Salti al enhavo

Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso
de Esperanto en Burno


La komitato de UEA kunsidas en Burno. Foto: John Huang

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

Normale kongresa rezolucio estas sufiĉe malfacila dokumento kun multaj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la vortlisto de uea.facila. La rezolucio de la ĵusa Universala Kongreso en Burno, ali-flanke, uzas sufiĉe simplan lingvaĵon. Tamen necesis ankoraŭ iomete simpligi la lingvaĵon de la rezolucio, por ke ĝi taŭgu por niaj legantoj. La simpligita teksto aperas ĉi-sube.

En la rezolucio, la nomo de la urbo aperas kiel Brno, anstataŭ kiel Burno laŭ la rekomendo de la Akademio (vidu la artikolon pri tiu temo aperinta en uea.facila). Ni komprenas, ke pluraj homoj preferas la naci-lingvan formon, kaj ambaŭ formoj estas uzataj rilate al la kongreso tie.

Tamen redonante la tekston de la rezolucio, ni preferas respekti la konsilon de la Akademio. Tial ni decidis ĉie ŝanĝi Brno al Burno

 

Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Burno

Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Burno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni montris per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsam-lingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, oni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi rezolucion:

Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj Esperanto-parolantoj. Tial la kono de Esperanto en inter-ligita mondo fariĝas ĉiam pli valora por atingo de paco kaj konfido inter la popoloj;

Ni notas, ke multlingva komunikado per maŝina tradukado fariĝis malmultekosta kaj vaste uzebla;

Samtempe ni notas, ke la instigoj lerni fremdajn lingvojn malfortiĝas, inter-alie pro la uzo de maŝina tradukado, kaj malpliiĝas lingva egaleco, kondukante al kultura provincismo;

Kun zorgo ni konstatas, ke estiĝas abundego da ciferecaj komunikiloj, per kiuj multaj homoj emas aliĝi al fontoj de informado kun sam-opiniaj grupoj, fortigante dividojn en la socio;

Ni atentigas, ke Esperanto plene taŭgas kiel internacia lingvo kaj jam posedas tutmondan komunumon de parolantoj, kiu kiel movado subtenas respekton kaj valorigon de fremdaj lingvoj kaj kultura diverseco;

Pro tio ni alvokas registarojn kaj la socion en ĉiuj landoj:

  • reveni al instruado ankaŭ de najbaraj lingvoj kaj enkonduki Esperanton kiel lernejan fakon por fortigi la rektan kontakton al najbaraj kulturoj kaj la neŭtralan alproksimiĝon al aliaj lingvoj; kaj
  • labori por plifortigi la statuson de lokaj lingvoj kaj de Esperanto kompare kun tiu de la super-regantaj lingvoj;

Ni opinias, ke:

  • reciproka konfido povas kontribui al respektoplena, sekura kaj interkultura socia etoso kaj malpliigi la disdividajn fortojn en la socio;
  • respekto por lokaj kulturoj portataj de lokaj lingvoj tiel plifortiĝas, kaj fortiĝas samtempe pacaj interligoj en la socio;
  • tiel la novaj komunik-rimedoj helpos konstrui pontojn inter la popoloj, kaj la bariloj kaj dividoj inter ili malfortiĝos.

Burno, 2025-08-01

La originala teksto de la rezolucio estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1247.

  • Ŝati 3
  • Ami 1

abundo: tre granda kvanto, sufiĉa por ĉiuj bezonoj.
akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
al-voki: fari peton, kvazaŭ laŭte vokante, por ke oni atentu.
cifereca: en formo legebla per komputilo.
en-konduki: enporti ion novan, kaj disvastigi ties uzon.
etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
instigo: aktiva premado al iu homo, por ke tiu faru ion.
komunumo: malgranda regiono, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo; societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
konfido: certeco pri la boneco, ĝusteco, praveco, valoro de iu aŭ io.
konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon.
najbara: loĝanta aŭ troviĝanta apude aŭ tre proksime.
n-ro: numero.
parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
provincismo: fermita menso pro manko de scioj kaj kompreno pri la mondo, kiel okazas al homoj loĝantaj en foraj lokoj, kie novaj ideoj malfacile alvenas.
reciproka: de la unua flanko al la dua, kaj tute same, de la dua flanko al la unua.
registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
rezolucio: anonco, kiun faras asocio aŭ kunveno, pri sia pozicio aŭ opinio pri iu demando.
statuso: leĝa situacio de persono, organizaĵo aŭ simile.
sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
teknologio: la utiligo de sciencaj scioj por praktikaj kaj teknikaj celoj, precipe por la evoluigo de novaj maŝinoj, komunikiloj, kaj industriaj metodoj.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.