Salti al enhavo

Zamenhof-Tago
: la 15-a de decembro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

La parolantoj de Esperanto havas propran grup-kulturon kun siaj simboloj (la verda stelo, la flago, la himno), kaj eĉ komunaj festoj. Unu el la eroj de tiu kulturo estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), la kreinto de Esperanto. Lia naskiĝtago, la 15-a de decembro, estas la plej vaste festata dato en Esperantujo

La tradicio komenciĝis jam en la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanta festotago.

En tiu tago, aŭ en alia konvena tago de la sama semajno, esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhof-tago al Kristnasko en multaj landoj instigas la kunvenintojn interŝanĝi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri Zamenhof. 

Dum la longa historio de la movado ĝi ricevis ankaŭ aliajn nomojn kaj emfazojn: Tago de la Esperanto-libro kaj Tago de la Esperanto-kulturo. Tial Esperanto-organizaĵoj, kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago, ofte aldonas al la programo libro-recenzojn aŭ deklamadon de poemoj, aŭ anoncas publikigon de nova libro. Unuopuloj povas decidi aĉeti aŭ eklegi novan libron aŭ laŭ simila maniero festi la Esperanto-literaturon en tiu tago.

Almenaŭ en Eŭropo la festo havas karakteron de intima interesperantista festo en loka klubo. Provoj ŝanĝi ĝian karakteron al evento direktita eksteren, kun la celo trafi la intereson de la neesperantista publiko, kutime ne estas tre sukcesaj. Tamen en kelkaj okazoj, ekzemple la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof en 2009, estis aranĝitaj pluraj publikaj eventoj. Tiutage la urbestraro de Bjalistoko inaŭguris novan Zamenhof-centron, kaj en Novjorko okazis simpozio honore al Zamenhof kun prelegoj de Arika Okrent, Humphrey Tonkin kaj aliaj universitatanoj. La serĉilo Google ornamis tiutage sian emblemon per la Esperanto-flago honore al la okazo, kio instigis proksimume 2 milionojn da personoj alklaki ĝin kaj legi artikolojn en Vikipedio pri Zamenhof aŭ pri Esperanto.

1660914223_Googledoodle.jpg.14e3aca17cc87ce62db1d967f60f6fd8.jpg

Ĉi-jare UEA instigas la esperantistojn festi Zamenhof-tagon kaj kolektas ĉiujn informojn pri la okazontaj festoj en Eventa Servo, la reta informejo pri Esperantaj aranĝoj.
 

Renato Corsetti
 

  • Ŝati 1
  • Ami 1

Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado. 


  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris. 
  • deklami: voĉlegi poemon aŭ alian verkon en artisma maniero.

1523440426_Deklamadopubl..thumb.jpg.91c2e4a5d79cb2fc084b1f6dbe0f0459.jpg

  • emblemo: bildeto por prezenti iun ideon, ekzemple la emblemo de Esperanto estas la verda stelo.
  • emfazo: maniero prezenti aferon, kiu donas al ĝi pli da graveco aŭ pli da atento.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • himno: kanto, en kiu oni esprimas respekton kaj amon al iu idealo, aŭ al Dio.
  • honore: montrante respekton pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
  • inaŭguri: komenci ion novan.
  • instigi: diri “Jes! Faru tion!”
  • intima: tre persona, nepublika, inter malmultaj homoj, kiuj bone konas unu la alian kaj havas komunajn sentojn.
  • karaktero: la aro da ecoj, kiuj donas al iu okazaĵo apartan manieron prezentiĝi.
  • Krist-nasko: festotago (la 25-a de decembro), kiam kristanoj festas la naskiĝon de Jesuo.
  • ornami: aldoni detalojn al objekto por plibeligi ĝian aspekton.
  • simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
  • simpozio: kunveno de fakuloj por diskutado, prelegado kaj interŝanĝo de informoj pri fakaj aferoj.
  • urb-estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la aferojn de urbo.
  • vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kara Renato,

antaŭnelonge mi legis ie en la reto inviton sendi okaze de Zamenhof-Tago gratulan videon kun prezento de iu literaturaĵo. Tio estis en iu retejo, kiu intencis kolekti tiajn gratulojn; sed, bedaŭrinde, mi ne tuj notis kaj do perdis ties adreson. Mi registris duminutan gratulon kun du poemetojn; sed kien ĝin sendi? Eble, vi povas helpi?

