj kaj decidoj, kiuj tuŝas la familian rondon, kvankam ankoraŭ ne venis la tempo, kiam ilia opinio superos tiun de la gepatroj.

• Interkonsentu pri disciplinaj aferoj. Kiam gepatroj ne konsentas inter si pri la reguloj de disciplino, la familia rilato povas malboniĝi.

• Helpu unu la alian. La problemoj de adoleskeco povas kaŭzi sufiĉe da streĉo al la gepatroj. Tamen, se la gepatroj montras sian amon unu al la alia kaj konsolas unu la alian en malfacilaj tempoj, problemoj trovos pli rapidan kaj efikan solvon.

Honoré Sebuhoro

La Esperanta Duolingo:
La Esperanta Duolingo:

ĉu la fino de la cifereca fatamorgano?

La sekvanta artikolo unue aperis en revuo Esperanto n-ro 1373 en novembro 2022, p.223. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita por uea.facila.

En junio 2022, Duolingo anoncis ke ĝi ne finpretigos kaj enretigos la ĉinan version de la lernilo alportinta tiom da espero al esperantistoj. La ekonomia sistemo de la retejo evoluis kaj ĝi ne plu akceptos volontulan laboron.

Saman seniluziiĝon travivis la komunumo, kiam la retejo Ipernity en la fino de 2018 simple forviŝis preskaŭ 15 TB da datumoj. Dum la jaroj 2010-aj, esperantistoj vaste kontribuis al tiu retejo,  precipe en la muzika kampo. Granda parto de tiu produktado en unu nokto perdiĝis.

De longaj jaroj multaj esperantistoj laŭdas la “liberan” ciferecan mondon kaj forlasas la tradiciajn mediojn. Ja unua-vide tio havas kelkajn sendubajn avantaĝojn: eblas tuj tutmonde atingi vastan publikon, eblas memstare komenci ian ajn projekton. Sed ĉu ili vere komprenis la ekonomian bazon kaj la riskojn de tiu cifereca mondo? La ellaborado de tiuj retejoj estas ege kosta, precipe se plurlingvaj. Ilia programado postulas konstantan ĝisdatigon.

Duolingo, kiel la aliaj ŝajne senpagaj servoj, estas firmao kiu celas kreadon de profito. Tiaj firmaoj komencas per “volontula laboro”, sed poste transiras al alia sistemo. Duolingo evoluigis sian instru-sistemon danke al senpagaj laborantoj, kiuj kreis kursojn en multaj lingvoj. Tiel ili kontribuis al kreo de pozitiva bildo de la firmao kaj al la elpensado de taŭga lernilo.

Sed hodiaŭ Duolingo nuligas la ĉinlingvan kurson de Esperanto, ĉar ĝi estonte ne estos alirebla el Ĉinio kaj tial ne alportos pagantajn uzantojn. La samon oni devas iam ajn atendi de YouTube kaj similaj, kie esperantistoj investis grandajn energion kaj laboron. Baldaŭ tiuj retejoj ne plu gastigos senpage filmetojn spektatajn de nur dekoj aŭ nur centoj da homoj jare. Nur Wikipedia, kiu fariĝis fondaĵo, ne apartenas al tiu sistemo.

Estas facile kompreni, kial Wikimedia EO (Esperanto) petis en la lasta, montreala Universala Kongreso sian aliĝon al UEA kiel faka asocio. Tiu paŝo montras, ke por resti daŭri-pova, necesas konstanta kunlaboro inter la novaj agad-rimedoj kaj la tradicia movado. Nediskutebla restas la fakto ke la cifereca mondo estas modernigo, kiun la Esperanto-mondo devas kiel eble plej rapide efektivigi. Oni tamen ne kredu, ke ĝi estas senpaga, kontraŭe ĝi kreas novajn kostojn.

En la hodiaŭa mondo, kie ekonomio kaj profit-dono estas la ĉefa celo, alternativaj movadoj kiel la esperantista devas defendi sin kontraŭ la risko malaperi en la ciferecan nigran truon. Tial la plifortigo de kunlaborado en kaj kun UEA estas absolute necesa.

