
La unua publika kunveno de la Virina Komisiono dum la UK en Aruŝo. De maldekstro dekstren: Alexandrine Omba, Mirejo Grosjean, Arko (Gong Xiaofeng), Miora Raveloharison, Anna Lowenstein.
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Małgosia Komarnicka.
Ekde la fino de la 70-aj kaj ĝis la fino de la 80-aj jaroj, funkciis Komisiono por Virina Agado de UEA (KVA). Ĝi celis helpi esperantistinojn konigi al la mondo la sociajn problemojn de virinoj kaj strebi al ties solvo. Tiutempe, antaŭ ol ekzistis reta komunikado, Esperanta agado estis pli pena ol nun, ĉar necesis komuniki per poŝto aŭ kunsidi surloke.
Tridek jarojn post la malapero de la iama KVA, tre viglas virina agado precipe en Afriko. En 2018 EVAA (Esperantista Virina Asocio en Afriko) faris sian 1-an AKVon (Afrika Kongreso de Virinoj) kiu okazis en Moramanga, Madagaskaro. EVAA organizis la 2-an AKVon en Aruŝo, Tanzanio, fine de julio 2024 tuj antaŭ la UK.
Post du-jara korespondado esperantistinoj komencis rete renkontiĝi en la jaro 2022 kaj organizi programojn kadre de Virina Agado. Okazis kunvenoj dum la kongresoj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en 2022, 2023 kaj 2024; dum la Universala Kongreso en Aruŝo; dum la Itala Esperanto-Kongreso en 2024, kaj ankaŭ en aliaj internaciaj kunvenoj. Per tiuj kunvenoj ni montras la forton kaj saĝecon de virinoj en ĉiuj vivkampoj.
Dum siaj retaj renkontiĝoj, la ne-oficiala grupo Virina Agado faris kelkajn gravajn decidojn. Interalie ĝi petis al UEA restarigi la Komisionon por Virina Agado. Tiu peto estis aprobita en majo 2024. Dum sekva kunsido la partoprenantinoj decidis, ke la Komisiono por Virina Agado estu tri-nivela. La Komisiono mem konsistas el kvin personoj: Małgosia Komarnicka (Pollando); Alessandra Madella (Italio/Ĉinio); Miora Raveloharison (Madagaskaro); Ariadna Garcia Gutierrez (Kubo); kaj Arko (Gong Xiaofeng) (Ĉinio). Krome estas Konsilantaro, kiu same konsistas el kvin virinoj; kaj la tria nivelo, Aktivulinoj. La Komisiono invitas ĉiujn esperantistinojn aliĝi al la Aktivulinoj ĉe virina-agado@groups.io aŭ virina.agado@esperanto.org.
Aparta projekto de la Komisiono estas la bele progresanta "rond-iranta rakonto", laŭ kiu virinoj el diversaj mondopartoj laŭvice kontribuas al daŭre verkata rakonto. Alia nova tasko de la Komisiono estas prepari liston de elstaraj esperantistinoj, kiuj pene laboris en la frua periodo de la Esperanto-movado. Bonvolu esplori la historion de viaj lokaj kaj naciaj asocioj por retrovi pionirinojn, kies gravan agadon ni ne forgesu.
La restarigita Komisiono por Virina Agado signifas novan oportunon aŭdigi la voĉojn de virinoj en la plej diversaj mondopartoj. Tio aparte gravas en tiuj landoj, kie ili suferas diskriminacion pro diversaj kialoj kaj oni silentas pri iliaj rajtoj. Ni komune strebu al vera ŝanĝo de tiaj realaĵoj. La celo de la Komisiono estas labori por la egalrajtigo de virinoj, ilia aktivigo, memevoluo, sano kaj memfido. Ĉiu virino, sendepende de nacieco, aĝo aŭ religio, havas la rajton decidi pri sia vivo, edukado, serĉado de siaj propraj celoj, laboro, kariero, sekureco...
Nome de la Komisiono
Małgosia Komarnicka
GONG Xiaofeng (Arko)
-
5
Małgosia Komarnicka estas pola esperantistino, iniciatintino de multaj edukaj kaj kulturaj eventoj. Ŝia laborlingvo estas Esperanto.
GONG Xiaofeng (Arko) estas ĉina esperantistino, nun emerita universitata profesoro. Ŝi estas estrarano de UEA.
- aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
- aprobi: diri, ke la faroj aŭ diraĵoj de alia homo aŭ grupo, estas bonaj; konsenti pri iu peto.
- diskriminacio: maljusta traktado de unu homo aŭ hom-grupo kompare kun aliaj.
- el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
- kariero: profesio, okupo; la progreso en la profesio.
- komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
- kun-sidi: renkontiĝi kun malgranda grupo de homoj por diskuti proponojn aŭ decidojn pri la laboro de asocio aŭ komerca organizaĵo.
- mem-fido: kredo pri sia propra kapablo fari ion.
- oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
- oportuno: konvena okazo, kiu faciligas iun agadon.
- parto-prenantino: unu el la virinoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna aranĝo.
- pionirino: virino, kiu sola aŭ kiel membro de grupo komencas novan aferon, montrante la vojon al postaj homoj; virino, kiu unue diskonigis Esperanton en sia propra lando aŭ medio.
- strebi: energie streĉi la fortojn de la korpo kaj menso por atingi celon.
-
UEA: Universala Esperanto-Asocio
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.