 Estime,

        Tatjana

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (Brazilo), kun sidejo en la ŝtata ĉefurbo, de pluraj jaroj aliĝas al tiu movado kaj alvokas siajn membrojn al Zamenhofa Festo. Ĉi-jare, ĝi estos ankoraŭ virtuala kaj estas fiksita por la sekvonta 11-a de decembro. En la programo: malfermo, festparolado, lanĉoj de libroj en Esperanto, interveno de la Esperanto-Junularo de San-Paŭlo, babilado kaj muzikprezento. Pliaj informoj per easp.org.br. Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, fondita en la jaro 1937, sen profitceloj, agadas por diskonigado de Esperanto en ĉi tiu ŝtato. Ĝi publikigas la revuon La Lampiro, organizas kursojn, kulturkunsidojn, legoklubon, virtualan kafejon, ŝtatajn kongresojn, eldonadon de libroj kaj funkciadon de biblioteko, kaj estas ankaŭ filio de Brazila Esperanto-Ligo.

Ligo al komento
share_externally

La klubo en Moskvo donas jenajn informojn pri sia planata Zamenhof-festo: 

La 13-an de decembro nia kluba kunveno estos dediĉita al L. Zamenhof kaj Tago de la Esperanta libro.
Komenco je la 18.30, fino je la 21.00.
En la programo: prelego pri L. Zamenhof, kvizo, aŭkcio, libroservo, abunda festa tablo.
"Enirbileto" kostas 300 rbl. La mono estas bezonata por organizi regalon. Pago ĉe la eniro.
Bonvolu kunhavi monon por la aŭkcio kaj eventuala libro-aĉetado.

Se vi deziras partopreni, necesas informi antaŭe.

Ligo al komento
share_externally

Aliflanke la tradicia Zamenhof festo en Vieno okazos virtuale ĉi-jare.
Kiam: 11.12.2021 17:00-19:30.


Honore de Zamenhof kaj Esperanto atendas diversaj prezentaĵoj.

Programo:

· Hans Michael Maitzen pri sia nova libro pri Boltzmann

· Reinhard Fössmeier pri Esperanto-Klubo Munkeno

· Bernhard Tuider pri Kalocsay

· internaciaj virtualaj kontaktoj al Esperantistoj en la mondo:

Specialaj gastoj estas Djofina kaj Alphonse el DR Kongo (Afriko)

· Alfred Heiligenbrunner pri AEF

· Petro Balaz pri E@I

· Hans Michael Maitzen pri historio de Esperanto en Aŭstrio en la 1960-aj jaroj

Poste oni moviĝos al virtuala babilejo.

Bonvolu skribi por ricevi la ligilojn.

Ligo al komento
share_externally

Aliflanke en Antananarivo (Madagaskaro) Zamenhof-festo jam okazis. Jen la informoj:

Itaosy Esperanto-Klubo (IEK) sukcesis okazigi la festan renkontiĝon de la 10a am en GastroPizza en Andohatapenaka hodiaŭ sabate la 4an de decembro 2021. Ĝin ĉeestis 9 geesperantistoj. Amikino Lala rekte telefonis al ni por saluti kaj kuraĝigi nin. Tre amikeca kaj mojosa estis la etoso. Ni kantis la Esperanto-himnon, konkure ludis en Esperanto kaj manĝis bongustajn pizojn kaj sandviĉojn. Post tio, la gejunuloj aparte diskutis pri asocia vivo, ili decidis revivigi MEJA aŭ Malagasa Esperanto-Junulara Asocio (Informo pri tio aperigos ĉi tie la nova estraro). Ni ĉiuj rendevuos por la novjara renkontiĝo en 2022.