Pascal Dubourg Glatigny

Magia pensado
Magia pensomaniero estas praa pensomaniero. Ĝi estas la kredo, ke senrilataj okazaĵoj estas ligitaj pro supernatura influo, kvankam inter ili mankas iu ajn efektiva kaŭza rilato. Magia pensado enhavas la ideon, ke la propraj pensoj povas influi la eksteran mondon. Ĝi baziĝas sur la ĉiopovo de deziro, kaj estas tute ne-racia.

Magia pensado estas la espero ŝanĝi nunajn aŭ venontajn okazaĵojn per supernatura influo. Oni provas kontentigi siajn dezirojn aŭ eviti malbonaĵojn per sia propra mensa forto. Ĝia celo estas eviti la timon de antaŭvidata okazaĵo, la timegon de necerteco pri la estonteco.

Magia pensado estas paŝo en la evoluo de ĉiu homo: tre junaj infanoj kredas, ke plenkreskuloj havas la kapablon plenumi iliajn dezirojn aŭ trankviligi iliajn suferojn. Poste, ili mem plu uzos ĝin, esperante, ekzemple ke ilia instruisto subite malsaniĝos, ke ilia malzorgemo ne havos postsekvon, ke neniu vidos kion ili faris, ke la nedezirata hundo iĝos kato, kaj simile.

Magia pensado povas esti ne-konscia ĉe plenkreskuloj same kiel ĉe junaj infanoj. Foje ĝi reaperas eĉ ĉe ekvilibraj plenkreskuloj, kiam ili sentas sin en sen-espera situacio. Ni ĉiuj kelkafoje mense ordonas, ekzemple: "Ne falu, ne falu!", aŭ "Tiu akcidento ne estu tro grava!" kaj simile.

Gravas distingi inter magia pensado kaj pozitiva aŭ bildiga pensado. Homo povas instigi sin mem per memkuraĝigo, mensa preparado por tasko, mem-hipnoto, ripetado de mantroj, ktp. Eblas ankaŭ peti aliajn homojn nin instigi: subtenantojn, sam-teamanojn, kunlaborantojn, familion, vivkunulon, ktp.  Tiu konscia kaj libervola trejnado de la menso helpas realigi la proprajn celojn.

Temas pri mensaj kaj emociaj teknikoj, kiuj permesas al homoj superi siajn normalajn limojn por atingi celojn, konvinkojn, kaj idealojn, kiuj ŝajnas neatingeblaj sen tia ekzercado de pozitiva pensado.

Kompreneble la homa menso ne kapablas magie aŭ supernature influi la eksteran mondon. Nekonscia, magia pensado povas esti ege danĝera, kiam ĝi celas kontentigi fortan deziron. Ekzemple kiam homoj, pro sia mensa komforto, preferas pensi, ke serioza malsano kiel kronviruso jam finiĝis, kvankam ankoraŭ dekoj da homoj mortas ĉiutage en ilia lando kaj miloj tra la mondo. En simila maniero, kiam venas la vintra malvarmo, la homoj konvinkas sin, ke plivarmiĝado de la klimato ne vere okazas, kvankam varmegaj someroj pli kaj pli suferigas nin de multaj jaroj.

En tia okazo magia pensado estas danĝera, ĉar ĝi influas la pensojn, decidojn, agojn kaj komprenadon de la situacio. Tio estas tute nekonscia. Tiaj homoj serĉas nur opiniojn, kiuj plifortigas kaj validigas la proprajn opiniojn. Ili legas librojn, aŭskultas programojn, vizitas retejojn aŭ kuniĝas kun homoj, kiuj konsentas kun tio, kion ili mem volas kredi. Tiel, ili nekonscie misinformas sin.

Magia pensado estas uzata de reklamistoj same kiel de politikistoj, sed ankaŭ de dubindaj religiaj grupoj, teroristoj kaj simile, por influi la publikon. Tial necesas aŭskulti opiniojn kontraŭajn al la propraj, kaj resti atenta pri homoj, kiuj akceptas nek diskutadon, nek malsamajn aŭ kontraŭajn opiniojn...

