Salti al enhavo

Ĝemelaj urboj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La Ĝemelaj Urboj havas la celon proksimigi popolojn malsamlandajn (kaj plejparte malsamlingvajn) per kreo de rektaj amikaj rilatoj inter unuopaj civitanoj kaj organizitaj grupoj. Ĉu tio ne bone konformas al la celoj de ni esperantistoj?

Krom tio, en Eŭropa Unio, interurba ĝemeliĝo estas stimulata per publikaj subvencioj kaj pli facilaj proceduroj. Tial, laŭ mi, ĝemeliĝo de urboj estas la plej rekta kaj fruktodona maniero por kunlabori kun la publikaj instancoj. Tiel ni montras niajn organizajn kapablojn kaj ankaŭ la efikon de Esperanto kiel ilo por interkompreniĝo.

La problemo de Esperanto, kaj de la Esperanto-movado, estas, ke la neesperantistoj ofte taksas ĝin neserioza kaj bagatela. Ili kredas, ke ĝi estas nura ludilo. Laŭ mi, aktivaj movadanoj devas montri la malon: ke Esperanto estas serioza afero, kaj ĝiaj aktivuloj agas serioze.

En 2011 la Esperanto-grupo en la germana urbo Darmstadt invitis la grupon de Breŝo (Brescia), Italujo, partopreni en la oficialaj festoj por la 20-jariĝo de la ĝemeliĝo inter la du urboj. La grupo en Breŝo entuziasme ekaktivis, kaj pri tio informis la lokajn instancojn, kiuj gratulis nin pro nia memorganizado.

Dum la postaj jaroj ni produktis Esperantajn bildkartojn de nia urbo, kiujn ni sendis al la geamikoj en Darmstadt kaj Troyes. Kiam, en 2016, enamiĝinte al nia urbo pro la multnombraj bildkartoj, la Darmstadtaj geesperantistoj vizitis Breŝon, ni aperigis artikolojn en la urbaj gazetoj kaj informis la instancojn.

En 2017 Breŝo gastigis la nacian kunvenon pri la centjara datreveno de la morto de Zamenhof.  La ĝemelurbaj geamikoj estis gravaj gastoj apud la urbestraro kaj la universitata direktoro.

Tute nature Breŝo estis elektita kiel kongresa sidejo por 2022, kaj same nature la kongresa temo rilatis al ĝemelaj urboj. La urbestro promesis, ke "la instancoj faros ĉion eblan por sukcesa kongreso". Tion oni efektive faris.

Ĝemelaj Urboj estas, laŭ mi, ŝlosilo por eniri la publikan pordon. Tiel ni montras al la urbo, kaj al la urbaj instancoj, ke esperantistoj estas pli ĝemelemaj ol la ordinaraj civitanoj, kaj ke ni kapablas (tre bone) aktiviĝi por idealo. Ni ankaŭ pruvas, ke uzi la Internacian Lingvon rimarkinde faciligas la kontaktojn inter ĝemelaj urboj. 

Tial mi pledas por la afero de Ĝemelaj Urboj. Mi rekomendas, ke ĉiuj bonŝancaj Esperanto-grupoj loĝantaj en ĝemela urbo tuj ekaktiviĝu por realigi konkretajn kontaktojn. Se la urbo ne jam havas ĝemelon, la Esperanto-grupo proponu ĝemeliĝon kun urbeto kun aktiva Esperanto-grupo, laŭeble samtempe en ambaŭ urboj. Ĉiam esperantistoj kontaktu kaj rekontaktu la urbestron kaj urbestraron, kaj ĉefe sin montru pli aktivaj ol la tipaj civitanoj.

Ĉiam tenu kontaktojn kun la lokaj amaskomunikiloj, substrekante, ke por esperantistoj ĝemelurbaj kontaktoj estas aparte facilaj.

Luigi Fraccaroli
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1
  • Dankon 1

Luigi Fraccaroli estas itala esperantisto, nuntempe prezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj de Breŝa Esperanto-Grupo. Li tre aktivas en la kampo de Ĝemelaj Urboj kaj daŭre uzas Esperanton por tiu celo. Li strebas al pliproksimigo de popoloj pere de la Internacia Lingvo.


  • bagatela: malgrava, senvalora, ne konsiderinda.
  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • entuziasme: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • ĝemelaj urboj: paro de similaj urboj en malsamaj landoj, kiuj havas specialan rilaton kun komunaj vizitoj kaj kulturaj interŝanĝoj.
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • konformi: havi similan formon kiel alia afero, regulo aŭ ideo, kiun oni konsideras dezirinda.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pledi: paroli antaŭ juĝisto, reganto, aŭ la publiko, por defendi sian propran aferon aŭ tiun de alia homo.
  • proceduro: serio de paŝoj, kiujn necesas plenumi, por fari iun aferon laŭ la ĝusta maniero.
  • pruvi: montri, ke io estas vera.
  • stimuli: plivigligi la aktivecon aŭ mensan staton de iu aŭ io.
  • sub-streki: skribi linion sub vorto aŭ frazo, por turni al ĝi la atenton de la leganto; paroli pri iu frazo aŭ ideo ofte kaj energie, por turni al ĝi la atenton de la aŭskultantoj.

786337683_Substreki(2).jpg.ee93ab10ed184656e0aaee5cbea1be7d.jpg

  • subvencio: monhelpo por projekto.
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • tipa: normala kaj ofta en difinita kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi tute konsentas kun vi ! Esperanto estas tute adekvata ilo por tiaj renkontoj ! 
Ni vere ne sufiĉe zorgas pri tiuj ekzistantaj iniciatoj, jam internaciaj, kiuj riĉiĝus per Esperanto. 
Estus duflanka gajno !

 

  • Ŝati 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Efektive tiu agadkampo estas fruktodona. Montri per ĝemeliĝo al publikaj instancoj certe helpas. Ĉiam labori kun la eksteraj organizaĵoj!

Tamen estas hoko en la ezoko. Ni estas malmultnombraj do niaj ebloj estas raraj. Ekzemple en mia urbo Chantepie (en Bretonio - Francio) ekzistas ĝemela urbo nomata Obrigheim en Germanio, sed kiel scii, ĉu estas esperantisto tie? Ni ne scias kie situas esperantistoj! Ne plu ekzistas libro, en kiu troviĝas ĉiuj la esperantistoj (ĝisdatigata), kiel ekzistis en la epoko de Zamenhof.

En la esperantista mondmapo, ekzistas nur 2684 esperantistoj kaj mi dubas, ĉu tiu mapo estas ĝusta.

Vidu la retejon de la mondmapo : https://esperantujo.directory/

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Mi samopinias pri via komento; estus bonege havi tutmondan oficialan adresaron...
Certe la esperantista mapo ne estas senmanka : ekzistas jam preskaŭ 1700 delegitoj el 102 landoj... (informo trovita ĉe la retejo de UEA). (Miaopinie multe da geesperantistoj simple ne konas la retejon aŭ malzorgas sin enlistigi...)
Pri ebleco serĉi informojn pri geesperantistoj en iu preciza loko, certe ĉiam eblas per peto al landaj asocioj https://uea.org/info/eo/vialande kaj ties delegitoj https://uea.org/reto/delegitoj/ .
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.