Salti al enhavo

Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi ?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Tion foje demandis al siaj lernantoj Marshall B. Rosenberg. Kion li instruis al ili? Sistemon, kiun li kreis kaj nomis SenPerforta Komunikado (SPK, angle: NonViolent Communication®).

Tiu rekomendaro helpas nin eliri el la pensmaniero: “Tio estas justa / maljusta”, “Tiu pravas / malpravas”, “Homoj ne rajtas…”, “Ni devas…”, “Li kulpas…”, “Vi meritas…”. Eĉ kiam ni ne vortumas ilin, tiaj pensoj loĝas en ni pro nia edukado kaj pro efiko de la socio en kiu ni kreskas kaj evoluas. Ili respegulas la manieron per kiu ni rigardas la realon, la aliulojn kaj nin mem, tio estas tra okulvitroj kiuj enlasas nur du kolorojn: bonan kaj malbonan. Tio malrapidigas nian kunagemon por konstrui pacon ĉar:

•    Ĉiuj ni havas malsamajn ideojn pri bono kaj malbono, do ni rigardas nin disaj kaj preteratentas tion, kio interligas nin.

•    Eĉ unu homo ofte ne konsentas kun si mem pri tio, kio estas bona kaj malbona, aŭ ŝanĝas sian ideon laŭ la tempo. Tio kreas enajn konfliktojn, bedaŭrojn, kulposentojn… kaj ni eluzas nian energion por kontraŭpezi ilin.

•    Ni estigas sociojn, en kiuj ĉiu unuopulo valoras pli aŭ malpli ol aliulo kaj devas sekvi la volon de la plialtranguloj. Tiel ni lasas flanke la ideon pri socio en kiu ĉiu povas kontribui laŭ siaj plenaj emo, kapablo, kaj personaj valoroj.

•    Ni sekvas eksteran regularon, ĉu de aliuloj (registaro, religio, ĝentileco, kulturo…), ĉu de memelpensita kondutaro. Dume ni preteratentas ĉies realajn bezonojn en la nuna momento.

La propono de SPK estas eliro el tio. Tial ĝi nomiĝas SenPerforta. Temas pri milda kaj tamen longa laboro pri si mem por mallerni tion, kion ni lernis ekde nia plej juna aĝo, flegi la     vundojn, kiujn lasis al ni tiu sistemo, evolui kaj kunpaŝi al granda socia ŝanĝo.

Kiam ŝajnas al mi, ke iu parolas aŭ agas malprave / nenormale / nejuste mi estas gvidata de mensa rakonto (ĉar praveco, normaleco kaj justeco estas mensaj konceptoj). Mi estas malkonektita de la simpla realo, ke tiu homo parolas aŭ agas laŭ maniero, kiu ne plenumas miajn bezonojn, ekzemple je amo aŭ sekureco.

Por tion fari, komence mi povas aŭskulti malpli mian menson kaj pli mian korpon. Mi povas respondi la demandon: kion mi sentas nun? Tiu demando ĉiam gvidas min al mia nuna realo kaj helpas min akcepti la tutan respondecon pri mia (mal)konsentemo. Ju pli da respondeco, des pli da povo kaj libereco!

Guillaume Armide

  • Ŝati 5
  • Ami 1
  • Dankon 1

Guillaume Armide estas franca muzikisto, kiu verkas kantojn en la franca kaj en Esperanto. Li nun trejniĝas por instrui SenPerfortan Komunikadon. Li havas kanalon en YouTube kaj profilon en SoundCloud


  • ĉies: de ĉiuj.
  • flegi: prizorgi malsanulon aŭ malfortulon; ame prizorgi iun aŭ ion.

1202232338_Flegi(publika).jpg.697b1ce453f730f1617afac7e1e55039.jpg

  • ju...des...:  la du vortoj kune montras, ke dum la unua afero ŝanĝas sian valoron, ankaŭ la alia ŝanĝas sian valoron samtempe.
  • koncepto: ĝenerala ideo pri nekonkreta afero, mensa bildo pri io.
  • konduto: maniero agi en siaj rilatoj kun aliaj homoj.
  • konekti: kunligi.
  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
  • perforto: uzo de korpa forto por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo. 

Perforto.jpg.3225a104d02af66cf6cf262380a4cc6c.jpg              Foto: Yufifalato722/Wikimedia CC SA 4.0

  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • respondeco: la devo zorgi pri la rezulto de iu ago aŭ faro, aŭ pri la taŭga plenumo de iu afero.
  • vortumi: elekti la vortojn por esprimi iun ideon.
  • vundo: serioza rompo, ŝiro, tranĉo en la korpo aŭ menso. 
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi dankemas pri ĉi tiu artikolo, ĉar vere mi legas ĉi tiun libron nuntempe. Certe, estas multe por absorbiĝi. Mi pripensas krei esperantan kurson por instrui pri ĉi tiuj konceptoj. Mi komprenas ke tiuj ĉi konceptoj estis ankaŭ uzita de Gandhi k.t.p.

Mi ankaŭ rigardas por iu por praktiki la konceptojn. Bonvolu mesaĝi al mi, se vi ŝatus kunlabori tiuj ĉi konceptojn 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Saluton!

Mi ĝojas pro via intereso pri SPK. Mi delonge intencas proponi SPK-seminariojn kaj videojn. Pasintdecembre mi gvidis 2-tagan SPK-seminarion ene de la Novjara Renkontiĝo, Germanuje. Mi kreis Facebook-grupon nomitan SenPerforta Komunikado. Ĝi ne estas aktiva nun. Baldaŭ mi vekiĝos kaj nutros ĝin!

https://www.facebook.com/groups/1023106661034094/

Amike,
Gijom' (Guillaume)

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.