Ligo al komento
share_externally

Marde la 14an de decembro, Itala Esperanto-Federacio dediĉos sian monatan ZOOM-kunvenon al la Majstro.
Elstaraj gastoj de la vespero, kiu ne havos oficialan, sed amikan karakteron, estos Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de la Majstro, Carlo Minnaja, itala historiisto, kaj Roman Dobrzynski, konata pola reĝisoro kaj verkisto.
La kunveno okazos je la 21.00 itala horo
Itala Esperanto-Federacio daŭrigas sian serion da monata ZOOM-kunvenoj.
La 14-an de decembro je la 21.00 itala horo ni omaĝos al Ludoviko Zamenhof aŭskultante  Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de la Majstro, kaj  Carlo Minnaja, plej konata itala historiisto.
Kiel kutime ne temos pri oficialaj prelegoj sed pri agrabla amika vespero dum kiu ĉiu rajtas interveni.
Ni atendas vin.
Labora lingvo: Esperanto

Temo: Zamenhof festo
horo: 14 dec 2021 21:00 Romo

eniru en  Zoom
https://us02web.zoom.us/j/84023443480?pwd=RTRVV0lKcDQrTVpVSU5qUTkxVmxrZz09

ID riunione: 840 2344 3480
Passcode: 812608

Ligo al komento
share_externally

VERDEGA DECEMBRO 2021 JAM ESTAS EN TOGOLANDO

La ZamenhofTago-Festo en Togolando okazos la 18-an de decembro en la urbo Zowla, ekde la 5a horo ĝis la 16a horo.

La partoprenokotizo estas almenau 1 000 F. Unu esperantisto jam donis 50 100 F, alia 10 000 F, pliaj du donis po 1000 F. Tuj aldoniĝu, ke kiu donis 50 100 F, tiu precizigis, ke tiu mono koncernas la tutan verdegan decembro 2021.

Kiu ŝatus partopreni, tiuj enskribiĝu pagante la sumon indikitan.  Jenaj personoj pretas ricevi la enskribiĝon :

ATTAGLO Kokou, KOUEVIGAN Koffi Jerôme, GBEGLO Koffi, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Aminda, SAGBADJELOU Kokou, ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah, ATANLE Kossivi, …

Pliajn informojn oni petu de la estraro de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto): utetogo@hotmail.com.

Esperantistoj en Lome sciu, ke geinstruistoj de Instituto Zamenhof (IZo) organizas grupveturadon al Zowla. Kiujn tio interesas, tiuj eniru IZon

Ligo al komento
share_externally

La londona kaj antverpena kluboj invitas vin ĉeesti la prezenton de Georgo Handzlik, kiu okazos vendrede vespere la 17-an de decembro je la 7-a ptm. laŭ la horo en Londono = UTC. 
Georgo Handzlik prezentos sian version de la vivo de la iniciatinto de Esperanto. 
Laŭ monodramo Ludoviko - Lazaro, kiun li verkis por la bjalistoka kongreso kaj poste prezentis ĝin kvardekfoje sur kvar kontinentoj. Ludoviko rigardata de sia privata ĉambro, kun homaj problemoj, hezitoj, tute alia ol vi aŭdis dum kongresaj festparoloj.
Por plene partopreni la renkontiĝon preparu glaseton da „litova kun beroj”, ŝatata trinkaĵo de la Majstro 😉

Por partopreni, bonvolu alklaki

https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

Kunven-numero: 813 2898 4580
Pasvorto, se petota: 089969
 

Ligo al komento
share_externally

Mesaĝo de Wu Guojiang, prezidanto de Liaoning Esperanto-kultura Klubo en Ĉinujo:

Ni okazigos grandan feston por la Zamenhofa-tago en la 19-a de decembro 2021 en en la granda halo de Shenyang Teo-Urbo, la plej granda teo-foiro en la nordorienta Ĉinio. La festo estas financita de kvar entreprenoj. Estos ĉi-jara duafojo por niaj klubanoj vid-al-vide kontakti la publikon kaj surloke respondi demandojn pri nia lingvo.

Viaj gratuloj estas bonvenaj, sed pro tempo ni ricevas ilin antaŭ la 18-a de decembro.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.