Kris Kezer

Ĝemelaj urboj
La Ĝemelaj Urboj havas la celon proksimigi popolojn malsamlandajn (kaj plejparte malsamlingvajn) per kreo de rektaj amikaj rilatoj inter unuopaj civitanoj kaj organizitaj grupoj. Ĉu tio ne bone konformas al la celoj de ni esperantistoj?

Krom tio, en Eŭropa Unio, interurba ĝemeliĝo estas stimulata per publikaj subvencioj kaj pli facilaj proceduroj. Tial, laŭ mi, ĝemeliĝo de urboj estas la plej rekta kaj fruktodona maniero por kunlabori kun la publikaj instancoj. Tiel ni montras niajn organizajn kapablojn kaj ankaŭ la efikon de Esperanto kiel ilo por interkompreniĝo.

La problemo de Esperanto, kaj de la Esperanto-movado, estas, ke la neesperantistoj ofte taksas ĝin neserioza kaj bagatela. Ili kredas, ke ĝi estas nura ludilo. Laŭ mi, aktivaj movadanoj devas montri la malon: ke Esperanto estas serioza afero, kaj ĝiaj aktivuloj agas serioze.

En 2011 la Esperanto-grupo en la germana urbo Darmstadt invitis la grupon de Breŝo (Brescia), Italujo, partopreni en la oficialaj festoj por la 20-jariĝo de la ĝemeliĝo inter la du urboj. La grupo en Breŝo entuziasme ekaktivis, kaj pri tio informis la lokajn instancojn, kiuj gratulis nin pro nia memorganizado.

Dum la postaj jaroj ni produktis Esperantajn bildkartojn de nia urbo, kiujn ni sendis al la geamikoj en Darmstadt kaj Troyes. Kiam, en 2016, enamiĝinte al nia urbo pro la multnombraj bildkartoj, la Darmstadtaj geesperantistoj vizitis Breŝon, ni aperigis artikolojn en la urbaj gazetoj kaj informis la instancojn.

En 2017 Breŝo gastigis la nacian kunvenon pri la centjara datreveno de la morto de Zamenhof.  La ĝemelurbaj geamikoj estis gravaj gastoj apud la urbestraro kaj la universitata direktoro.

Tute nature Breŝo estis elektita kiel kongresa sidejo por 2022, kaj same nature la kongresa temo rilatis al ĝemelaj urboj. La urbestro promesis, ke "la instancoj faros ĉion eblan por sukcesa kongreso". Tion oni efektive faris.

Ĝemelaj Urboj estas, laŭ mi, ŝlosilo por eniri la publikan pordon. Tiel ni montras al la urbo, kaj al la urbaj instancoj, ke esperantistoj estas pli ĝemelemaj ol la ordinaraj civitanoj, kaj ke ni kapablas (tre bone) aktiviĝi por idealo. Ni ankaŭ pruvas, ke uzi la Internacian Lingvon rimarkinde faciligas la kontaktojn inter ĝemelaj urboj.

Tial mi pledas por la afero de Ĝemelaj Urboj. Mi rekomendas, ke ĉiuj bonŝancaj Esperanto-grupoj loĝantaj en ĝemela urbo tuj ekaktiviĝu por realigi konkretajn kontaktojn. Se la urbo ne jam havas ĝemelon, la Esperanto-grupo proponu ĝemeliĝon kun urbeto kun aktiva Esperanto-grupo, laŭeble samtempe en ambaŭ urboj. Ĉiam esperantistoj kontaktu kaj rekontaktu la urbestron kaj urbestraron, kaj ĉefe sin montru pli aktivaj ol la tipaj civitanoj.

Ĉiam tenu kontaktojn kun la lokaj amaskomunikiloj, substrekante, ke por esperantistoj ĝemelurbaj kontaktoj estas aparte facilaj.

Luigi Fraccaroli

Facilas diri "neŭtraleco".
Neŭtraleco estas ruĝa fadeno, kiu trakuras la tutan historion de la Esperanto-movado. Oni trovas ĝin en la Esperanta himno La espero: "sur neŭtrala lingva fundamento". Oni ankaŭ trovas ĝin en multaj el la kongresaj paroladoj de Zamenhof.

