Salti al enhavo

Sukcesa kursaro en Londono


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis István Ertl.

Antaŭ la pandemio ni en norda Londono konsideris nin tre bonŝancaj trovi lokon, kie ni povis okazigi niajn Esperanto-lecionojn kontraŭ tre malgranda pago. Ni estis kontentaj pri niaj lecionoj en tri malsamaj niveloj, al kiuj venis regule dudeko da homoj.

Kiam venis la pandemio ni kompreneble ne plu rajtis renkontiĝi en tiu loko. Tio unue ŝajnis katastrofo, sed fakte ĝi montriĝis esti neatendita bonŝanco almenaŭ por la Esperanto-instruado (kvankam kompreneble ne laŭ aliaj vidpunktoj).  La pandemio devigis la Esperanto-movadon trovi novajn manierojn organizi siajn kursojn, kaj ni baldaŭ konstatis, ke eblas plu instrui virtuale uzante programojn kiel Skype, Zoom kaj Jitsi.

Kiam ni komencis okazigi niajn kursojn virtuale ni malkovris, ke multaj homoj deziras partopreni, kiuj normale ne povas ĉeesti. Londono estas granda urbo, kaj homoj el suda aŭ orienta Londono ne povas facile atingi kursejon en la norda flanko de tiu sama urbo. Sed kompreneble ĉiuj povas partopreni virtuale. 

Niaj lecionoj rapide kreskis: volis partopreni homoj ankaŭ ekster Londono – kaj ne nur ekster Londono, sed ekster Britujo, eĉ ekster Eŭropo. Ni anoncis niajn kursojn en la reto, kaj homoj daŭre respondis, ke ili deziras aliĝi. Fakte eĉ venis tro da petoj, tiel ke ni devis serĉi pliajn instruistojn.

Ĉar multaj petoj venis el Norda Ameriko, ni havis la ideon serĉi instruiston en Usono, kies lecionoj povus okazi en pli oportuna horo por amerikanoj. Pro la multaj petoj, ni iom post iom devis aldoni plian instruiston en Usono, poste aliajn en Britujo. Por la pli progresintaj kursanoj la instruisto ne nepre devas esti anglalingvano, kaj ni nun havas ankaŭ unu instruiston en Pollando kaj alian en Francujo.

Nia nuna situacio estas jena: ni nun organizas naŭ kursojn kaj tri grupojn de konversacio, kun entute proksimume 130 lernantoj. La lernantoj venas multenombre el tri kontinentoj: el multaj eŭropaj landoj, el 5-6 aziaj landoj, kaj el Suda kaj Norda Ameriko. Estas proksimume 10 homoj en ĉiu kurso, sed al la sabataj lecionoj por lernantoj de Duolingo venas almenaŭ 30. Por pli da informoj pri niaj retaj kursoj, vidu nian retejon.

Mi rakontas en ĉi tiu artikolo pri la situacio en Londono, sed kompreneble ekzistas virtualaj kursoj ankaŭ en multaj aliaj landoj. Mi invitas instruistojn ankaŭ en aliaj landoj raporti pri siaj kursoj por uea.facila.

Anna Löwenstein
 

  • Ŝati 1

Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de du romanoj en Esperanto. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • Duolingo: retejo por lingvo-lernado.
  • katastrofo: subita, malfeliĉega okazaĵo, kun teruraj sekvoj por homoj kaj objektoj.
  • konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon.
  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero. 

1749402474_Kontinentojpx..jpg.5b0ca91af3099f2ddee02f67d9de5277.jpg

  • konversacio: interparolado.

1992671515_Konversaciopx..jpg.4c9b13acb181acb50868187517514099.jpg

  • oportuna: facila, konvena, taŭga, utila.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • proksimume: ne tute ĝuste, sed nur proksime al la ĝusta; ne precize, pli-malpli, ĉirkaŭ.
  • vid-punkto: maniero rigardi aferojn, opinio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi plu uzadas artikolojn de uea.facila.org por pliriĉigi la vorttrezoron de miaj kursanoj, antaŭ ilia konversacia kurso pri la sama temo. Dankon pro la valora materialo!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.