Salti al enhavo

Radio Havano Kubo festas
gravan datrevenon


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Parolas Havano. De ses jardekoj ĝi elsendas el Kubo: Voĉo amika, kiu trairas la mondon!

Esperantistoj radio-amantaj jam delonge aŭskultas tiajn mesaĝojn per la mallongaj ondoj de Radio Havano Kubo, ankaŭ en Esperanto.

Kvankam en aprilo 1961 okazis la unuaj elsendoj, Radio Havano Kubo oficiale naskiĝis la 1-an de majo 1961.

La ideo krei internacian radiostacion naskiĝis en 1958 inter la sekvantoj de Fidel Castro. Ili celis diskonigi la okazaĵojn politikajn kaj sociajn, tial ke Kubo ne havis internacian radiostacion, nur komercajn kaj distrajn staciojn kun loka elsendo-kapablo.

Tio signifas, ke la internacia radiostacio naskiĝis pro informbezonoj pri la nova situacio en la lando, kaj por kontraŭstari la misinformojn diskonigitajn de pluraj grandaj informservoj en aliaj landoj.

La defioj teknikaj estis sufiĉe grandaj kaj tial oni devis krei teknikan konsilantaron, kiu de 1959 ĝis 1961 sukcesis dungi spertulojn enlande kaj ankaŭ fakulon de BBC, kiu kontribuis al la postaj paŝoj. Tiamaniere oni akiris la bezonatajn ekipaĵojn por konstrui la mallong-ondan elsendo-stacion en Havano.

En februaro 1960 ekvalidis kontrakto kun la svisa kompanio Brown Boveri por akiri la alt-potencajn mallongondajn dissendilojn, plus antenojn kaj aliajn bezonatajn ilojn; la 27-an de majo alvenis la ekipaĵoj per ŝipo el Hamburgo. Pliaj teknikaj problemoj aperis dum la muntado de la dissendiloj, sed finfine, ĉio estis preta en aprilo 1961.

Tiel naskiĝis Radio Havano Kubo, la unua kaj sola kuba radiostacio je mallongaj ondoj por internacia disaŭdigo.

Ĝia mesaĝo disvastiĝis tra la tuta Suda kaj Norda Ameriko, poste kreskis laŭ la tempopaso ĝis finfine okazas dissendoj en naŭ lingvoj: hispana, franca, angla, portugala, araba, keĉua, gvarania, kreola kaj Esperanto.

La oficejo de Radio Havano Kubo troviĝas en ĉefa strato de Havano. Tie ĝi dividas ses-etaĝan konstruaĵon kun alia tutlanda radiostacio, Radio Progreso.

La esperantlingva elsendado komenciĝis la 11-an de septembro 1988. De tiam la radiostacio elsendas tre variajn programojn en naŭ lingvoj al la tuta mondo. La sumo de la programoj en ĉiuj naŭ lingvoj estas pli ol 30 horoj tage. Krom novaĵoj, Radio Havano Kubo prezentas la kulturajn kaj muzikajn riĉaĵojn de la insulo.

Nuntempe, pro alveno kaj akiro de novaj teknologioj, Radio Havano Kubo iĝas plur-rimeda komunikilo, kiu posedas retpaĝojn en ses lingvoj, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto.

Ĝi restas la sola mallongonda radiostacio de Kubo, certe la sola elsendanta en Esperanto. Ĝi havas fidelan aŭskultantaron kaj profesian personaron. Ĝi daŭre estas amika voĉo trairanta la mondon.

Vizitu nin ĉe nia retejo.
 

Maritza Gutiérrez
 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Maritza Gutiérrez estas unu el la fondintoj de Kuba Esperanto-Asocio kaj ĝia prezidantino. Ŝi estas redaktorino de la Esperanto-Redakcio en Radio Havano Kubo, kaj membro de la Akademio de Esperanto.


  • akiri: ekhavi.
  • anteno: metalo ilo starigita por elsendi aŭ ricevi radio-programojn.

450772474_Antenopx..jpg.bd8af4cd0cdc874a487cfd88bceaf844.jpg

  • BBC (British Broadcasting Corporation): nacia organizaĵo, kiu dissendas radiajn kaj televidajn programojn en Britujo.
  • defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn.
  • dis-sendi: elsendi programon per radio, televido aŭ Interreto.
  • distra: amuza, gajiga; tia, ke ĝi deturnas la atenton aŭ la spiriton de pli seriozaj aferoj.
  • ekipaĵo: aro de ĉiuj iloj bezonataj por la funkciado de fabriko, ŝipo, radiostacio aŭ simile.
  • el-sendi: dissendi programon per radio, televido aŭ Interreto.
  • etaĝo: unu nivelo de plur-nivela konstruaĵo.

1937612132_Etaopx..jpg.c3b74d76c8dd5800339a2f3e2d0b82e6.jpg

  • fidela: restanta ĉiam ĉe la sama amiko, edz(in)o, aŭ asocio, neniam forlasanta tiun, eĉ en malfacila situacio.
  • gvarania: sud-amerika lingvo parolata precipe en Paragvajo.
  • keĉua: lingvo parolata en Peruo.
  • kompanio: komerca aŭ industria societo.
  • kreolo: lingvo bazita sur la eŭropaj kaj afrikaj lingvoj, parolata de afrikanoj portitaj al Ameriko.
  • munti: kunmeti la diversajn partojn de programo, filmo, aparato, maŝino aŭ simile, por ke ĉio estu en la ĝusta loko.
  • personaro: la tuto de la personoj laborantaj en iu organizaĵo.
  • potenca: forta.
  • teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabriki diversajn objektojn pli rapide kaj efike.
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.