Dum la 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo, Zamenhof longe parolis pri neŭtraleco. Li diris:

"Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. ... ĉe ni la neŭtraleco... estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj...  aŭ pri aferoj speciale religiaj...  ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ... devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj..."

Aliflanke la historio de la movado estas plena je akuzoj inter esperantistoj pri rompo de neŭtraleco. Tio komenciĝis en la tempo de la Unua Mondmilito, kiam oni uzis Esperanton por defendi la starpunktojn de la militantaj registaroj. Kaj la samo ripetiĝis dum la intermilita periodo. Ne necesas paroli pri la tempoj de la Malvarma Milito aŭ pri la milito en Vjetnamujo, kiam japana esperantisto tute malneŭtrale bruligis sin apoge al unu el la du flankoj.

Laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la vorto "neŭtrala" signifas: "Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito". Sed, pro la homa naturo, tio eblas nur pri aferoj, pri kiuj oni ne havas fortan opinion.  Se la aferoj tuŝas pli profundajn valorojn, oni opinias, ke neŭtraleco estas perfido de homeco.

Tamen la statuto de Universala Esperanto-Asocio diras en la artikolo 5-a:

UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj.

Sed ni parolu nun pri la nuna internacia situacio kaj pri neŭtraleco rilate al ĝi. Laŭ mi ni vivas en epoko precize simila al tiu, pri kiu parolis Orwell en la romano 1984. Ekzistas tri potencoj: Usono, Rusujo kaj Ĉinujo, kiuj konkurencas inter si per ĉiuj rimedoj armeaj, politikaj, komercaj, por pligrandigi sian influon, kaj malhelpi la aliajn.

Esti neŭtrala en ĉi tiu situacio signifas, ke oni provu konstrui pontojn inter la tri potencoj kaj klopodi teni ilin en ekvilibro kaj en paco. Sed kiu pretas fari tion? Nun en ĉiuj flankoj oni pensas nur pri venĝo, detruo de la alia. Kiu en ĉi tiu momento memoras la vortojn de Zamenhof: "ĉio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj ... devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj."?

Tre malmultaj laŭ mi, ankaŭ inter la esperantistoj. Estus bone paroli pri la nunaj militaj okazaĵoj kaj entute pri la internacia situacio, sed nur se oni pretas konstrui pontojn. Se la okazo estas uzata por detrui pontojn, tiam oni prefere silentu.

Renato Corsetti

Malrapidiĝu!
La komenco de nova jaro ofte memorigas al ni, ke la tempo pasas tre rapide. La studentaj  jaroj ŝajnis finiĝi tuj. Poste oni apenaŭ palpebrumis, sed jam la propra bebo fariĝis adoleskanto. Oni levas la kapon de la skribotablo por trovi, ke oni faras la saman laboron jam de dek jaroj. Estas timige, kiel rapide la vivo pasas.

Ne helpas, ke la plej grandan parton de nia vivo ni vivas senkonscie. Estas multaj agadoj, kiujn ni faras aŭtomate. Ĉu vi vere atentas kiam vi brosas viajn dentojn, manĝas aŭ vestiĝas? Estas bona afero, ke iuj aferoj okazas aŭtomate. Oni estus elĉerpita, se necesus konstante pensi kiel spiri aŭ marŝi, aŭ kiel veturigi aŭtomobilon. Tamen ekzistas aliaj okazoj, kiam oni prefere malrapidiĝu por ĝui la momenton: ekzemple kiam oni ferias ĉe la marbordo. Aŭ kiam oni pasigas tempon kun amato.

Estas aferoj, kiujn ni povas fari ĉiutage por malrapidigi la vivon.

1. Faru ŝanĝojn. Unu kialo, pro kiu la vivo ŝajnas pasi rapide, estas ke oni ne atentas. La cerbo ne bezonas multe labori kiam temas pri aferoj, kiujn ĝi faras ree kaj denove. Oni ĉiam parkas en la sama loko ĉe la laborejo. Oni manĝas ĉiam la saman tagmanĝon, aŭ promenas ĉiam laŭ la sama vojo. Malgrandaj ŝanĝoj tiras la atenton reen al la momento. Aĉetu ĉe malsama vendejo. Ŝanĝu la guston de via kafo. Mendu vespermanĝon de nova restoracio.

