Salti al enhavo

Tago de Esperanto 2024


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

La 26-a de julio estis la tago, kiam aperis la unua libro de Esperanto en 1887. Tial tiu dato estas la Tago de Esperanto. Por la venonta Tago de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio pretigas tekston kun la titolo “Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio. UEA petas esperantistojn traduki ĝin en la propran lingvon por diskonigo. Por tiu okazo, ankaŭ uea.facila tradukas tiun tekston – sed ni tradukas ĝin en facilan Esperanton. Jen la simpligita teksto:

Laŭ la Universala Deklaracio pri homaj rajtoj, "ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭt-koloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.” 

Ĉio ĉi klare montras, ke la homaj rajtoj validas same por ĉiuj, ankaŭ por komunumoj malgrandaj, malfortaj, kaj politike ne influaj. Ĝi ankaŭ montras, ke necesas batali kontraŭ lingva diskriminacio.

Kio estas lingva diskriminacio? Ĝi okazas ĉiufoje kiam homoj pli fortaj, pli potencaj, pli instruitaj, pli riĉaj, parolas en siaj gepatraj lingvoj al ali-lingvaj homoj, kiuj provu kompreni kaj provu respondi, se ili kapablas. Tia maljusta traktado de aliaj homoj okazas dum la tuta homa historio, same kiel aliaj maljustaj praktikoj kiel sklaveco, malegala traktado de virinoj, mortigo de malfortuloj, ekonomia ekspluatado de malfortaj landoj, rasismo, kaj tiel plu. 

Sed estas unu diferenco kompare kun aliaj diskriminacioj: lingva diskriminacio estas ofte ne rekonata de tiuj, kiuj diskriminacias, kaj eĉ de tiuj, kiuj estas diskriminaciataj. 

Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas la sola punkto, kie ĉiuj ŝtatoj de la mondo povas interparoli. Kaj tamen eĉ UN mem ne respektas la rajton de ĉiuj homoj kompreni kaj esti komprenataj kiel egaluloj. Ĝi havas kelkajn grandajn lingvojn kiel oficialajn lingvojn, sed fakte ĝi utiligas nur kelkajn el la plej grandaj por paroli al la mondo. Sekve, ĝi emas aŭskulti nur tiun etan parton de la mondo, kiu kapablas respondi en tiuj plej grandaj lingvoj. Ĉu tio estas la plej efika maniero por aktivigi la mondajn civitanojn, por ke ili kune solvu la gravajn problemojn de la mondo, kiel ekzemple la plivarmiĝantan klimaton?

Kelkaj gvidaj afrikaj politikistoj tute klare parolis pri la rilato inter la uzo de gepatraj lingvoj kaj evoluo. Nelson Mandela iam diris: “Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, vi parolas al lia kapo, sed se vi parolas al li en lia propra lingvo, vi parolas al lia koro." 

Ni bezonas aktivigi la korojn ĉirkaŭ la celojn de Unuiĝintaj Nacioj.

La solvo, kiun proponas la parolantoj de la monda lingvo Esperanto, povus ŝajni kiel afero de la estonteco. Kaj tamen indas interesiĝi pri tiu lingvo, ĉar ĝi estis kreita kun la celo, ke ĉiu en la mondo rajtu paroli sian propran lingvon. Esperanto estis kreita por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj por ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu en egaleca maniero, sen diskriminacio. 

Okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, la 26-an de julio, nia celo estas klarigi, kio estas lingva diskriminacio, kiu praktikas ĝin, kaj kiel oni povas superi ĝin per egaleca komunikado.
 

  • Ŝati 4
  • Ami 2

  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • deklaracio: grava publika sciigo pri iu temo.
  • de-veno: la loko aŭ situacio de kie oni venis.
  • dialogo: inter-parolado.
  • diskriminacio: maljusta traktado de unu homo aŭ hom-grupo kompare kun aliaj.
  • ekspluatado: utiligo de la rimedoj de alia popolo aŭ lando, ne pagante justan prezon pro tio.
  • influa: havanta efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • komunumo: malgranda regiono, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo; societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • potenca: tre forta, kun la kapablo regi aliajn homojn aŭ objektojn kaj devigi ilin obei.
  • raso: tre malpreciza divido de la homaro laŭ kelkaj facile videblaj ecoj (koloro de la haŭto, formo de la okuloj, kaj simile); rasismo: idearo, laŭ kiu videblaj korpaj ecoj, ekzemple haŭtkoloro, apartigas unu homgrupon de aliaj; la kredo, ke iuj homoj estas pli aŭ malpli valoraj pro sia haŭtkoloro aŭ sia deveno.
  • rekoni: anonci la pravecon de iu fakto.
  • sklaveco: situacio, en kiu iuj homoj posedas aliajn kvazaŭ ili estus objektoj, kaj devigas ilin labori senpage.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.