2. Provu novan ŝatokupon. Esti nova lernanto faras mirindajn aferojn por la cerbo. Kiam oni lernas ion novan, kiel ludi instrumenton, fari sporton aŭ lerni lingvon, la cerbo kaj korpo tre forte koncentriĝas. Anstataŭ fari movojn, kiujn la korpo jam bonege konas, necesas pensi pri ĉiu movo, ĉiu vorto, ĉiu noto.

3. Renkontu novajn homojn. Eble estas iu ĉe via laborejo, kiun vi ne tre bone konas, aŭ najbaro, kun kiu vi neniam babilis. Aŭ vi povus aliĝi al malsama preĝejo, sporto-teamo aŭ Esperanto-klubo. Renkonti novajn homojn aldonas riĉecon kaj diversecon al la spertoj, kaj devigas vin koncentriĝi. Vi ne konas iliajn historiojn. Vi ne scias la nomojn de iliaj infanoj kaj geamikoj. Kiam ili parolas, necesas atenti por povi lerni pri ili.

4. Atentu pli pri la ĉiutagaj agadoj. La venontan fojon kiam vi lavos telerojn, faldos vestaĵojn aŭ balaos la plankon, atentu ĉiun detalon. Kion vi vidas? Kion vi aŭdas? Kiel vi sentas la akvon ĉe via haŭto? Kiel odoras la pura ĉemizo? Observu ĉion.

Ni ne povos haltigi la tempon, sed ni povas intence malrapidigi ĝin per pli aktiva koncentriĝo pri la mondo ĉirkaŭ ni.

Myrtis Smith

Valoraj artaĵoj
Devante fari verk-ekzercon pri la temo “Valoraj artaĵoj”, mi unue deziris certiĝi pri la signifo de la vorto valora. Jen ĝi: “havanta konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon”.

Nu… tiu difino validus por multegaj artaĵoj. Mi tamen tuj pensis pri artikolo, kiun mi legis antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi temas pri itala artisto, Salvatore Garau, kaj ties artaĵo Io Sono (Mi Estas).

Ĉu lia kreaĵo havas konsiderindan meriton? Jes ja! Ĝi entenas ecojn pro kiuj la artisto meritas multajn laŭdojn… aŭ mokojn kaj insultojn.

Ĉu ĝi havas konsiderindan kvaliton? Kompreneble! Ĝi forte impresas la sensojn de siaj spektantoj kaj senfine ilin paroligas.

Ĉu ĝi havas konsiderindan prezon? Juĝu mem: ĝi estis vendita, la 18-an de majo 2021, por 14820 eŭroj. Prezo ne tre alta por artaĵo de fama artisto, ĉu ne?

Sed eble vi scivolas pri ĝi, se vi ankoraŭ ne aŭdis aŭ legis pri Io Sono?

Jen do: temas pri artaĵo… nevidebla!

Kaj iu elspezis preskaŭ 15000 € por akiri tiun nevideblaĵon!

La artisto tamen donis al la aĉetinto siajn konsilojn: la “kreaĵo” estu starigita meze de malplena ĉambro, en kvadrato 1,50 metrojn ĉiuflanke, markita per surplanka glubendo.

Valora artaĵo, ĉu? La akirinto nepre atentu ne difekti ĝin okaze de polvosuĉado de la ejo...

Sed mi subite memoras, ke la titolo de mia verk-ekzerco estas “Valoraj artaĵoj”, do necesas plurale pritrakti la temon. Jen do plia artaĵo: Nothing (Nenio), de usona artisto, Tom Miller; ankaŭ ĝi estas nevidebla!

Ĉu vi jam imagis la kulminon de tia trompo? Miller akuzis Garau pri plagiato!

Ĉiujare la aperantaj artaĵoj fariĝas pli kaj pli frenezaj!

Pascal Vilain

Reuzi malnovajn vestojn
Kio estas via ŝatokupo? Por mi ĝi estas riparado de malnovaj vestoj.

Mi ŝatas kudri mane aŭ per kudromaŝino. Riparado estas ne nur ŝatokupo, sed pli signifa agado por mi. Ĉar mi pensas, ke el malnova afero mi kreas novaĵon; mi revivigas aĵojn jam mortajn, forĵetitajn de la homoj. Tiu agado kontribuas iomete eĉ por plibonigi la mondon.

Ĉu vi scias, kiom da vestoj estas forĵetitaj dum unu jaro en via lando? Kaj post la forĵetado, kien iras tiuj vestoj?

Ĉiujare ĉirkaŭ 100 miliardoj da vestoj estas produktitaj en la mondo, kaj 3,3 miliardoj el ili estas forĵetitaj. Gigantaj kvantoj da forĵetitaj vestoj alvenas en Akro, Ganao, kie estas la grandega bazaro “Kantamanto”. Sed eĉ tie 40% de la importitaj vestoj el pluraj landoj ne estas venditaj en la bazaro, sed denove forĵetitaj sur la stratojn, kie ili finiĝas apud la hejmoj de la loĝantoj. Aliaj estas ĵetitaj en la riveron. Tial amaso da vestorubaĵoj fluas sur la rivero kaj alvenas en la maron, kie ili endanĝerigas la vivon de la mar-estuloj. Krome kreiĝas monteto da forĵetitaĵoj, kie bovoj manĝas ilin kvazaŭ herbon. Tio estas nekredebla vero.

Ni facile aĉetas tro multajn novajn vestojn pro la malalta prezo, kaj ni rapide forĵetas ilin. Nuntempe la “rapida modo” estas grava socia problemo.

Por fari unu T-ĉemizon necesas 2700 litroj da akvo. Tio estas la kvanto kiun unu homo konsumas en tri jaroj. Kaj inter la tuta kvanto da varmiga gaso ellasata, 10% de la gasoj estas kaŭzataj de la mod-industrio. Tio signifas, ke ĝi ellasas pli grandan kvanton da varmigaj gasoj ol aviadiloj kaj kargo-ŝipoj.

Oni ankoraŭ ne konscias pri la gravaj problemoj kaŭzataj de “rapida modo” kaj la mod-industrio. Ĉar kutime oni ne vidas la problemon, same kiel oni ne vidas la problemon pri la multaj plastaĵoj.

Mi ŝatas aĉeti reuzeblajn vestojn en brokantejo, kaj foje mi ĝustigas ilin laŭ mia mezuro, aŭ ŝanĝas ilin al dezirata formo. Foje mi ankaŭ uzas la malnovajn vestojn de mia patrino, kiujn ŝi aĉetis antaŭ 30 aŭ 40 jaroj.

Kiam mi riparas malnovajn vestojn, al mi ŝajnas, ke tiuj vestoj komunikas al mi siajn rakontojn kaj la historiojn de la homoj, kiuj portis ilin. Tio estas plezura sperto por mi.

En la kronvirusa periodo, mi faris plurajn maskojn, reuzante malnovajn mantukojn, ne plu bezonatajn, ankoraŭ sufiĉe purajn, kaj mi donacis ilin al familianoj kaj konatoj. Ankaŭ tio estis plezura afero.

Espereble, per niaj ŝatokupoj ni faru ion por kontribui al pli bona mondo, laŭ nia eblo.

LI Namsuk

Esperanta trompisto
La artikolo Esperanta trompisto unue aperis en la ĉina blogo Verda Reto. Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.

Kiam esperantistoj propagandas Esperanton al la publiko, ili diras: ‘La gramatiko de Esperanto estas tre simpla, kaj la vortoj de Esperanto estas malmultaj; lerninte la vortojn rapida, diligenta, nova, oni povas facile formi la vortojn malrapida, maldiligenta, malnova, laŭ la Esperanta vortofara metodo.’

‘Kiel scienca estas la lingvo Esperanto!’ admiras Esperanton ne-esperantistoj en sia koro.

Ne-esperantistoj kredas la vortojn de esperantistoj, kaj eklernas tiun “sciencan” lingvon. Post kelka tempo tamen, la instruisto ŝanĝas sian konsilon: ‘Malrapida, maldiligenta, malnova estas tro longaj, do ni ne plu uzu tiujn vortojn. Ni uzu anstataŭe la pli mallongajn formojn lanta, pigra, olda.’

‘Esperanta trompisto!’ insultas la lernanto en sia koro. 'Ili varbas lernantojn al Esperanto kiel oni fiŝ-hokas.'

Kial vi skribas pigra anstataŭ maldiligenta? Ĉu vi estas tiel lana? En la ĉina lingvo, lan signifas maldiligenta. Do, ankaŭ ni enkonduku laŭplaĉe novajn vortojn en Esperanton! Vi pigras, ni lanas, kaj Esperanto pereos!

Ne miskomprenu min! Mi ne intencas enkonduki novajn vortojn el la ĉina lingvo, nek volas akcepti ne-necesajn novajn vortojn el eŭropaj lingvoj. Ĉar la tro multaj vortoj malfaciligas Esperanton, tiel malhelpante ĝian disvastigon.

Jam pasis pli ol 100 jaroj post kiam Esperanto aperis en nia mondo. Dume aperis multaj novaj aferoj, kiujn Esperanto devas priskribi per novaj vortoj. Sed Esperanto havas sian apartaĵon: nome, ĝi povas krei novajn vortojn uzante la malnovajn radikojn, kiujn oni jam konas. Se oni enkondukas vortojn rekte el eŭropaj lingvoj, nur simple aldonante Esperantajn finaĵojn, eŭropanoj rekonas tiujn novajn vortojn sen lernado, sed aliaj homoj devas lerni ilin. Tio malfaciligas Esperanton kaj for-timigas ne-eŭropajn lernantojn.

Fakte, nun en Ĉinio estas ĉiam malpli da lernantoj kaj parolantoj de Esperanto. Unu el la kialoj estas la malfaciliĝo, kaŭzata de la plimultiĝado de la Esperantaj novaj vortoj rekte enirantaj el eŭropaj lingvoj. Mi taksas, ke bonaj parolantoj de Esperanto estas malpli ol 1000 homoj en Ĉinio. Sed kiam mi parolis pri tio kun Esperanta veterano, li respondis al mi, ke estas nur ĉirkaŭ 100 bonaj parolantoj en Ĉinio. Tio fakte estas ignorebla nombro, kompare kun 1406 milionoj da ĉinoj!

Esperanto ne estu nur komuna lingvo de eŭropanoj, sed internacia lingvo por la tuta homaro! Eŭropanoj jam ĝuas multajn privilegiojn kompare kun parolantoj de aliaj lingvoj. Por helpi la disvastigon de la lingvo, ili devas sekvi la Fundamenton de Esperanto, kaj pripensi la malfacilaĵon de ne-eŭropanoj en la lernado. Se Esperanto estas nur ludilo de eŭropanoj, ĝi disvolviĝos ne-eviteble al malgranda dialekto de Eŭropo!

Solis (Liu Xiaozhe)

La sekreto por atingi viajn celojn
La sekreto por atingi viajn celojn

Imagu, ke iun tagon vi decidas verki libron. Vi kreas celon: vi verkos 500 vortojn ĉiutage. Post tri aŭ kvar monatoj vi finos la unuan malneton.

Tago 1: Vi verkis 500 vortojn

Tago 2: Vi verkis 500 vortojn

Tago 3: Vi verkis 375 vortojn (distris vin retmesaĝo)

Tago 4: Vi verkis 0 vortojn (vi devis labori malfrue)

Tago 5: Vi verkis 0 vortojn (vi volis spekti tre bonan programon en la televido)

Tago 6: Vi verkis 100 vortojn (vi endormiĝis).

Kaj tiel plu.

Anstataŭ “verki libron”, via celo povus esti io ajn. Ekzerciĝi. Manĝi pli sane. Enlitiĝi frue. Fondi  novan komercon. Purigi vian domon. Lerni novan lingvon.

Vi havas klaran ideon en via menso pri tio, kion vi volas fari. Vi havas tre realecan celon. Vi komencas bone. Tiam vi ŝanceliĝas. Vi estas tro okupata. Vi distriĝas. La pretekstoj multobliĝas.

Kio okazis? Tutsimple, vi celis tro alte. Se vi volas atingi grandajn celojn, vi devas celi malpli alte.

Ĉu verki 100 vortojn? Ne, tio estas jam tro alta celo.

Vi devas komenci per tasko, kiu estas tre malgranda kaj ridinde simpla. Tiel malgranda kaj tiel simpla, ke mankos tempo por pretekstoj aŭ interrompoj aŭ aliaj krizoj.

Provu ĉi tion:  verki unu frazon tage.

Komence, via celo ne estos verki libron. Via celo estos verki ĉiutage. Tio devos fariĝi via normala kutimo. Kiam vi jam havos la kutimon verki, tiam vi povos verki libron. Necesas unue krei la kutimon.

Fari unu puŝlevon.

Manĝi unu frukton.

Enlitiĝi kvin minutojn pli frue.

Purigi unu breton.

Lerni unu novan vorton.

Iom post iom, vi povos fari pli. Unu frazo fariĝos unu alineo. Unu alineo fariĝos unu paĝo. Kaj baldaŭ…vi estos finverkinta la tutan libron.

Myrtis Smith

Unesko ĝojas pro la respondoj de la esperantistoj
En aprilo aperis artikolo en uea.facila pri enketilo de Unesko en dek sep lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto. La temo de la enketilo estas la estonteco de edukado: kiuj estas la ĉefaj defioj kaj celoj de edukado?

Ni instigis ĉiujn esperantistojn respondi al la enketilo antaŭ la fino de aprilo, kaj efektive multaj homoj plenigis ĝin. La 3-an de majo, la vicprezidanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio), Trezoro Huang Yinbao, skribis al la respondeculo ĉe Unesko por demandi, kiom da homoj respondis.

S-ro Trezoro tre baldaŭ ricevis respondon de la respondeculo, s-ino S. Magalage. Ŝi informis, ke oni plilongigis la periodon por respondi al la enketo, kiu nun restos uzebla dum ankoraŭ du monatoj. Krome ŝi skribis:

Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.

Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Milito.

Rigarde al la tri celoj de edukado, oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.

En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.

Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato.

S. Magalage

Do, se vi ne jam plenigis la enketilon, eblas ankoraŭ fari tion ĝis almenaŭ la mezo de junio, per jena ligilo.

Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj estas petataj diskonigi la informojn por instigi aliajn esperantistojn plenigi la enketilon, se ili ne jam faris tion.

Unesko unuafoje faras demandilon en Esperanto –
La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al laŭleĝa regado, kaj al homaj rajtoj, bazaj liberecoj kaj toleremo. Tiuj idealoj estas egalaj por ĉiuj popoloj de la mondo.

Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, inter 1971 kaj 2015 Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi novan raporton pri la estonteco de edukado en novembro 2021.

Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Estonta Edukado kun dek sep gravaj fakuloj el diversaj landoj. La komisiono estas estrata de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidanto de Etiopujo. Unesko publikigis unu-minutan enketilon en dek sep lingvoj. Unu el tiuj lingvoj estas Esperanto.

Tio estas grava okazo por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tiel per Esperanto ni helpos disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko, kaj samtempe ni montros al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare ĝia lingva valoro estos videbla al Unesko.

Tial Universala Esperanto-Asocio (UEA) alvokas, ke ĉiu esperantisto donu unu minuton de sia tempo por plenigi la facilan enketilon laŭ la indikoj en la retejo de Unesko pri la estonteco de edukado. Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn al siaj membroj, por ke ili partoprenu!

Atentu: ne estas multe da tempo. La enketado finiĝos je la fino de aprilo. [Noto: oni nun longigis la periodon ĝis la mezo de junio. Vidu nian duan artikolon pri la sama temo Unesko ĝojas pro la respondoj de la esperantistoj.]

Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje ne aperas la fina butono “Sendu”.

Por doni nian kontribuon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de Unesko: Kiel edukado povas esti uzata por formi la estontecon de la homaro kaj la planedo. UEA invitas esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, kaj al la ĉefa reprezentanto de UEA ĉe Unesko, François Lo Jacomo, antaŭ la 20-a de aprilo 2021. La proponoj povas esti tre konkretaj aŭ ĝeneralaj. La fina propona raporto devas esti ne pli longa ol 1000 vortojn.